Jakobo la 1-a (Aragono)
Jakobo la 1-a | |
---|---|
![]() Portreto de Jakobo la 1-a, kopio el mezepoka retablo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1208 en Montpeliero |
Morto | 27-an de julio 1276 (68-jara) en Alzira |
Tombo | Katedralo de Valencio |
Lingvoj | medieval Aragonese • mezepoka kataluna lingvo • latina lingvo • okcitana lingvo |
Ŝtataneco | Kronlando de Aragono |
Familio | |
Patro | Petro la 2-a de Aragono |
Patrino | Maria of Montpellier |
Edz(in)o | Eleonoro el Kastilio • Jolanda de Hungario • Teresa Gil de Vidaure |
Amkunulo | Aurembiaix • Berenguera Ferrandis • Elvira Sarroca • Sibil·la de Saga • Guillema de Cabrera • Blanca d'Antillón • Berenguela Alonso de Molina |
Infanoj | Violant of Aragon • Constance of Aragon, Lady of Villena • Petro la 3-a de Aragono • Jakobo la 2-a de Majorko • Izabela de Aragono • Alfonso de Aragón y Castilla • Sancha d'Aragona • Q6004783 • Sancho d'Aragona • Ferran Sanxis de Castre • Pere I Ferrandis d'Híxar • Ferran d'Aragó • Jaime Sarroca • Jaume de Xèrica • Pere I d'Ayerbe • Pere del Rei |
Okupo | |
Okupo | politikisto • militisto |
Jakobo la 1-a de Aragono aŭ Jakobo la Konkeranto (katalune: Jaume el Conqueridor, aragone: Chaime lo Conqueridor, hispane: Jaime el Conquistador, okcitane: Jacme lo Conquistaire) (Montpeliero, 2-a de februaro de 1208 - Valencio, 27-a de julio de 1276) estis reĝo de Aragono, de Valencio, de Majorko, grafo de Barcelono kaj Urgell kaj sinjoro de Montpeliero.
Li estis filo de Petro la 2-a de Aragono kaj Maria de Montpeliero. Li kaj sia edzino havis filinon, Violante de Aragono, kiu estas la edzino de la reĝo de Kastilio, Alfonso la Saĝulo. Lia ĉefa entrepreno estis la konkero de la muzulmanaj teritorioj de Valencio kaj Balearoj, kaj la fondado de la kristanaj regnoj de Valencio kaj Majorko, interne de la Kronlando de Aragono.
Li diktis la kronikon de sia reĝado, la Llibre dels feits (Libro de la faktoj), unu el la kvar katalunlingvaj mezepokaj kronikoj pri la Kronolando de Aragono.
Lia tombo estas en la Monaĥejo de Poblet. Lia testamento donis la regnojn de Aragono, Valencio kaj la katalunajn teritoriojn al lia filo Petro la 3-a, kaj la regnon de Majorko kaj Montpeliero al alia filo, Jakobo la 2-a de Majorko.