Raŝiduna Kaliflando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Raŝiduna Imperio ĉe sia pinto dum la tria Raŝiduna Kalifo, Utman, en 654, dek jarojn post la morto de Umar.

La Raŝiduna Kaliflando (en araba الخلافة الراشدة al-Khilāfah ar-Rāshidah, ĉ. 632–661) estas kolektiva termino enhavanta la unuajn kvar kalifojn — nome la "Ĝuste Gvidataj" aŭ Raŝidunaj kalifoj (en araba الخلفاء الراشدون al-Khulafā’ ar-Rāshidūn) — en islama historio kaj estis fondita post la morto de Muhammad en 632 (jaro 11 HJ laŭ la Islama kalendaro). Je ties pinto, la kaliflando kontrolis ampleksegan imperion ĉe Araba Duoninsulo kaj Levantenio, ĝis Kaŭkazo en la nordo, Norda Afriko el Egipto al nuntempa Tunizio okcidente, kaj la Irana Altebenaĵo al Centra Azio en oriento. Ĝi estis la plej granda imperio en la historio laŭ terareo ĝis tiam.

La Kvar Justaj Kalifoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kvar Justaj Kalifoj.

La kvar kalifoj estis tre proksimaj al la profeto kaj estis elektitaj de la islama komunumo, male al la postaj kalifoj umajadoj kaj abasidoj.

Kelkaj inkluzivas ankaŭ Hasan ibn Ali kiel la kvina bone gvidita kalifo.