Tahar Ben Jelloun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tahar Ben Jelloun
Tahar Ben Jelloun (2013)
Tahar Ben Jelloun (2013)
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de decembro 1944 (1944-12-01) (74-jara)
en Fez
Ŝtataneco Maroko
Alma mater Universitato de Mohamedo la 5-a
Profesio verkisto, poeto, psikoterapiisto, romanisto
Lingvoj franca lingvo, araba lingvo
Verkaro The Sand Child
This Blinding Absence of Light
La Nuit sacrée
v  d  r
Information icon.svg


Tahar BEN JELLOUN (naskiĝinta la 1-an de decembro 1944 en Fez) estas maroka verkisto franclingva.

Interkulturulo[redakti | redakti fonton]

Ben Jelloun frekventas la superan gimnaziajn klasojn en Tanĝero kaj studas filozofion ĉe la universitato de Rabato. Influite de la supremoj de la popolaj movadoj de 1965 li verkis la unuan poemon L'Aube des dalles. Liaj inspirintoj - Baudelaire, Rimbaud, la poezio surrealisma, sed ankaŭ Friedrich Nietzsche kaj la turka poeto Nazim Hikmet - igas lin kruciĝpunkta verkisto inter la oriento kaj la okcidento. Li iĝas transpaŝanto de kulturoj kaj samtempe kronikisto grava de la imigrado.

Inter 1968-70 li kunlaboris por la maroka gazeto "Souffles" kaj ekloĝas en Parizo en 1971. Li iĝas ĵurnalisto de la ĵurnalo Le Monde kaj publikigas antologiojn: Cicatrices au soleil, 1976 ; Les amandiers sont morts de leurs blessures, 1976. Li konatiĝas en 1973 per la rakonto Harrouda. Li entreprenas studojn de socia psikiatrio kaj prezentas sen 1975 doktoriĝan tezon pri la imigrado post longaj enketoj. El tio li ne nur verkas la eseon La Plus Haute des Solitudes (1977) sed ankaŭ la romanon La Réclusion solitaire (1976).

Memoro, forgeso kaj identeco kultura[redakti | redakti fonton]

Ben Jelloun antaŭ ĉio estas poeto de imigrado: li malkaŝas la solecon pro ekzilo, la vundojn redolantajn pro memoro kaj forradikiĝo disde la naskiĝtero kaj la naskiĝkulturo. Li prezentas la rasismodanĝeron en la verko Hospitalité française (eseo, 1984), sed ankaŭ malbonan feŭdisman sistemon kaj malegalecojn de homoj en Maroko en la verko Moha le fou, Moha le sage (1978) kaj la brutalecon de ŝtataj institucioj Cette aveuglante absence de lumière, 2000. Neniam rezignante pri la originkulturo Ben Jelloun taksas sin nuntempan verkiston kiu ja ŝatas esplori literaturan teoriadon. Lia skribstilo substrekas tion estante plena je metaforoj, bildoj kaj buŝaj tradicioj orientalaj. Samtempe ĉe Ben Jelloun kontinuas la temoj de porĉiama esploro pri skribado, memorigado, forgesaverto, kulturidentecfiero.

Romanoj tre konataj[redakti | redakti fonton]

Liaj romanoj plej konataj estas jenaj:

  • L'Enfant de sable (1985)
  • la Nuit sacrée (Premio Goncourt de 1987)
  • La Prière de l’absent (1981)
  • L'Écrivain public (1983)
  • Jour de silence à Tanger (1990)
  • La Remontée des cendres (1991)
  • L'Ange aveugle (1992)
  • L'Homme rompu (1994)
  • Le premier amour est toujours le dernier (1995)
  • La Nuit de l’erreur (1997)
  • Labyrinthe des sentiments (1999)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]