Al-Andalus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La katedralo de Kordovo, antaŭe ĉefmoskeo konstuita de la umajidaj regantoj de Andaluso.

Al-AndalusAndaluso (arabe: الأندلس) estis la araba nomo de la parto de Iberio regata de islamanoj de 711 ĝis 1492. Oni kutime konsideras la nomon originanta el "Vandalicia"; tiu estus la nomo donita al la Baetica, romia provinco de suda Iberio, post ol la vandaloj ĝin trairis voje al Nordafriko en la 5-a jarcento. Sed aliaj teorioj ekzistas, kaj lingvistoj substrekas ĝian malcertan etimologion.

Politika historio[redakti | redakti fonton]

Pri la historio de al-Andalus oni kutime distingas tiujn ĉefajn periodojn :

Dum la kristanoj atakantaj suden malrapide rekontrolis Iberion, en longa procezo neadekvate konata kiel "Rekonkerado", la nomo al-Andalus ekrilatis al la landoj tiam regataj de islamanoj. Tiel, dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj, al-Andalus limiĝis al la Regno de Granado, la nasrida sultanujo.

Inter 1228 kaj 1266, la aragona reĝo Jakobo la 1-a, konkeris la tajfo-regnojn de Majorko, Valencio kaj Murcio. En 1236, la kastilia konkerado fine rezultis la superregadon de la lasta islama teritorio, Granadio, de la armeoj de Fernando la 3-a, reĝo de Kastilio. Granadio restis vasala ŝtato de Kastilio por la postaj 250 jaroj, ĝis la 2an de januaro 1492, kiam la sultano Abu Abd-Allah Muhammad la 11-a rezignis la regadon de Granadio al Fernando la 2-a kaj Izabela la 1-a, la "Katolikaj Gereĝoj". La portugala konkerado kulminis en 1249, per la konkero de Algarvio fare de Alfonso la 3-a.

Konkero kaj unua periodo de al-Andalus[redakti | redakti fonton]

Ĵus konkerinte Nordafrikon, la guberniestro Musa ibn-Nusayr ekhavis la ideon devojigi eksteren la berberajn militistojn, kiujn li malmulte fidis. En 711 li sendis, sub estreco de la generalo Tariq ibn-Ziyad, 7.000 berberojn trans la Ĝibraltaran Markolon - kiu tenas sian nomon de Tariq mem ("ĵabal tariq" arabe estas "monto de Tariq") - por konkeri Iberion, tiam disŝiratan pro dividiĝoj de la visigota nobelaro. La neatendita malvenkego de la reĝo Roderiko ĉe la batalo de Gvadaleto (julie) instigas Musa, malgraŭ malvolemo de la kalifo, transiri mem al Hispanio. Li alvenis al Tariq kaj kune eniris Toledon.

La malforteco de la visigota partio gvidata de Agilo, kiu alvokis la helpon de Musa kontraŭ Roderiko, donas al la islamanoj la ideon pri daŭra okupacio, faciligita per interkonsentoj kun la lokaj estroj. En 713, Musa jam transpasis Zaragozon. Sed en 714, li kaj Tariq estas alvokitaj al Damasko pro enketo. Plu konkeras la nova valio aŭ provincestro Al-Hurr, detruinte Taragonon kaj okupaciante Barcelonon (716-719). Liaj sekvantoj eĉ iris trans Pireneojn, al la visigota Septimanio, de kie ili lanĉos ekspediciojn norden.

La halton de la islamana konkerado en Okcidento ja klarigas la kontraŭatako de la Frankoj, sed ĉefe la berbera subleviĝo en Magrebo, instigata de ĥariĵismo (740). Ankaŭ la hispaniaj berberoj subleviĝas, formante plurajn armeojn kiuj minacas Kordovon kaj Toledon. Fronte al tiu danĝero, la araboj, malmultaj, eĉ ne estis unuigitaj : tradicia opono ekzistis inter la sudaj kaj la nordaj araboj. La berberan ribelon tamen subpremis la nordarabo Balĵ, kun kelkaj miloj da sirianoj, kiujn oni forprenis de sieĝata Sabto, kaj kiuj fine restis en Andaluso.

La posta periodo estas iom malklara, sed la sinsekvaj malsategoj kvietigas la konfliktojn. La provincestroj, kvankam malmulte potencaj kaj ofte anstataŭigitaj, estas pli kaj pli sendependaj de la kalifo. La renverso de la umajidoj fare de la abasidoj konsekvencas la plenan sendependiĝon de Andaluso: Abd-al-Rahman, nepo de la lasta umajida kalifo, rifuĝas en norda Afriko, inter la berberaj triboj el kiuj originas lia patrino. Lia ekssklavo Badr aligis al li la sirianojn kaj parton de la andalusaj sudaraboj, li pasis en tiun landon kaj kaptis Kordovon en 756, kie li proklamas sin emiro.

La emirlando devas batali tiel kontraŭ la berberoj, kiel kontraŭ diversaj arabaj estroj. Du el ili, la guberniestroj de Barcelono (Sulayman ibn-Yaqzan ibn-al-Arabi) kaj de Zaragozo, eĉ okazigas intervenon de Karolo la Granda (778). Tamen, post la morto de Abd-al-Rahman (788), liaj idoj sukcesis firmigi lian dinastion en la Kordova emirujo. Ĵus antaŭ lia morto, Abd-al-Rahman estis kontruinta la grandan moskeon de Kordovo (778-788).

La Kordova kalifujo[redakti | redakti fonton]

Abd-al-Rahman la 3-a, kiu ekregis en 912, ne nur restarigis la umajidan povon en tuta Andaluso, sed ankaŭ plivastigis ĝin al nordokcidenta Afriko. En 929 li proklamis sin kalifo, levante tiel la emirlandon ĝis la prestiĝa nivelo de la kalifaj regnoj de la abasidoj en Bagdado, kaj de la fatimidoj en Tunizo, kun kiu ĝi rivalis por kontroli Nordafrikon.

La kalifa periodo rigardindas kiel la ora tempo de al-Andalus. Greno produktata per irigacio, kun manĝaĵoj enportataj de okcidenta Azio, faris la regionon ĉirkaŭ Kordovo kaj aliaj andalusaj urboj la plej progresinta agrikultura sektoro en okcidenta Eŭropo. El la eŭropaj urboj, Kordovo, kun eble 500.000 aŭ eĉ 1.000.000 loĝantoj, estis la dua plej prospera kaj vasta post Konstantinopolo. En la islama mondo, Kordovo estis unu el la ĉefaj kulturcentroj. La verkoj de ĝiaj filozofiistoj kaj sciencistoj estis grava fonto kaj influo por la intelekta vivo de mezepoka okcidenta Eŭropo.

Islamanoj kaj ne-islamanoj ofte venis de ekster la lando por studi en la famaj bibliotekoj kaj universitatoj de Andaluso. El ili, la plej elstara estis Michael Scotus, kiu portis la verkojn de ibn-Ruŝd ("Averoeso") kaj ibn-Sina ("Aviceno") al Italio. Tiu diskonigo estis profunde influonta la formiĝon de eŭropa renesanco.

La unuaj "tajfo-regnoj"[redakti | redakti fonton]

La tajfoj en Iberio, en 1031. La kalifa emirujo tiam estis disiĝinta al tiuj regnetoj.

La Kordova kalifujo kolapsis dum ruina enlanda milito inter 1009 kaj 1013, kvankam ĝi ne estis fine abolita antaŭ 1031. Al-Andalus disrompiĝis je pluraj memstaraj ŝtatoj nomitaj tajfo-regnoj (el la araba طائفة‎, taifa, pl. طوائف taŭaif, bandoj, partioj). Ili tamen estis milite tro malfortaj por defendi sin kontraŭ la fulmatakoj de la kristanoj, kiuj postulis el ili tributopagoj kiel prezo por paco. La nordaj kristanaj ŝtatoj jam estis plivastiĝantaj el siaj unuaj teritorioj en Galicio, Asturio, Eŭskio kaj la Hispana markizujo, kiuj estis fariĝontaj reĝolandoj de Portugalio, Leono, Kastilio, Navaro, Aragono, kaj la katalunaj graflandoj. La atakoj fariĝis konkeroj, kaj konsekvence, la tajfo-reĝoj alvokis helpon de la almoravidoj aŭ murabitoj, la fundamentismaj islamaj regantoj de Magrebo. Tamen, la almoravidoj konkeris la tajfajn landojn post venki la kastilian reĝon Alfonso la 6-a ĉe la bataloj de az-Zallaqa kaj Uclés.

Almoravidoj, Almohadoj kaj Merinidoj[redakti | redakti fonton]

En 1086, la almoravida reganto de Maroko Yusuf ibn-Taŝfin invitiĝis de la islamaj princoj en Andaluson por subteni ilin kontraŭ Alfonso la 6-a, reĝo de Kastilio kaj Leonio. Samjare, Yusuf ibn-Taŝfin transiris la markolon al Algeciras kaj severe venkis la kristanojn ĉe az-Zallaqa. En 1094, Yusuf ibn-Taŝfin estis aneksinta ĉiujn islamajn ŝtatojn en Andaluso, krom tiu de Zaragozo. Li reprenis Valencion de la kristanoj.

La almoravidojn sekvis en la 12-a jarcento la almohadoj aŭ muŭahidoj, alia berbera dinastio, post la malvenko de la kastilia reĝo Alfonso la 8-a ĉe la batalo de Alarcos. En 1212, alianco de kristanaj reĝoj sub gvido de la kastiliano Alfonso la 8-a venkis la almohadojn ĉe la batalo de Las Navas de Tolosa, kaj trudis ilian kalifon forlasi Andaluson. La tajfo-regnoj, refoje sendependaj sed nun pli malfortaj, estis konkeritaj de Portugalio, Kastilio kaj Aragono. Post la falo de Murcio (1243) kaj Algarvio (1249), nur la sultanujo de Granado postvivis kiel islama ŝtato, sed nur sub tributo de Kastilio. Plej multe de tiu tributo estis pagata per oro de nuntempa Malio kaj Burkinafaso, kiu estis alportata al Andaluso per la komercaj vojoj de Saharo.

La lasta islama minaco kontraŭ la kristanaj reĝolandoj estis la subleviĝo de la marinidoj en Maroko dum la 14-a jarcento, kiuj kaptis Granadion en sia influzono kaj okupaciis kelkaj el ĝiaj urboj, kiel Algeciras. Tamen, ili ne kapablis preni Tarifon, kiu tenis sin sendependa ĝis alvenis la kastilia armeo gvidata de Alfonso la 11-a. La kastilia reĝo, helpata de Alfonso la 4-a de Portugalio kaj Pedro la 4-a de Aragono, laste venkis la marinidojn ĉe la batalo de Salado en 1340, kaj kaptis Algeciras en 1344. Ĝibraltaro, tiam kontrolata de Granado, estis sieĝita en 1349-1350; Alfonso la 11-a kun plej granda parto de sia armeo pereis pro nigra pesto. Lia posteulo, Pedro la 1-a de Kastilio, ekpacis kun la islamanoj kaj turnis sian atenton al la kristanaj landoj, tiel komencante periodon de preskaŭ 150 jaroj de ribeloj kaj militoj inter la kristanaj ŝtatoj, kiu lasis sekura Granadion.

La Granada emirujo[redakti | redakti fonton]

Korto de la leonoj en la Alhambro de Granado

Konsekvence de la pactraktato kun la reĝo Pedro la 1-a de Kastilio, Granadio plu vivis ĉirkaŭ 150 jarojn kiel ŝtato. En 1469, la edziĝo de Ferdinando la 2-a de Aragono kun Izabela la 1-a de Kastilio anoncis la lanĉon de la fina atako kontraŭ Granado, kampanjo atente planita kaj bone financita. La gereĝoj konvinkis la papon deklari ilian militon krucmilito. La kristanoj rompis la rezistopunktojn unu post la alia kaj fine, januaron 1492, post longa sieĝado, la sultano de Granado, Abu-Abd-Allah Muhammad la 11-a, kapitulaciis kaj liveris sian fortikan palacon, la fama Alhambra.

Socio[redakti | redakti fonton]

La andalusa socio estis el tri ĉefaj grupoj: islamanoj, kristanoj kaj judoj. La islamanoj, kvankam unuecaj laŭ religia vidpunkto, havis plurajn etnajn dividojn, kies ĉefa estis inter la araboj kaj la berberoj. La mozaraboj estis kristanoj kiuj longe vivis sub islamana regado, kaj alproprigis multajn arabajn kutimojn, artojn kaj vortojn, dum ili konservis antikvajn kristanajn ritojn kaj propran latinidan lingvon. Ĉiu el tiuj komunumoj loĝis en aparta kvartalo de la urboj.

La araboj koloniis la plej rikoltivajn terojn, en la suda parto kaj en la valo de Ebro nordoriente, dum la berberoj, plimulto de la invadintoj, vivis en la montara regiono de nuntempa norda Portugalo kaj de la plataĵo Meseta Central. Post la berbera ribelo de 740, multaj remigris al Nordafriko.

La mozaraboj kaj la judoj havis liberecon de kulto, sed pro tiu libereco ili devis pagi du tributojn: la persona pokapa imposto, kaj la imposto el la teraj rikoltoj. Tiuj du komunumoj havis proprajn aŭtoritatojn, ĝuis vojaĝliberecon, kaj rajtis esti juĝitaj laŭ sia leĝaro. Ili estis sub tiuj limigoj:

  • ili ne rajtis ricevi politikan oficon;
  • la viroj ne povis edziĝi kun islamanino;
  • ili ne rajtis havi islamanajn servistojn aŭ entombigi mortojn parade;
  • ili devis loĝi en apartajn kvartalojn;
  • ili devis gastigi la islamanojn kiuj tion bezonis, senpage.

La urboj Toledo, Merido, Koimbro kaj Lisbono estis gravaj mozarabaj centroj en Iberio. En Toledo, la mozaraboj malsukcesis ribelon kontraŭ la araba regado. La judoj laboris ĉefe en komercado aŭ kiel impostokolektistoj, kuracistoj aŭ ambasadistoj. La judo Hasdai ibn-Shaprut (915-970) estis unu el la fidinduloj de la kalifo Abd-al-Rahman la 3-a. Fine de la 15-a jarcento, estis proksimume 50.000 judoj en Granado ĉirkaŭ 100.000 en tuta islamana Andaluso.

Tre malfacilas kalkuli la loĝantaron de al-Andalus momente de sia plej granda vasteco (10-a jarcento), sed oni sugestis proskimuman takson de 10 milionoj.

Ankaŭ notindas la ĉeesto de du etnaj minoritatoj: nigruloj kaj slavoj. La nigruloj alvenis en Andaluson estante sklavoj aŭ dungosoldatoj. Ili plenumis oficojn kiel personaj gardistoj de superulo, aŭ kiel mesaĝistoj. La nigrulinoj estis kromedzino aŭ infanvartisto. La slavoj estis unue sklavoj, sed multaj sukcesis iom post iom aĉeti sian liberecon; kelkaj atingis gravajn administraciajn oficojn. Dum la periodo de la unuaj tajfoj (11-a jarcento) kelkaj sklavoj formis propran regnon.

La domojn de la superaj klasoj karakterigis iliaj komforto kaj beleco, pro la enesto de sofoj, tapiŝoj kaj gobelenoj kovrantaj la murojn. En tiuj domoj, la noktojn vigligis poeziistoj, muzikistoj kaj dancistinoj.

En la kamparaj kaj urbaj zonoj ekzistis publikaj banujoj (hammam), kiuj funkciis kiel spacoj higienaj sed ankaŭ sociumaj. La islamaj banujoj prezentis strukturon hereditan el la romiaj banejoj, kun diversaj ĉambroj kun banujoj da akvo malvarma, tepida kaj varma. Tie laboris masaĝistoj, barbistoj, vestokonservistoj, ŝminkisto, ktp. La matenoj estis rezervitaj por viroj, kaj la posttagmezo por virinoj. Post la kristana Rekonkerado, multaj el tiuj banejoj estis ŝlosigitaj pro esti rigardataj kiel lokoj favoraj al politikaj konspiroj, kaj al seksumado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La alveno de la islama civilizo en Iberion kaŭzis gravajn ekonomiajn transformojn. De esence kampara ekonomio, oni pasis al komerca kaj urba ekonomio.

Unu el la plej gravaj lokoj de la islamana urbo estis la merkatejo (suq). La merkatejoj rekreskis en Iberio dum la islamana periodo. En ili oni interŝanĝis diversajn produktojn, ĉefe el metalo kaj aliaj artefaraĵoj. La fabrikoj, kie tiuj produktaĵoj estis farataj, estis ŝtataj propraĵoj. La ĉefaj varoj estis kotono kaj teksaĵoj el lano. Kelkaj luksaj varoj produktitaj en Andaluso estis elportataj en kristanan Eŭropon, en Magrebon kaj eĉ en orientan Mediteraneon.

En agrikulturo, en la sekaj zonoj de Andaluso praktikiĝis kultivado de tritiko kaj hordeo. Oni semis ankaŭ pizojn, fabojn kaj grajnojn, kiuj estis bazo de la popola nutrado. En periodoj, dum kiuj la produktado de cerealo estis malgranda, oni enportis cerealojn el norda Afriko. Dum tiu periodo ekkultiviĝis rizo en Iberio, same kiel melongeno kaj sukerkano.

Os pomares ocupavam uma importante área agrícola; Sintra seria mesmo cantada pelos poetas pela sua fruta, sendo famosa pelas suas pêras e maçãs. Nuntempa Algarvo distingiĝis pro sia produktado de figoj kaj ovoj. Ankaŭ estis intereso pri mielproduktado.

Bestobredado ankaŭ estis ofte praktikata, ĉefe de bovaroj kaj ŝafaroj. Kunikloj kaj kokoj ankaŭ estis multe ŝatataj en manĝado.

La islamanoj kombinis la akvosistemojn de la romianoj, de la visigotoj, kun la teknikoj kiujn ili alportis deoriente. Laŭ la riveroj, ili konstruis akvomuelejojn (saniya). Por elputigi la akvon, ili enportis la naurojn (na 'ura).

La abunda ligno de la arbaroj uziĝis por fabriki meblojn kaj por ŝipkonstruado. En Alcácer do Sal, tiu produktado intensis, pro la ĉesto de proksimaj arbaroj .

La konsiderinde longa marbordo favoris fiŝkaptadon kaj elmarigadon de salo. La plej kaptitaj specoj estis sardinoj kaj tuno; uziĝis por kapti tiun ĉi speciala tipo de reto, nomita almadravo.

Dum tiu periodo, daŭris la espluatadon de la minoj en la duoninsulo, kiu komenciĝis jam en la tempo de la romianoj. Oro estis eltirita el la fluejo de kelkaj riveroj, kiel Taĵo. Arĝento povis troviĝi en minoj ĉirkaŭ Murcio, Beja kaj Kordovo.

Artaj kaj arkitekturaj heredaĵoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj esprimiĝoj de la islamanaj arto kaj arkitekturo en Andaluso daŭrigis la tradiciojn de la visigota periodo, kaj kunfandiĝis kun la bizanca kaj persa tradicioj alportitaj deoriente. La visigotan ĉeeston oni povas rimarki, ekzemple, pro la uzado de la ĉevalhufuma arko.

Preĝoĉambro de la ĉefmoskeo de Kordovo.

Unu el la plej reprezentaj monumentoj de la islama civilzo de la duoninsulo estas la ĉefmoskeo de Kordovo. Ĉi tiu konstruaĵo ekkonstruiĝis en 786, dum la regado de Abd-al-Rahman la 1-a, kie antaŭe troviĝis la visigota baziliko de Sankta Vincento, kaj plurfoje estis plivastigita kaj modifita ĝis la fino de la 10-a jarcento.

En sia origina versio, la moskeo havis kvarangulan bazon, kun malferma korteto kie realiĝis la akvumiĝoj, kaj ferma ĉambrego por la preĝado. La ĉambrego havis dek unu navojn kun arkoj, ortajn al la muro de la qibla (loko al kiu indikas la direkton de Mekao, al kiu turniĝas la preĝantoj). Abd-al-Rahman la 2-a unuafoje pliampleksigis la moskeon : plilongigante la muron de la qibla suden. La kalifo Abd-al-Rahman la 3-a plivastigis la korteton norden kaj starigis minareton, kiu nuntempe estas kaŝita de la katedrala turo. Almansuro realigis la lastan pligrandigon, aldonante ok navojn al la dek unu jam ekzistantaj.

Arkeologiaj restaĵoj de la moskeo de Madinat-al-Zahra.

La Kordovaj metiistoj rimarkindis pro siaj laboraĵoj el eburo, el kiuj daŭre ekzistas serio de rektangulaj kaj cilindraj kofroj el tiu materio.

En 936, la kalifo Abd-al-Rahman la 3-a decidis fondi novan urbon, Madinat-al-Zahra, kiu devis funkcii kiel nova ĉefurbo kaj sidejo de la registaro. Situanta proksimume ok kilometrojn for de Kordovo, ĝia konstruado daŭris proksimume kvardek jarojn, sed ĝi havis mallongan vivon ĉar ĝi estis forrabita kaj detuita post la disfalo de la kalifa regno en la 11-a jarcento. Bazita laŭ orienta modelo (ĝin inspiris la palaca kontruaĵaro de Samaro, konstruita de la abasidoj apud Bagdado), ĝi havas kvarangulan bazon. Ĝi estis starigita sur la flanko de monto, kiu permesis dividi ĝin je tri terniveloj: en la plej alta estis la kalifa palaco (dar al-Mulk) kaj la domaro de la ĉefaj korteganoj kaj de la gardistaro; en la meza nivelo estis la festoĉambrego (fama kiel "riĉa salono"); en la malalta nivelo estis la banejoj, la moskeo, la merkatejo kaj la ĝardenoj.

La enirejo al la ĉambro de la Oratorio, en la Alĵaferio de Zaragozo.

Alia grava arkitektura heredaĵo de la kalifa periodo estas la toleda moskeo Bab al-Mardum, hodiaŭ preĝejo de Kristo de la Lumo. Konstruita en 999 sur kvarangula bazo laŭ la modelo de la Kordova moskeo, sed multe pli malgrande. Tiu konstruaĵo influis la postan arkitekturon de la toledaj kristanaj preĝejoj.

El la periodo de la tajforegnoj, rimarkindas la Aljafería de Zaragozo, konstruigita de la tajfestro Ahmad Abú Ya´far ibn-Hud al-Muqtadir (1047-1081); tiu konstruaĵo estis poste transformita al kristana palaco kiu servis kiel loĝejo de la aragonaj reĝoj, kaj nuntempe estas parlamentejo de la aŭtonoma regiono Aragono.

Ĝia ekstera aspekto elvokas tiun de kastelo aŭ fortreso. La konstruaĵo havas kvarangulan bazon, kun diversaj cilendraj turoj kaj unu kvarangula. Enestas diversaj ĉambroj, el kiuj unu el plej riĉaj nomiĝas ĉambro de la Oratorio, dekorita per gipso. Tiu "ĉambro" reale estas privata moskeo, kie preĝis la reĝo kaj liaj korteganoj.

La Ora Turo en Sevilo, konstruaĵo de la almohada periodo.

La arto kaj arkitekturo de la periodoj almoravida kaj almohada prezentas aspekton pli severan, eble pro la pli rigoraj religiaj ideoj de tiuj berberaj dinastioj. La almoravidoj konstruis malmultajn religiajn konstruaĵojn, sed fortikigis la urbojn (ĉirkaŭmuregoj de Sevilo, Granado, kastelo de Nieblo).

La nuntempa Giraldo de Sevilo, ne konsiderante la postajn aldonaĵojn, estas la minareto de almohada moskeo de la 11-a jarcento, kiu ekzistis en la urbo sed detruiĝis por konstrui la hodiaŭan gotikan katedralon. Tiun moskeon ekkonstruigis la kalifo Abu Yaqun en 1172 kaj finis lia sekvanto Abu Yusuf. La arkitekturistoj respondecaj pri tiu monumento estis Ahmad ibn-Basso kaj Ali al-Gumari.

En la klaŭstro de la nuna katedralo, troviĝas la Korto de la Oranĝoj (Pátio de los Naranjos) kiu estis la korto kie realiĝis la akvumiĝo antaŭ la preĝoj.

En Sevilo ankaŭ troviĝas alia tiama heredaĵo : la Ora Turo (komence de la 13-a jarcento), milita konstruaĵo ĉe la rivero Gvadalkiviro. Ĝia nomo originas de tio, ke ĝin kovras azuleĥoj kiuj spegulas la sunan lumon, tiel ŝajnante esti orumita. El ĝi iris ĉeno ĝis alia turo, ekzistinta trans la rivero, kiu malebligis la eniron de malamikaj ŝipoj en la havenon de la urbo.

Sciencoj[redakti | redakti fonton]

Simile al tio farita en la arta kampo, la araboj kaj la berberoj ekokupintaj Iberion en la 8-a jarcento komencis kolekti la sciojn hereditajn el la vizigota civilizo. Iom post iom, kiel frukto de la kontaktoj kun Oriento (ekzemple kadre de la ĉiujara pilgrimado al Mekao) kaj de la deziro de kelkaj regantoj de Andaluso fari siajn kortegojn centroj de scioj, kiuj konkurencos la orientajn urbojn, disvolviĝis en Andaluso scienco kun originalaj aspektoj.

Abd-al-Rahman la 2-a estis unu el la unuaj regantoj kiuj klopodis fari sian kortegon en Kordovo kultur- kaj scicentro, varbante por tio diversajn saĝulojn el la islama mondo. Unu el tiuj estis Abbas ibn-Firnas, kiu, kvankam li venis por instrui muzikon en Kordovo, foje interesiĝis pri aliaj sciencaj kampoj, kiel flugado. Li estus la konstruinto de flugmaŝino farita el ligno, kun plumoj kaj flugiloj de grandaj birdoj (ia delta-flugilo). Decidinte provi sian maŝinon, li iris supren de alta Kordova ponto kaj, laŭ la raportoj, sukcesis flugi iom da tempo sed fine vundiĝis. En sia domo, ibn-Farnas konstruis planedumon, kiu reprezentis la moviĝon de la planedoj, kaj ankaŭ fenomenojn kiel pluvo kaj ŝtormo.

En la astronomia kampo, rimarkindas la esploroj de Al-Zarqali, kiu vivis en Toledo kaj en Kodovo en la 11-a jarcento, kiu famiĝis en okcidenta Eŭropo per sia latinigita nomo Azarquel. Li konstruis instumentojn por astronomia observado, inventis ian astrolabon kiu uziĝis de la navigistoj ĝis la 16-a jarcento. Li ankaŭ agnoskis, ke la orbito de la planedoj ne estis cirkla sed elipsa, tiel antaŭirante en tiu kampo Johannes Kepler.

Araba traktaĵo pri kuracigaj plantoj

Al-Zahrawi (936-1013, pli fama per la nomo Albukasiso), kuracisto en la kortego de la kalifo al-Hakam, estis grava kirurgiisto en Andaluso. Li estas fama pro aŭtori la enciklopedion Tasrif, en kiu li prezentis siajn kirurgiajn teknikojn (amputo, denta kuracado, okula kirurgio...). Ĉi tiun verkon oni latinigis kaj uzis en Eŭropo por instruado pri medicino dum mezepoko.

En botaniko kaj farmacio, ibn-Baitar (naskita en Malago fine de la 13-a jarcento) studis la plantojn de Iberio, norda Afriko, kaj okcidenta Azio danke al la vojaĝoj, kiujn li faris en tiuj regionoj. Li aŭtoris la Kitab al-Jami fi al-Adwiya al-Mufrada, en kiu li listigis 1400 plantojn kun iliaj medicinaj uzoj; kvankam li reuzis antikvajn grekajn traktaĵojn pri botaniko, ibn-Baitar prezentis la medicinan uzon de proksimume 200 tiam ne konataj plantoj.

Dum la periodo inter la 10-a kaj la 12-a jarcentoj, aperis la grandaj geografiistoj de Iberio, el kiuj elstaras al-Bakri, ibn-Jubair kaj al-Idrisi. Al-Bakri laboris ĉefe per skribaj kaj parolaj fontoj, neniam vojaĝante el Andaluso. Li aŭtoris la "Libron de la Padoj kaj Regnoj", en kiu li listigas ĉiujn tiam konatajn landojn. La libro organiziĝas per kapvortoj, ĉiu rilatanta al la geografio, historio, klimato kaj popolo de la traktata lando. Ibn-Jubair, sekretario de la provincestro de Sevilo, pilgrimis en 1183 al Mekao, profitante tion por pentri orientan Mediteraneon, kaj raportante la politikajn eventojn, kiuj tiam trafis ĉi tiun regionon, nome la krucmilitoj. Al-Idrisi, naskita en Sabto, edukiĝis en la almoravida Kordovo, sed devis forlasi la urbon pro la politikaj kaj religiaj persekutoj, por ekloĝi en la normana Sicilio. En ĉi tiu insulo, li verkis la "Libron de Roĝerio" (kies nomo originas el tiu de la patrono de al-Idrisi, la reĝo Roĝero la 2-a de Sicilio), kie li pentris la tiam konatan mondon. La informoj de tiu verko estus skribitaj sur arĝenta mondmapo.

Resto de la juda kaj moriska populacioj post la forpeloj de ambaŭ etnoj el Iberio[redakti | redakti fonton]

La tradicia historioscienco proklamis, ke en Hispanio kunvivis tri etnoj aŭ kulturoj ĝis 1492, kiam la Katolikaj Gereĝoj forpelis la judojn kaj krome finis la militojn de rekonkero de la Iberia Duoninsulo kaj komencis la iompostioma forpelo de moriskoj. Tiele oni parolis kaj parolas pri ĉirkaŭ 400,000 sefardoj el kiuj oni forpelis ĉirkaŭ la duonon, krom la lastaj centoj da miloj de moriskoj forpelotaj en 1609. Tiele la hispanaj etno, kulturo kaj popolo estus unika.

Tamen la ĵusaj studoj pri kromosomoj pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ĉirkaŭ 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia loĝantaro estus devena el sefardoj kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj (PalestinoIsraelo) kaj hispanaraboj (Nordafriko). Oni analizas la kromosomon “Y” kiun oni transsendas tra patra linio kaj ne malaperas tra jarmiloj.

Teamo de sciencistoj britaj, hispanoj, portugaloj, fracnoj kaj israeloj analizis pruvomontraĵon de 1,140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus Balearoj) kaj trovis la menciitajn procentaĵojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan averaĝon de konvertoj, ĉu volaj ĉu nevolaj. La rezulto aperis en la prestiĝa revuo American Jounal of Human Genetics.[1] [2]

Tiele la historio de la loĝantaro de la Iberia Duoninsulo klariĝas. La Ĝibraltara markolo neniam estis barilo inter ambaŭ loĝantaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en 711 kiam komencis la islama invado (ĉirkaŭ 10,000 aŭ 15,000 nordafrikanoj, araboj kaj berberoj). Tio aldoniĝis al ĉirkaŭ 7 aŭ 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ĉirkaŭ 200,000 visigotoj de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la romia epoko. Nune oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ĉirkaŭ 8 milionoj da sefardodevenuloj.

Alia kurioza informo el la ĵusa pristudo estas, ke ne estas nordosuda limo en la demografia divido de la moriska heredo, sed okcidentorienta. Tio estas, la proporcio de moriska demografia heredo estas pli alta norde kaj okcidente (ekzemple en Galegio -20 %- kaj Ekstremaduro) ol oriente (Katalunio kaj Pireneoj). Tamen en Andaluzio la procentaĵo estas malalta, kie certe okazis pli draste la forpelo de 1609. La sefarda heredo estas pli homogena, sed ankaŭ malalta en nordoriento kaj Katalunio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Genetic Legacy of Religious Diversity and Intolerance: Paternal Lineages of Christians, Jews, and Muslims in the Iberian Peninsula The American Journal of Human Genetics, Vol. 83, 6, 725-736, 4a de decembro 2008
  2. Sefardíes y moriscos siguen aquí. El 30 % de los españoles tiene huella genética de su origen judío o magrebí, El País, Madrido, 5a de decembro 2008, p.36.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]