Umajida Kaliflando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

The Umajida Kaliflando (en araba الخلافة الأموية, transliterumita Al-Ḫilāfat al-ʾumawiyya) estis la dua el kvar ĉefaj islamaj kaliflandoj establitaj post la morto de Muhammad. Tiu kaliflando estis centrita ĉirkaŭ la Umajida dinastio (en araba الأمويون, al-ʾUmawiyyūn, aŭ بنو أمية, Banū ʾUmayya, "filoj de Umajia"), devena el Mekko. La Umajida familio venis al povo kun la tria kalifo, Uthman ibn Affan (r. 644–656), sed la Umajida reĝimo estis fondita de Mŭavija ibn Abi Sufjan, longdaŭra guberniestro de Sirio, post la fino de la Unua Islama Enlanda Milito en 661 aŭ 41 laŭ Heĝira jaro. Sirio restis la Umajida ĉefa povo-bazo poste, kaj Damasko estis ties ĉefurbo. La Umajidoj pluis la islamajn konkerojn, aligante teritoriojn de Kaŭkazo, Transoksiano, Sindo, Magrebo kaj la Iberia Duoninsulo (Al-Andalus) al la islama mondo. Je ties plej granda etendo, la Umajida Kaliflando kovris 5.17 millionojn da kvadrataj mejloj (13,400,000 km2), kio faras ĝin la plej granda imperio el la ĝistiama mondo, kaj la kvina plej granda imperio iam ekzistinta.[1]

Marvano la 2-a estis la lasta reganto de Umajidoj kiu regis la unuigitan kaliflandon antaŭ la Abasida Revolucio superis la Umajidan dinastion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Blankinship, Khalid Yahya (1994), The End of the Jihad State, the Reign of Hisham Ibn 'Abd-al Malik and the collapse of the Umayyads, State University of New York Press, p. 37, ISBN 0-7914-1827-8 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • AL-Ajmi, Abdulhadi, The Umayyads, in Muhammad in History, Thought, and Culture: An Encyclopedia of the Prophet of God (2 vols.), Edited by C. Fitzpatrick and A. Walker, Santa Barbara, ABC-CLIO, 2014. ISBN 1610691776
  • A. Bewley, Mu'awiya, Restorer of the Muslim Faith (London, 2002)
  • Boekhoff-van der Voort, Nicolet, Umayyad Court, in Muhammad in History, Thought, and Culture: An Encyclopedia of the Prophet of God (2 vols.), Edited by C. Fitzpatrick and A. Walker, Santa Barbara, ABC-CLIO, 2014. ISBN 1610691776
  • P. Crone, Slaves on horses (Cambridge, 1980).
  • P. Crone kaj M.A. Cook, Hagarism (Cambridge, 1977).
  • F. M. Donner, The early Islamic conquests (Princeton, 1981).
  • G. R. Hawting, The first dynasty of Islam: the Umayyad caliphate, AD 661–750 Rutledge Eds. (London, 2000)
  • KENNEDY, Hugh N.. (2004) The Prophet and the Age of the Caliphates: The Islamic Near East from the 6th to the 11th Century. Harlow, UK: Pearson Education Ltd.. ISBN 0-582-40525-4.
  • Previté-Orton, C. W (1971). The Shorter Cambridge Medieval History. Cambridge: Cambridge University Press.
  • J. Wellhausen, The Arab Kingdom and its fall (London, 2000).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]