Batalo de Jarmuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Batalo de Jarmuk estis grava batalo inter la armeo de la Bizanca Imperio kaj la fortoj de la islamaj arabaj fortoj de la Raŝiduna Kaliflando. La batalo konsistis el serio de konfrontoj kiuj daŭris dum ses tagoj en Aŭgusto 636, ĉe la rivero Jarmuk, laŭlonge de kie nun estas limoj de Sirio–Jordanio kaj Sirio–Israelo, oriente de la Maro de Galileo. La rezulto de la batalo estis kompleta islama venko kiu finigis la Bizancan regadon en Sirio. La Batalo de Jarmuk estas konsiderata kiel unu el la plej decidigaj bataloj en milita historio,[1][2] kaj ĝi markis la unuan grandan tajdon de komencaj islamaj konkeroj post la morto de la Profeto Muhammad, anoncante la rapidan progreson de Islamo en la tiam kristana Levantenio.

Por kontroli la antaŭeniron fare de Araboj kaj rekuperi la perditan teritorion, la imperiestro Heraklio devis sendi amasan ekspedicion al Levantenio en Majo 636. Kiam la Bizanca armeo alproksimiĝis, la Araboj taktike retiriĝis el Sirio kaj regrupigis ĉiujn siajn fortoj ĉe la ebenaĵoj de Jarmuk ĉe la Arabia Duoninsulo, kie, post esti plifortigitaj, ili venkis super la laŭnombre tre supera Bizanca armeo. La batalo estis konsiderata unu el la plej grandaj militaj venkoj de Ĥalid ibn Ŭalid. Ĝi cementigis sian reputacion kiel unu el tiuj de la plej grandaj taktikuloj kaj kavaleriaj komandantoj en la historio.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Walton 2003, p. 30
  2. Nicolle 1994, p. 6
  3. Nicolle 1994, p. 19

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nicolle, David (1994), Yarmuk 636 A.D.: The Muslim Conquest of Syria, Osprey Publishing, ISBN 1-85532-414-8
  • Walton, Mark W (2003), Islam at war, Greenwood Publishing Group, ISBN 0-275-98101-0