Umajadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La moskeo de Kordovo, la plej konata monumento de la omajadoj en okcidento

La umajadoj (arabe, بنو أمية banū umayyaالأمويون al-umawiyyūn perse, امویان omaviyân; turke, Emevi) estis reĝa familio de la araba popolo kiu regis en kaliflando, unue en Oriento, kun ĉefurbo en Damasko, kaj poste en Al-Andalus, kun ĉefurbo en Kordovo.

La umajadoj estis klano de la tribo kurajŝo, de Mekko, al kiu apartenis Mahometo. La praulo kiu nomigas la familion, Umayya ibn Abd Shams, estis nevo de Haŝimo, praavo de Mahometo.