Izabela de Aragono
Aspekto
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Izabela de Aragono. |
| Izabela de Aragono | ||
|---|---|---|
| reĝino de Francio | ||
| Regado | 1270-1271 | |
| Persona informo | ||
| Elisabet d'Aragó | ||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1247 | |
| Morto | 28-an de januaro 1271 (23-jaraĝa) en Kosenco, Aragonio, | |
| Mortis pro | akcidenta morto | |
| Mortis per | ĉevalfalo | |
| Tombo | Baziliko de Saint-Denis | |
| Religio | katolikismo vd | |
| Lingvoj | franca vd | |
| Ŝtataneco | Reĝlando Francio | |
| Familio | ||
| Dinastio | Reĝa Domo de Aragono vd | |
| Patro | Jakobo la 1-a | |
| Patrino | Jolanda de Hungario | |
| Gefratoj | Constance of Aragon, Lady of Villena (en) | |
| Edz(in)o | Filipo la 3-a la Maltima | |
| Infanoj | Louis of France (en) | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Izabela de Aragono (n. en 1247 - m. la 28-an de januaro 1271 en Cosenza, Kalabrio), infantino de Aragono, estis la edzino de la franca reĝo Filipo la 3-a la Maltima, kaj do la reĝino de Francio (1270-1271).
Ŝi estis la filino de Jakobo la 1-a, reĝo de Aragono, Valencio kaj Majorko, kaj de lia dua edzino Jolanda de Hungario, alikonita kiel Yolande Árpád. Ŝi edziniĝis kun la estonta Filipo la 3-a la 28-an de majo 1262 en Clermont-Ferrand. Filipo estis la filo de la fama reĝo Ludoviko la 9-a (Sankta Ludoviko).
Ŝi naskis interalie :
- Ludoviko de Francio (1264-1276)
- Filipo la 4-a la Bela (1268-1314), reĝo de Francio
- Roberto de Francio (1269 - ĉ. 1276)
- Karlo de Valois (1270-1325)
Izabela estis entombigita en la baziliko de Saint-Denis, apud Parizo.

