Marŭan ibn Muhammad ibn Marŭan aŭ Marvano la 2-a (691 – 6a de Aŭgusto 750) (arabe: مروان بن محمد بن مروان بن الحكم / latinigite: Marŭān bin Muḥammad bin Marŭān bin al-Ḥakam) estis umajidakalifo kiu regis el 744 ĝis 750 kiam li estis mortigita. Multo de lia regado estis dominata de la milita Tria Fitna, kaj li estis la lasta reganto de Umajidoj kiu regis la unuigitan kaliflandon antaŭ la Abasida Revolucio superis la Umajidan dinastion.
Marŭan ibn Muhammad estis membro de la dinastio de Marvanidoj de la Umajida Kaliflando.
Muhammad ibn Jarir al-Tabari, History v. 25 "The End of Expansion," trad. Khalid Yahya Blankinship, SUNY, Albany, 1989; v. 26 "The Waning of the Umayyad Caliphate," trad. Carole Hillenbrand, SUNY, Albany, 1989; v. 27 "The Abbasid Revolution," trad. John Alden Williams, SUNY, Albany, 1985
Sir John Glubb, The Empire of the Arabs, Hodder and Stoughton, London, 1963
Syed Ameer Ali, " A Short History of the Saracens " Macmillan and co., London, 1912