Reĝlando de Valencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mura pentraĵo de la kastelo de Alcañiz de la 14-a jarcento kiu reprezentas la eniron de Jakobo la 1-a de Aragono en Valencion en 1238.
Fazoj de la konkero de la Reĝlando Valencio sur la nuna Valencio

La Kristana Reĝlando de Valencio estis fondita en 1238, post la konkero de la reĝo de la Aragona Krono Jakobo 1-a la Konkeranto, de la Tajfo Valencio. Poste ampleksigata sude de la linio Biar-Busot.

Jakobo la 1-a rimarkinte ke estis malfacile reloĝigi tiom da konkerita teritorio, intencis konservi kelkajn privilegiojn de la denaska popolo kiaj la respektado de iliaj religioj kaj moroj, proklamante la Foruojn de Valencio (Els Furs), de kiu kreiĝas la reĝlando kiu apartenis al la Reĝlando de Aragono. Tial ĝi estis dependa de la aragona krono sed ĝi havis propran administradon. La kreado de la reĝlando provokis koleran reagon de la aragona nobelaro kiu vidis la neeblan pliigadon de ilia povo en la valencia teritorio.

En 1305 la reĝlando estis dividita kaj la okcidenta parto apartenis al Kastilio, kiu konstruis ene de la kastilia krono la Reĝlandon de Murcio, kaj por Aragono la orientan parton, kiu formis la Reĝlandon de Valencio, laŭ la Arbitra Sentenco de Torrellas kaj Traktato de Elche.

La reĝlando, en la komenco estis en sia plimulto loĝata de muzulmanoj, ĝi estis reloĝata de kristanoj el Katalunio (marbordo) kaj Aragono (interno). Tiu politiko rezultigis kreadon de multkonfesia kaj multkultura societo kie loĝis muzulmanoj, kristanoj kaj judoj, sed la kristanoj estis plenrajtaj kompare al la resto de kulturoj. La kristanoj kreis la ekonomian bazon profitante la jam ekzistanta araba infrastrukturo.

Malgraŭ kunhavigi reĝon kun la teritorioj de la Aragona Krono (Graflandoj Katalunio, Aragono kaj Balearoj), la reĝo Jakobo la Konkeranto starigas la foruojn de Valencio, fondante tiamaniere reĝlandon kun propra politika identeco, kun ĝiaj propraj institucioj, ĝia propra kulturo kaj tradicioj, kun ĝia valuto, administrado kaj doganaj tarifoj. Tiuj foruoj restis tiaj ĝis 1707, pro la burbona centralizado.

Inter 1356 kaj 1365, la reĝoj Pedro la 1-a (Kastilio) kaj Petro la 4-a (Aragono) konfrontiĝis en la kruenta Milito de la du Petroj kiu havis kiel ĉefa scenejon la Reĝlando de Valencio, pro la intereso de la aragona monarko kontroli la Reĝlando de Murcio. Urboj kiaj Alikanto estis sieĝitaj dum pluraj jaroj, kaj kiel premio pro la kuraĝeco rezisti dufoje la atakon de la kastiloj, la urbo Valencio ricevis la du "L" de ĝia ŝildo (duoble lojala), kaj al ĝia reĝa flago estis koncedita la reĝan kronon. De tiu koncedo naskiĝis la valencia flago ĝis la nuntempo.