Nazim Hikmet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nazim Hikmet
Nazim Hikmet (cropped).jpg
Nazim Hikmet
Persona informo
Naskiĝo Flag of Turkey.svg15-an de januaro 1902
en Tesaloniko, Osmana Imperio
Morto Flag of Turkey.svg3-an de junio 1963
en Moskvo, Rusio
Nacieco turko
Lingvoj turka lingvo [#]
Alma mater Galatasaray High School • Turkish Naval High School • Communist University of the Toilers of the East [#]
Subskribo Nazim Hikmet
Familio
Edz(in)o Münevver Andaç [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Nazim Hikmet (originale Nâzım Hikmet Ran), naskiĝis la 15-an de januaro 1902 en Tesaloniko, tiam parto de Otomana Imperio, mortis la 3-an de junio 1963 en Moskvo. Li estis poeto kaj verkisto, eble la plej mondfama poeto de Turkujo.

Lia vivo[redakti | redakti fonton]

Nazım Hikmet pasigis sian tutan vivon kun kvereloj kaj baraktoj. Poezion kaj literaturon li neniam vidis pure kiel artan klopodon, kaj li ĉiam estis ĉe la flanko de homoj subpremataj, ekspluatataj, kaj batalantaj kontraŭ maljusteco. Li komencis poeziumi en la lingvo de popolo, sen sekvi la klasikajn regulojn kaj sen mezuro, malsame al ĉiuj aliaj poetoj de sia tempo. La aliaj kutimis uzi la lingvon de kleruloj plej eble ne kompreneblan por la publiko, kaj ili verkis tre fidele kun malnovaj reguloj de poezio. En la tiama turka literatura mondo verkistoj multe kverelis unu kun la alia en gazetoj kaj revuoj kaj ankaŭ Nazım estis multe trafita en ĉi tiuj kverel-artikoloj.

Aldone, Nazim Hikmet estis maldekstremulo kaj tio kreis al li problemojn kaj pro tio li suferis dum sia tuta vivo. En ĉi tiu tempo komunismo estis granda danĝero al la okcidenta mondo kaj Turkujo provis partopreni tiun mondon. Do Nazim ankaŭ estis multe trafita pro tio.

Kvankam laŭ iuj li estas tre granda, grava kaj mondfama poeto, laŭ aliaj li estas nur "poŝtkarta poeto", aŭ iu fama poeto kun siaj amoj kaj amoroj. Tamen tio, kio faris lin “Nazım Hikmet” estas lia genia talento kiel “komunisma poeto”.

La polico neniam lasis lin sendepende vivi. Li estis senĉese sekvata kaj li pasigis preskaŭ 16 jarojn entute en malliberejo. Pro la intrigoj kontraŭ li, li devis forfuĝi el Turkujo. Do en junio de la jaro 1951 li per boato foriris de Tarabja urbeto ĉe Bosforo kaj sukcesis albordiĝi al rusa ŝipo. Post aventura vojaĝo li atingis Moskvon en la 29-a de junio 1951.

Post lia forfuĝo el Turkujo lia kreskanta sopiro kun la doloro pro la neeblo plu fari ion por sia patrujo, kaŭzis lian diron al lia rusa edzino "Mi eraris forlasante mian landon. Tiu, kiu batalas por la estonteco de sia popolo devas esti rekte ligita kun la popolo, kaj batali ene de la lando. Tiu estas la sola realisma maniero hodiaŭ. Mi eble estus mortigita, sed al kio tio gravas. Ĉu por kelkaj poemoj skribitaj plie aŭ malplie ?"

Nazım Hikmet estis unu el tiuj maloftaj homoj, kiuj sukcesis enprofundigi siajn amojn kaj idealojn dum siaj vivoj. Li iam malsatis pro malsatstriko en la malliberejo, li iam malsatis pro malriĉeco. Li eltenis multajn oferaĵon por sia politika partio, tamen li ne restis ĉe falintaj idoloj. Eĉ kiam li alfrontis morton, li ne perdis esperon. Dum sia vivo li neniam petis helpon de iu alia. Kontraste al multaj aliaj intelektuloj li neniam fremdiĝis al la laborista klaso. Li portis la pezan ŝarĝon sur sia dorso sukcese, ne perdante sian kantemon kaj sian paradizon, kiel saĝa batalanto. Li estis komunisto kun kompleta fido al socialismo kaj al la kaŭzo de la laborista klaso.

Oni diras, ke Nazim Hikmet ne estis aminduma viro, sed li estis bela viro, kaj virinoj ĉiam ĉirkaŭiris lin. Laŭ Nazım Hikmet, vivo sen amo ne estas vivo. Iam li diris: “Danke al Dio mi estas amanto, al unu homo, al milionoj da homoj, al unu arbo, al la tuta arbaro, al unu ideo, al multaj pensoj...”. Li edziĝis sesfoje kaj flirtis kun multaj aliaj virinoj dum sia vivo. Pro tio li estas ankaŭ nomata la “romantika poeto”, la “romantika komunisto” aŭ la “romantika revoluciulo”.

Li estis forpelita de la turka nacieco pro la kialo “klopodi disvastigi komunismon, kaj per siaj publikaĵoj servi la sovetan registaron”.

Matene je la 3-a de junio 1963 li forpasis en sia domo en Moskvo.

Sovetunia poŝtmarko pri Nazim el la jaro 1982.

Li volis esti enterigita en vilaĝa tombejo en Anatolio kaj tion li verkis en siaj poemoj, sed li estis enterigita ĉe la Novodeviĉje tombejo en Moskvo, kie aliaj famaj verkistoj kaj poetoj kiel Ĉeĥov, Gogol, Majakovski, Ostrovski ktp. estis enterigitaj antaŭe. Sur lia tombo estas starigita monumento el griza marmoro kun reliefo de li kaj lia subskribo.

Malgraŭ tio, ke li pasigis grandan parton de sia vivo en malliberejo kaj eksterlande, liaj poemoj estis malpermesitaj en Turkujo; li por multaj jaroj kaj eĉ nun timigas la regantan klason.

En la jaro 2006 la turka registaro faris novan leĝon pri la redono de la nacieco al tiuj, kiuj estis forpelitaj. Tamen la registaro ne akceptis redoni al Nazim la turkan naciecon pro la kialo, ke tiu leĝo koncernas nur al la vivantoj.

Memed, la filo de Nazim, loĝas en Parizo kaj li estas pentristo. Dum somero li venas al Buyukada insulo por ferioj. Li ankaŭ tenas la kopirajton de la tutaj verkoj de sia patro.  

Biografia kronologio[redakti | redakti fonton]

  • 1902. Naskiĝis en Tesaloniko en familio de progresemaj kaj liberaj pensoj.
  • 1912. Tesaloniko liberiĝis de la Otomana Imperio.
  • 1913. Verkis sian unuan poemon "Feryad-ı Vatan" (Patruja Krio).
  • 1917. Post la deviga lerneja tempo li enskribiĝis al la mararmea lernejo por fariĝi mararmea oficiro.
  • 1918. Dum en mararmea lernejo lia poemo "Hâlâ Servilerde Ağlıyorlar mı"  (Ĉu oni ankoraŭ ploras ĉe la cipresoj?) estis eldonita en “Yeni Mecmua” (Nova Revuo); li estis nur 16-jaraĝa.
  • 1920. Pro kormalsana kialo li devis forlasi la mararmean lernejon. Estis la jaroj post la Unua Mondmilito, Istanbulo estis okupita. Kun sia amiko Va-la Nurettin ili kaŝe transpasis al Anatolio por helpi la batalon de liberiĝo. Li verkis poemojn plenigitajn de sentoj de patriotismo kaj heroismo.
  • 1921. Li unuafoje konatiĝis kun socialismaj ideoj en Anatolio. Por vidi la evoluadon en Soveta Rusio per siaj propraj okuloj, li kaŝe tra Azerbajĝano iris al Moskvo. Li fariĝis atestanto de la unuaj jaroj de la rusa revolucio. Li komencis ekonomikan politikan studadon kaj li ankaŭ  partoprenis en artaj laboroj. Lia unua granda amo Nuzhet sekvis lin ĝis Moskvo kaj ili tie geedziĝis. Lia politika identeco ekradikaliĝis kaj disvolviĝis dum tiuj jaroj en Soveta Unio
  • 1923. Nuzhet forlasis Nazim kaj Moskvon pro la premoj de siaj gepatroj, do ili dividiĝis. Pro tiu dividiĝo Nazim verkis sian faman poemon “Mavi Gözlü Dev” (La Bluokula Giganto). Li iĝis membro de TKP (Turka Komunista Partio) kaj tio estis signo ke li kunigis sian destinon kun la sorto de la laborista klaso.
  • 1924. En Moskvo lia libro de poezio nomita "28 Kânunisani" estis surscenigita. Li revenis Turkujon kaj laboris en “Aydınlık Dergisi” (Revuo de Lumo). Pro lia membriĝo al TKP la polico daŭre persekutis lin. Ankaŭ la Kemalistoj komencis ataki lin.
  • 1925. Oni akuzadis, ke li estas membro de sekreta organizaĵo, do li estis kondamnita al dek kvin jaroj por “padel-puno”. Li forlasis Turkujon kaj reiris al Moskvo, kie li konatiĝis kun rusa Lena Jurĉenko kaj ili geedziĝis.
  • 1926. Li iris al Vieno kaj partoprenis en “Partia Konfereco”. La nova pun-leĝo de Turkujo ekvalidis kaj la “padel-puno” estis forigita de la leĝaro.
  • 1927. La juĝejo dum lia foresto punis lin al tri malliberigaj monatoj pro lia partopreno en “Partia Konferenco” en Vieno.
  • 1928. Li volis reveni Turkujon, sed oni ne donis al li vizon. Li kaŝe revenis al Turkujo, sed oni arestis lin dum li eniris la landon. Bonŝanĉe lian punon pro partopreno en "Partia Konferenco" oni forigis. Sed li ne povis akiri vizon por sia edzino, do ili nevole dividiĝis.
  • 1929. Li komencis labori por “Resimli Ay Dergisi” (Ilustrita Monata Revuo). Lia unua poezi-libro “835 Satır" (835 linioj) estis eldonita. Aliaj libroj sekvis.
  • 1930. Pro sia poemo "Sesini Kaybeden Şehir" (La Urbo Kiu Perdis Sian Voĉon) li estis juĝita, sed ne punita. Li konatiĝis kun Piraye (Piraje) kiu estis vidvino kun du infanoj.
  • 1931. Li multfoje vizitis la juĝejon pro aliaj poemoj, sed ĉiufoje bonŝance ne estis punita grave.
  • 1932. Lia teatraĵo "Kafatası" (Kranio) estis enscenigita en Istanbulo.
  • 1933. La juĝejo punis lin por 6 monatoj kaj 3 tagoj pro la poemo "Gece Gelen Telgraf" (Telegrafo Kiu Venis Nokte). En la sama jaro mortis en akcidento lia patro kaj li verkis poemon por li: “Hiciv Vadisinde Bir Tecrübe-i Kalemiye" (Iu Sperta Krajono En La Valo De Satiro). Sed pro la kialo, ke li mokis la direktoron de sia patro, nomita Süreyya Paŝa, li estis punita por unu jaro kaj 200 turkaj liroj. Li denove estis juĝita pro kreado de kaŝa organizaĵo kaj la prokuroro postulis mortpunon. Sed la kortumo punis lin per kvar jaroj de pun-laboro en malliberejo.
  • 1934. Bonŝance li estis malliberigita per la amnestio de la dek-jariĝo de la Respubliko.
  • 1935. Li edziniĝis kun Piraje.
  • 1936. Li denove estis juĝita pro kreado de sekreta organizaĵo.
  • 1937. Lia epopeo "Simavne Kadısı Oğlu Şeyh Bedrettin Destanı" (Epopeo de Ŝejko Bedretin, la filo de Kadio de Simavne) estis eldonita.
  • 1938. Oni akuzis lin pro komunisma propagando al la lernantoj de Mararmea Kolegio, ĉar liajn poeziajn librojn oni trovis en la ŝrankoj de lernantoj. Do oni akuzis lin per “mararmea ribelado”. Li estis punita per 28 jaroj kaj 4 monatoj. Li eniris la malliberejon. En la malliberejo Sultanahmet en Istanbulo li komencis verki la epokan poemon “Kuvâyı Milliye Destanı” (Epopeo de Naciaj Fortoj) kun la celo konigi ke tiuj, kiuj suferis kaj faris multajn oferaĵojn dum la batalo kontraŭ la imperiismaj okupantoj ne estis nur la kemalisma grupo. Piraje en la sekvantaj jaroj provis helpi Nazim per kolektado de subskriboj, trovado de advokatoj ktp. Kaj Nazim preskaŭ ĉiuvespere verkis poemon por ŝi, nomita la serio “Poemoj de la horo 21-a/23-a”.
  • 1941. Oni sendis lin al la malliberejo de la urbo Bursa, kie li komencis verki siajn seriojn de poemoj "Memleketimden İnsan Manzaraları" (Homaj Vidoj El Mia Patrujo). En la malliberejo li helpis sian junan amikon Orhan Kemal (1914-1970), por ke li fariĝu novelisto. Orhan Kemal poste fariĝis fama verkisto.
  • 1943. Nazim helpis la junan malliberulon Ibrahim Balaban (1921- ) lerni pentradon. Balaban poste fariĝis fama pentristo. En la jaro 2016 li ankoraŭ vivas kaj li estas 95 jar-aĝa.
  • 1944. Liaj sanaj problemoj pri hepato kaj koro komenciĝis.
  • 1946. En bursa malliberejo lia kuzino Münevver (Munever), kiu estis enamiĝinta kun li en sia junaĝo komencis vizitadi lin. Ili enamiĝis kaj Nazim skribis leteron pri tio al Piraje, kiu kolapsis. Li multfoje alvokis ŝin viziti lin, sed ŝi rifuzis. Munever havis edzon kaj infanon; tamen post kelkaj problemoj ŝi sukcesis eksedziniĝi.
  • 1949. Aperis artikoloj kaj novaĵoj pri la maljusta malliberigo de Nazim.
  • 1950. Multaj organizaĵoj, turkaj kaj fremdaj, komencis kampanjojn pri lia liberigo. Oni priprarolis pri amnestio, sed la parlamento antaŭ ol faris tiun leĝon, ĉesis sian laboron pro someraj ferioj. Nazim komencis malsatstrikon kaj malsaniĝis. Kiam Piraje finfine akceptis viziti lin, Munever kaj ŝia patrino eniris la saman ĉambron, kaj tio estis la lasta fojo, kiam Piraje kaj Nazım intervidiĝis. Do baldaŭ ili eksgeedziĝis. Piraje ne edziniĝis denove, ĝis kiam ŝi mortis en la jaro 1995. Oni sendis lin al malliberejo de Istanbulo. Liaj advokatoj petis de li, ke li ĉesu la malsatstrikon, kaj postulis, ke li estu sendota al malsanulejo. Tamen neniu agnoskis tiun postulon. Nun ĉiu sciis de la ĵurnaloj, kio estis okazanta. Oni komencis kolekti subskribojn. Oni eldonis revuon per la nomo “Nazim Hikmet”, lia patrino Celile kaj multaj poetoj (Orhan Veli, Melih Cevdet, Oktay Rıfat) komencis malsatstrikon. Dum la monato de majo estis elektoj kaj la nova partio DP (Demokratia Partio) venkis kaj formis la registaron. Nazim haltis malsatstrikon. Oni maliberigis lin per la nova amnestia leĝo post 13 jarojn kaj 5 monatojn daŭre en la malliberejo. Nazım kaj Munever geedziĝis. En novembro en la Tutmonda Konsilio de Paco li estis premiita kune kun Pablo Picasso, Paul Robeson, Wanda Jakubowska kaj Pablo Neruda per la Internacia Paca Premio. Sed li ne povis partopreni al la kunveno kaj Pablo Neruda akceptis la premion je la nomo de Nazim.
  • 1951. Munever naskis filon, kiun ili nomis Memed. Oni alvokis Nazim por armea servo, sed li jam en sia junaĝo estis mararmea lernanto. Li estis 49-jaraĝa kaj malsana. Estis certe, ke oni konspiris kontraŭ li. Do li decidis forlasi sian patrujon, kiam lia filo ankoraŭ estis 3-monata bebo. Pro sia disiĝo kun Munever Nazım verkis la poemon “Rakonto de disiĝo”. Per la helpo de amiko kaj kun la espero trovi rusan ŝipon, kiu alprenos lin borden, li boatumis de urbeto Tarabja en Bosforo kaj li sukcesis albordiĝi al rusa ŝipo. Post aventura vojaĝo li atingis Moskvon en la 29-a de junio. Sed nun por Nazim komenciĝis la jaroj de sopiro. En la sama jaro li estis senigita de la turka nacieco pro la kialo por “klopodi disvastigi komunismon, kaj per siaj publikaĵoj servi la sovetan registaron”. Li sukcesis preni sian antaŭjaran premion de la Tutmonda Konsilio de Paco en Prago.
  • 1952. Li ricevis polan pasporton kaj li estis sendita eksterlanden kiel ambasadoro de paco. Li verkis multajn poemojn pri tiuj landoj, kiuj esprimis liajn sentojn, sed neniel li povis forgesi sian ŝatatajn landon, edzinon kaj filon. En Ĉinujo li havis gravan koratakon. Li kuŝis dum kvar monatoj kaj sia posta vivo daŭris sub la kontrolo de doktoroj.
  • 1953. Li konatiĝis kaj geezdiĝis kun sia rusa kuracistino Galina Grigorjevna Koleŝnikova, sed tiu geedziĝo ne daŭris longe. Li vizitis internaciajn kunvenojn. Lia teatraĵo "Bir Aşk Masalı" (Amrakonto) estis surscenigita en Moskvo kaj aliaj teatraĵoj sekvis tiun ĉi. Dum tiuj jaroj vojaĝante tra la landoj de la Orienta Bloko li ne povis malhelpi sin esti konfuzita. Li komprenis, ke la realeco estis tute alia ol tiu priskribita. Dum tiu periodo li skribis kelkajn poemojn, kiuj kritikis la sovetan burokratecon. Fakte liaj ideoj estis ankaŭ komprenataj de la soveta burokrataro, kiu blokis kelkajn el liaj teatraĵoj. 
  • 1956. Mortis lia patrino, sed li ne povis ĉeesti en la funebra ceremonio. Li disiĝis de sia edzino. En la sama jaro li geedziĝis kun Vera Tuljakova, kiu estis dudek-kvar-jaraĝa rusa virino. Vera estis lia sesa kaj lasta edzino. Li verkis poemojn ankaŭ por Vera, ekzemple “Vekiĝo de Vera el la dormo“.
  • 1958. Li iris al Parizo kaj renkontis famajn verkistojn kaj artistojn kiel Aragon kaj Picasso.
  • 1960. Eĉ eksterlande liaj klopodoj verki pri la mondaj problemoj kaj la problemoj de sia patrujo ekstreme perturbis kaj kolerigis la turkan registaron. La ŝtatrenverso de la “27-a de majo”, kiu estis kondukita de studentaj manifestacioj multe ekscitis lin, kaj li eĉ pensis reveni sekrete al Turkujo.
  • 1961. Unu poemo publikigita ĉe ĵurnaloj “Pravda” kaj “Literaturnaja Gazeta” kritikis la diktatorecon de Stalino. Liaj pensoj kaj poemoj nun estis interpretitaj kiel malamikeco al la soveta sistemo. Li sukcesis vidi sian filon en Varsovio  dum kunveno. Munever alportis Memed al Varsovio, sed ŝi ne sciis, ke Nazim estis edziĝinta. Poste Nazim kaj Memed ne povis denove intervidiĝi. Sed Memed ĉeestis en la funebra ceremonio de Nazim en Moskvo en la jaro 1963. 
  • 1962. La Asocio de Sovetaj Verkistoj gratulis lian 60-jaraĝon. En la sama jaro dum la konferenco de la “Azia-Afrika Asocio de Verkistoj” okazis streĉoj inter la ĉinaj delegitoj kaj li. Tiam la poemoj de Nazim, kune kun la poemoj de Pablo Neruda kaj Bertolt Brecht estis bruligitaj dum la Kultura Revolucio en Ĉinujo.
  • 1963. Li verkis la poemon "Cenaze Merasimim" (Mia Funebra Ceremonio). Li estis premiita per la premio de Lenin, sed la burokrataro blokis la transdonon de tiu premio al li. Matene je la 3-a de junio li forpasis en sia domo en Moskvo. Li volis esti enterigita en vilaĝa tombejo en Anatolio kaj tion li esprimis en siaj poemoj, sed li estis enterigita ĉe la tombejo Novo Deviĉije en Moskvo, kie aliaj famaj verkistoj kaj poetoj kiel Ĉeĥov, Gogol, Majakovski, Ostrovski ktp. estis enterigitaj antaŭe. Sur lia tombo estas starigita monumento el griza marmoro kun reliefo de li kaj lia subskribo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Nazim Hikmet verkis multajn poemojn, poezilibrojn, teatraĵojn, eĉ scenarojn por filmoj. Memed, lia filo, tenas la kopirajton de tiuj verkoj. En Turkujo por longaj jaroj la kopirajton de liaj poemoj aĉetis Yapı Kredi Banko. Por fremdaj landoj la kopirajton vendas Kalem Agentejo. Multaj el liaj poemoj estis komponitaj per famaj muzikistoj kaj muzikgrupoj.

Verkoj eldonitaj antaŭ lia morto[redakti | redakti fonton]

  • Dağların Havası (Osmanlıca, 1925)
  • Güneşi İçenlerin Türküsü (1928)
  • 835 Satır (1929)
  • Jokond ile Si-Ya-U (1929)
  • Varan 3 (1930)
  • 1 + 1 = 1 (1930)
  • Sesini Kaybeden Şehir (1931)
  • Gece Gelen Telgraf (1932)
  • Benerci Kendini Niçin Öldürdü? (1932)
  • Bir Ölü Evi yahut Merhumun Hanesi (1932)
  • Kafatası (1932)
  • Orman Cücelerinin Sergüzeşti (1932)
  • Unutulan Adam (1934)
  • Portreler (1935)
  • Taranta Babu'ya Mektuplar (1935)
  • Simavne Kadısı Oğlu Şeyh Bedreddin Destanı (1936)
  • İt Ürür Kervan Yürür (1936, Orhan Selim adıyla)
  • Milli Gurur (1936)
  • Sovyet Demokrasisi (1936)
  • Alman Faşizmi ve Irkçılığı (1936)
  • Kurtuluş Savaşı Destanı (1937)
  • Yeşil Elmalar (1938)
  • La Fontaine'den Masallar (1949)

Verkoj eldonitaj post lia morto[redakti | redakti fonton]

  • Saat 21-22 Şiirleri (1965)
  • Enayi (1965)
  • Ferhad ile Şirin (1965)
  • İnek (1965)
  • İstasyon (1965)
  • Kan Konuşmaz (1965)
  • Şu 1941 Yılında (1965)
  • Yolcu (1965)
  • Yaşamak Hakkı (1966)
  • Dört Hapishaneden (1966)
  • Bu Bir Rüyadır (1966)
  • Ocak Başında (1966)
  • Rubailer (1966)
  • Sabahat (1966)
  • Yaşamak Güzel Şey Be Kardeşim (1966)
  • Memleketimden İnsan Manzaraları (1966-1967)
  • Allah Rahatlık Versin (1967)
  • Evler Yıkılınca (1967)
  • İnsanlık Ölmedi ya (1967)
  • Yusuf ile Menofis (1967)
  • Cezaevinden Memet Fuat'a Mektuplar (1967)
  • Kemal Tahir'e Mapushaneden Mektuplar (1968)
  • Kuvâyi Milliye (1968)
  • Sevdalı Bulut (1968)
  • Yeni Şiirler 1951-1959 (1969)
  • Son Şiirleri 1959-1961 (1969)
  • Bursa Cezaevinden Vâ'Nû'lara Mektuplar (1970)
  • İlk Şiirleri 1913-1927 (1971)
  • Demokles'in Kılıcı (1974)
  • Faşizm Sınıflar ve Emperyalizm (1975)
  • Nâzım ile Piraye (1975)
  • Aydınlıkçı Yazar Aydınlıkçı Şair (1976)
  • Yazılar (1976)
  • İvan İvanoviç Var mıydı Yok muydu? (1985)
  • Çeviri Hikâyeler (1987)
  • Her Şeye Rağmen (1990)
  • Kadınların İsyanı (1990)
  • Kör Padişah (1990)
  • Tartüf-59 (1990)
  • Yalancı Tanık (1990)
  • Hikâyeler (1991)
  • Konuşmalar (1991)
  • Masallar (1991)
  • Sanat, Edebiyat, Kültür, Dil (1991)
  • Yatar Bursa Kalesinde (1991)
  • Yazılar 1924-1934 (1991)
  • Yazılar 1935 (1991)
  • Yazılar 1936 (1991)
  • Yazılar 1937-1962 (1991)
  • Piraye'ye Mektuplar 1 (1998)
  • Piraye'ye Mektuplar 2 (1998)
  • Sanat ve Edebiyat Üstüne (1998)
  • Nâzım Hikmet Şarkıları (2001)
  • Bizim Radyoda Nâzım Hikmet (2002)
  • Bütün Şiirleri (2007)
  • Henüz Vakit Varken Gülüm (seçme şiirler, 2008)
  • Öteki Defterler (2008)
  • Çankırıdan Piraye'ye Mektuplar (2010)
  • Büyük İnsanlık (kendi sesinden şiirler, 2011)

Scenaroj per kromnomo "Mümtaz Osman":[redakti | redakti fonton]

  • Karım Beni Aldatırsa,
  • Fena Yol,
  • Söz Bir Allah Bir,
  • Cici Berber,
  • Milyon Avcıları,
  • Aysel Bataklı Damın Kızı,
  • Leblebici Horhor Ağa,
  • Kıskanç.

Scenario per kromnomo "Ercüment Er":[redakti | redakti fonton]

  • Kızılırmak Karakoyun.

Verkoj, kiujn li mem enscenigis:[redakti | redakti fonton]

  • Düğün Gecesi-Kanlı Nigar (kısa film),
  • İstanbul Senfonisi (kısa film),
  • Bursa Senfonisi (kısa film),
  • Cici Berber (Muhsin Ertuğrul ile),
  • Güneşe Doğru (1937).

Poemoj:[redakti | redakti fonton]

  • Ahmet Kaya, Aynı Daldaydık
  • Ahmet Kaya, Şeyh Bedrettin
  • Ruhi Su, Masalların Masalı
  • Ruhi Su, Onlar Ki
  • Ruhi Su, Kadınlarımız
  • Zülfü Livaneli, Karlı Kayın Ormanı
  • Zülfü Livaneli, Bulut Mu Olsam
  • Zülfü Livaneli, Kız Çocuğu
  • Zülfü Livaneli, Hoşçakal Kardeşim Deniz
  • Zülfü Livaneli, Vapur
  • Zülfü Livaneli, Memetçik Memet
  • Cem Karaca, Şeyh Bedrettin Destanı
  • Cem Karaca, Çok Yorgunum (Mavi Liman şiirinden uyarlama)
  • Cem Karaca, Ceviz Ağacı
  • Cem Karaca, Herkes Gibi
  • Cem Karaca, Memleketim
  • Cem Karaca, Hasret ( Davet şiirinden alınmıştır.)
  • Esin Afşar, Tahir ile Zühre Meselesi
  • Onur Akın, Seviyorum Seni
  • Onur Akın, Sev Bakalım
  • Edip Akbayram, Güzel Günler Göreceğiz
  • Edip Akbayram, Korkuyorlar
  • Edip Akbayram, Gidenlerin Türküsü
  • İlkay Akkaya, Beyazıt Meydanı
  • İnci Çayırlı, Kanatları Gümüş Yavru Bir Kuş
  • Ezginin Günlüğü, Seni Düşünmek Güzel Şey
  • Ezginin Günlüğü, Japon Balıkçısı
  • Yeni Türkü, Mapushane Kapısı
  • Yeni Türkü, Sen
  • Yeni Türkü, Öldükten sonra
  • Grup Yorum, Bu Memleket Bizim
  • Grup Yorum, Ben Bir Asker Kaçağıyam
  • Grup Yorum, İnsanların İçindeyim
  • Grup Yorum, Veda
  • Grup Baran, Salkım Söğüt
  • Grup Baran, Güneşi İçenlerin Türküsü
  • İlhan İrem, Hoşgeldin Kadınım
  • Hakan Yeşilyurt, Piraye (Piraye İçin Yazılmış Saat 21-22 Şiirleri kitabındaki 6 Ekim 1945 tarihli şiirden uyarlama)
  • Hüsnü Arkan, Bor Oteli
  • Sümeyra Çakır, Hürriyet Kavgası
  • Ahmet Aslan, Geberiyorum

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • De Nazim Hikmet Ran aperis en Esperanto Poezia antologio en la traduko de Vasil Kadifeli. Novjorko: Mondial, 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]