Naŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nauraro.
Distribution map of Blue sheep (Bharal).png
Distribution map of Blue sheep (Bharal)

Naurobharal (Pseudois nayaur), nomata ankaŭ Helanŝan blua ŝafo, Ĉina blua ŝafo, Himalaja blua ŝafonaur, estas natura kapro trovita en Butano, Gansuo, alta Himalajo de Barato, Interna Mongolio, Birmo, Nepalo, Ningxia, Pakistano, Siĉuano kaj Tibeto.[1][2] La montoj Helan de Ningxia havas la plej altajn koncentrojn de "bharal" en la mondo, kun 15 "bharal" por kvadrata kilometro kaj 30,000 totale.[1]

La bharal estis ankaŭ la fokuso de la ekspedicio de George Schaller kaj Peter Matthiessen al Nepalo en 1973. Iliaj personaj espertoj estis bone dokumentita de Matthiessen en sia libro, The Snow Leopard. Fakte la "bharal" estas ĉefa predo de la neĝoleopardo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu mezgranda kapredo estas 115 ĝis 165 cm longa kalkulante kapoj kaj korpon, kun vosto de 10 ĝis 20 cm. Ili staras 69 ĝis 91 cm alte je la ŝultro. Korpamaso povas gami el 35 ĝis 75 kg. Maskloj estas iom pli grandaj ol inoj. La mallonga, densa mantelo estas ardezgriza, iomete kun blueca nuanco, kio kondukas al lokaj nomoj. La subaj partoj kaj malantaŭoj de kruroj estas blankaj, dum la brusto kaj frontoj de la kruroj estas nigraj. Separante la grizan dorson kaj la blankan ventron estas nigra strio. La oreloj estas malgrandaj, kaj la ponto de la nazo estas malhela. La kornoj troviĝas en ambaŭ seksoj kaj estas faltecaj en la supra surfaco. En maskloj, ili kreskas supren, poste turnas flanken kaj kurvas reen, kun aspekto de supren-subena lipharo. Ili povas kreski ĝis longo de 80 cm. En femaloj, la kornoj estas multe pli mallongaj kaj rektaj, kreskante ĝis 20 cm longe.[3][4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Helan Mountains - 01 The Soul of a Mountain - CCTV-9 Documentary
  2. [1]
  3. Bharal, Himalayan blue sheep En webarchive [2] 2015-04-06. Ultimateungulate.com. Alirita en 2012-08-23.
  4. Smith, A. T., Xie, Y. (eld.) (2008) A Guide to the Mammals of China. Princeton University Press, Princeton Oxfordshire (ISBN 0691099847).