Ŝijaismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝtatoj kun islama loĝantaro de pli ol 10 procentoj
verde: sunaismaj regionoj, ruĝe: ŝijaismaj regionoj, blue: ibadioj (Omano)

Bismillahir Rahmanir Rahim Parto de serio de Ŝijaismo
Dekduimamismo


Dek kvar neeraremaj

Muhammad · Fatimah · kaj
La dek du imamoj:
Ali · Hasan · Husejn
al-Sajjad · al-Bakir · al-Sadiq
al-Kadhim · al-Rida · al-Taqi
al-Naqi · al-Askari · al-Mahdi

Konceptoj

Dek kvar neeraremaj
Kaŝado (Malgranda · Granda)
Akhbar · Usul · Ijtihad
Taqleed · 'Aql · Irfan
Mahdaviat

Principoj

Monoteismo
Juĝa tago · Justico
Profeteco · Imamaho

Praktikoj

Preĝo · Fastado · Pilgrimo
Karitato · Impostado · Ĝihado
Justordono · Diablo
Amo al familio de Mohamedo
Malamikeco al malamikoj

Sanktaj urboj

Mekao · Medina
Najaf · Karbala · Maŝhado
Samarra · Kadhimajn

Grupoj

Usuli · Aĥbari · Ŝajĥoj
Nimatullahi · Safavija
Qizilbaŝ · Alevismo · Alaŭismo
Bektaŝi · Tabarie

Klereco

Marjo · Ajatolo · Allamaho
Hojatoleslamo · Mujtahido
Listo de marjoj · Listo de Ajatolahoj

Kolektoj de hadito

Elokventeco · La Psalmoj de Islamo · Libro de Fundamentoj · La libro de studentoj · Jura civilizo · La Certeco · Libro de Sulajm ibn Kajs · Oceanoj de Lumo · Ŭasael uŝ-Ŝia · Realo de certeco · Ŝlosiloj de Paradizo

Rilataj temoj

Kritikismo ·

Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

Ŝija (arabe الشيعة) signifas "partio" (shî'at 'alî, la partio de Alijo), ĝi konsistigas unu el la plej fruaj grupoj disiĝantaj de la ĉefa linio de la islamo (Sunaismo). Cetere, ŝijaismo okupas la duan lokon de la manieroj sekvi la islaman kredon. Laŭ ŝijaisma konvinko, nur la kvara kalifo Alijo (Ali ibn Abi Talib, nevo kaj bofilo de Mahometo, 656 ĝis 661) estu la legitima posteulo de Mohameto t.e. politika kaj religia estro (imamo) de la islama komunumo. Tiu malkonsento tuj post la morto de Mohameto (632) fine gvidis al la disvolvigo de la ŝijaisma apartiĝo.

ArbreIslam.jpeg

Disputoj pri la demando kiom da posteuloj vere troviĝas en la heredantaro de Alijo sekvigis ceterajn disiĝojn en la ŝijaismo. Tiel disvolviĝis tri ĉefaj tendencoj agnoskantaj aŭ kvin, sep aŭ dekdu legitimajn imamojn. El tiuj tri tendencoj, la dekduimamismo estas la plej grava, ekzistanta ĉefe en Irano, kiu i.a. kredas je la "kaŝita" imamo (Mahdi), kiu venos justigi la mondon, simile al mesioj de judismo. La nuntempaj ŝijaistoj konsistantaj ĉirkaŭ 10% de ĉiuj islamanoj loĝas ĉefe in Irano, Irako, Azerbajĝano, Sirio, kaj Pakistano.

Imams.jpg

La ŝijaanoj valorigas sanktigan suferon kaj martirojn kaj havas gravajn pilgrimejojn en Irako (Naĝaf kaj Kerbela).

El ŝijaisma fono naskiĝis la Baba kaj Bahaa Kredoj.

Esoterismo[redakti | redakti fonton]

Ŝiajismo konsideras ke la Korano havas laŭliteran mesaĝon, interpretebla de iu ajn muzulmano, ĉar ĝi valoros. Tamen, tiu laŭlitera mesaĝo samtempe estas ĉifrigita aŭ esotera kiu kaŝas konitaĵojn interpreteblajn de nur klekaj inicitoj. Ekzistas branĉoj kiuj asertas ke tiuj ĉifrigitaj esoteraj mesaĝoj havas eĉ trian metaforan mesaĝon, pli kaŝita, kaj sekve ĝis sep niveloj de esoterismo. La lasta mesaĝo en iu ajn kazo estas nur konata de la imamo mem. La esoterismo ne havas gravan eĥon en la ĉiutaga vivo aŭ kredo de la plimulto de la ŝijaistoj, kiuj limiĝas sekvi la laŭliteran mesaĝon de la Korano, sed tre rilatiĝas kaj al la imama institucio kaj al la ekzistado de la pastraro kiuj markas distancojn de la plimulta islamo, kiu konsideras ke kiu ajn kredanto povas esti sia propra interpretanto de la dia mesaĝo. La origino de ŝijaisma esoterismo devas esti serĉata en la komenca ekspansio de ŝijaismo en Iranokaj en la regiono de la Sham, kie ĝi alprenis doktrinojn de la antaŭislamaj kredoj, ĉefe la novplatonisma filozofio] kaj de zaratuŝtrismo. La supozataj kaŝitaj mesaĝoj studataj de la inicitoj havas multajn komunaĵojn kun la novplatonismo kaj zaratuŝtrismo.

Pastraro[redakti | redakti fonton]

Ŝijaismo tre rilatiĝas al esoterismo. Ĉar ekzistas nevidebla mesaĝo kaj ĉar tiu kiu konas ĝin estas vivanta sed kaŝita, estas bezonata aro da interpretantoj kapablaj kapti la signojn de la senditoj de la imamo ekde lia kaŝiĝo. Oni ankaŭ povus diri ke pro tio ke la spirituala gvidanto daŭre vivas, la doktrino ne estas tute fermita. La interpretantoj estas la ulemoj, pli ofte konataj kiel mulaoj, hierarkie organizataj laŭ la religia iniciado.

Dividoj[redakti | redakti fonton]

La malsamaj doktrinoj rilate la sukcedado de kelkaj imanoj estas grandparte la origino kaj naskiĝo de grupoj, sektoj aŭ branĉoj ene de ŝijaismo; la sukcedado de la kvina imano okazigis la disiĝon de la zajdiistojes kaj la sepa imano al la ismailianoj, kiuj samtempe dividiĝis pro la sukcedado de la fatima kalifo al-Mustansir. La plimulto de la ŝijaistoj estas en la kadro de kvar grandaj grupoj: tiu de la imamanojdekduimamanoj, kiu estas la plimulto, tiu de la alavitoj ankaŭ duodecimanos, tiu de la zajdiistoj kaj la ismailianoj. Al tiuj grupoj oni devas aldoni kelkajn kultojn situantaj en la periferio de la ŝiajisma islamo, tio estas, ke ili naskiĝis el ŝijaismo aŭ de la antaŭaj branĉoj, aŭ miksiĝis kun muzulmanaj konceptoj kaj de aliaj religioj, sed ne ĉiam estas konsiderataj kiel muzulmanaj. La plej elstaraj estas la druzoj kaj la alevoj. Ekde la vidpunkto de ŝijaismo, ĝi dividiĝas en: zajdiistoj (la imamo estas nur gvidanto), mezaj ŝijaistoj (la imamo estas heredanto kaj gvidata de Dio) (majoritato de la ŝijaistoj), kaj ekstremistoj (la imamo estas manifestiĝo de Dio, pro kio ili ne estas konsiderataj kiel muzulmanoj) (Alí-ilahis aŭ Ahl-i Haqq, druzoj).

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝiajistoj estis inter 10 kaj 15% de la muzulanoj. Ili estas plimulto en Irano, Azerbajĝano, Irako, Barejno kaj la sudo de Libano, kaj ekzistas aliaj minoritataj ŝiajismaj komunumoj ĉefe en Sirio, Afganio kaj Pakistano.
La sepimana ŝiajismo ekzistas en Hindio, Pakistano, Sirio kaj Jemeno
La druzoj ĉefe troviĝas en la regiono situanta en la sudo de Libano, la Golanaj Altaĵoj kaj la nordo de Israelo.
La zajdianoj ĉefe troviĝas en Jemeno.
La alavitoj estas sufiĉe multnombraj en Sirio. La familio de la siria ŝtatestro apartenas al tiu ŝiajisma branĉo.
La alevitoj troviĝas en la centro kaj oriento de Turkio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]