Al-Ŭalid la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Al-Ŭalid la 1-a
الوليد بن عبد الملك.png
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 668 (0668-01-01)
en Medino
Morto 1-an de januaro 715 (0715-01-01) (47-jara)
en Damasko
Ŝtataneco Umajida Kaliflando
Profesio verkisto
Familianoj
Infanoj Ibrahim ibn al-Walid, Al-Abbas ibn al-Walid, Yazid III, Abd al-Aziz ibn al-Walid
Patro Abd al-Malik ibn Marwan
Frat(in)oj Hisham ibn Abd al-Malik, Sulayman ibn Abd al-Malik, Yazid II, Maslamah ibn Abd al-Malik
v  d  r
Information icon.svg

Al-Ŭalid ibn Abd al-Malik ibn Marŭan (arabe الوليد بن عبد الملك ابن مروان; ĉirkaŭ 674 – 23a de februaro 715), ofte konata kiel al-Ŭalid la 1-a (arabe الوليد الأول), estis la sesa Umajida kalifo, kiu regis el oktobro 705 ĝis sia morto.

Al-Ŭalid estis la plej aĝa filo de sia antaŭulo la kalifo Abd al-Malik (r. 705-715) kaj estis princo kiu estris čiujarajn rabatakojn kontraŭ la bizancanojn inter 695 kaj 698 kaj patronis fortikaĵojn laŭlonge de la vojo de la Siria Dezerto al Mekko. Li iĝis la heredanto de la kalifo post la morto de la frato de Abd al-Malik kaj deklarita posteulo, nome Abd al-Aziz ibn Marŭan, en 704. Al-Walid ege pluigis la politikojn de sia patro por centrigo kaj etendo, kaj forte dependis el al-Haĝaj ibn Ĝusuf, la povega vicreĝo de lia patro en la orienta duono de la Kaliflando. Dum sia regotempo, Umajida armeoj konkeris la Magrebon, Hispanion, Sindon kaj Transoksianion, etendante la kaliflandon al ties plej granda teritoria etendo. La militrabado el la konkeroj ebligis, ke al-Ŭalid financu publikajn vorkojn de enorma grandeco, kiel la Granda Moskeo de Damasko, la Moskeo Al-Aksa en Jerusalemo kaj la Moskeo de la Profeto en Medino. Li estis la unua kalifo kiu instituciis programojn por sociala bonfaro, kio helpis malriĉulojn kaj malkapablulojn en Sirio. Kvankam estas malfacile certigi la rektan rolon de Ŭalid en la aferoj de lia kaliflando, lia regado estis markita de enlandaj paco kaj prospereco kio reprezentis la pinton de la Umajida povo.