Emiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Emiro (arabe أمير, "imarah") estas titolo de la reganto en islamaj landoj (arabe - 'estro, reganto, ordonanto'). Dum antaŭ-islama epoko (ĝis la 7-a jarcento) tiel nomiĝis militestroj, kaj poste - la provincestroj de Araba Kaliflando. Post la disfalo de la Kaliflando, la nomon de "emiro" portis lokaj sendependaj regantoj, kiuj efektivigadis ankaŭ spiritan povon.

Nuntempe, oni nomas emiroj reĝidojn de Sauda Arabio, ankaŭ la regantojn de Barejno, Kuvajto, Kataro kaj sep aliaj princlandoj, kiuj formas Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn.

Emirlandoemirujo estas lando regata de emiro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.