Petro la 3-a (Aragono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petro la 3-a de Aragono
Reĝo de Aragono kaj Valencio
Grafo de Barcelono
Pedro III de Aragón.jpg
Regado 27-a de julio 127611-a de novembro 1285
Antaŭulo Jakobo la 1-a
Sekvanto Alfonso la 3-a
Kronado Novembro 1276 (Zaragozo)
Persona informo
Naskiĝo Ĉ. 1239
en Valencio
Morto la 11-an de novembro 1285
en Vilafranca del Penedès
Tombo Santes Creus
Religio Katolika
Lingvoj hispana lingvokataluna lingvo [#]
Familio
Dinastio Barcelono
Patro Jakobo la 1-a (Aragono)
Patrino Jolanda de Hungario
Gefratoj James II of Majorca • Constance of Aragon, Lady of Villena • Izabela de Aragono • Violant of Aragon [#]
Edzino Konstanca la 2-a (Sicilio)
Idoj Alfonso la 3-a de Aragono
Jakobo la 2-a de Aragono
Izabela
Frederiko la 2-a de Sicilio
Jolanda, Dukino de Kalabrio
Reĝo de Sicilio
Regado 4-a de septembro 1282 - 11-a de novembro 1285
Antaŭulo Karlo de Anĵuo
Sekvanto Jakobo la 2-a de Majorko
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Petro la 3-a de AragonoPetro la Granda (katalune Pere el Gran; naskiĝis en 1239, en Valencio, mortis la 11-an de novembro 1285)[1] estis Reĝo de Aragono (kiel Petro la 3-a), de Valencio (kiel Petro la 1-a), kaj Grafo de Barcelono (kiel Petro la 2-a) de 1276 ĝis sia morto. Invitite de iuj ribeluloj, li konkeris la Reĝlandon de Sicilio kaj fariĝis ĝia reĝo en 1282, apogante la pretendon de sia edzino, Konstanca. Li estis unu el la plej grandaj mezepokaj monarkoj.

Juneco kaj sukcedo[redakti | redakti fonton]

Petro estis la plej aĝa filo de Jakobo la 1-a de Aragono kaj de lia dua edzino Jolanda de Hungario. Inter (oportunaj) svatiĝoj de lia juneco, li estis fianĉigita al Eŭdoksia Laskarina, la plej juna filino de Imperiestro Teodoro la 2-a de Nicea, en aŭ antaŭ 1260. Tiu kontrakto estis rompita, tamen, kiam la frato de Eŭdoksia perdis la imperian tronon en 1261, kaj Eŭdoksia estis anstataŭe edzinigita al la Grafo de Tende. la 13-an de junio 1262, Petro edziĝis kun Konstanca, filino kaj heredantino de Manfredo el Sicilio. Dum sia juneco kaj frua plenaĝeco, Petro akiris multan militan sperton en la militoj de la Reconquista de lia patro kontraŭ la Maŭroj.[2]

Post la morto de Jakobo en 1276, la landoj de la Kronlando de Aragono estis dividitaj, Aragono kaj Valencio, kune kun la plejparto de la Katalunaj Graflandoj, irantaj al Petro kiel la plej aĝa filo, dum la Balearoj (konsistantaj el la Reĝlando de Majorko), la Katalunaj Graflandoj de Rusiljono-Vallespir, Conflent kaj Capcir, kaj la teritorioj en la Langvedoka (Sinjorejo de Montpeliero), iris al la dua filo, Jakobo la 2-a. Petro kaj Konstanca estis kronitaj en Zaragozo (la ĉefurbo de la Kronlando de Aragono) en novembro 1276, fare de la ĉefepiskopo de Taragono. Okaze de tiu ceremonio, Petro forĵetis ĉiujn feŭdajn devojn al la papo kiujn lia avo Petro la 2-a havis.

Fruaj ribeloj[redakti | redakti fonton]

La unua ago de Petro kiel reĝo estis kompletigi la paciĝon de sia Valencia teritorio, ago kiu estis komencita antaŭ la morto de sia patro.

Tamen, ribelo baldaŭ eksplodis en Katalunio, gvidata de la vicgrafo de Cardona kaj asistita de Roĝero-Bernardo la 3-a de Foix, Arnoldo Roĝero la 1-a de Pallars Sobirà kaj Ermengol la 10-a de Urgel.[2] La ribeluloj disvolvis malamon kontraŭ Petro rezulte de la severeco de liaj negocadoj kun ili dum la regado de sia patro. Nun ili kontraŭstaris lin pro tio ke li ne kunvokis la katalunan cortes, aŭ asembleon, kaj ne konfirmis ties privilegiojn post sia ascendo al trono.

Samtempe, krizo de sukcedo daŭris en la Graflando de Urgel. Kiam Grafo Álvaro de Urgel mortis en 1268, la familioj de liaj du edzinoj, Konstanca, filino de Pedro Moncada de Béarn, kaj Cecilia, filino de Roĝero-Bernardo la 2-a de Foix, komencis longan lukton super la heredo de lia graflando. Dume, granda parto de la graflando estis reposedita de la patro de Petro, Jakobo la 1-a kaj tiel heredita de Petro en 1276. En 1278, Ermengol la 10-a, la plej aĝa filo de Álvaro, sukcesis reakiri la plejparton de sia perdita heredaĵo kaj faris inkonsenton kun Petro per kiu li rekonis la lastan kiel sian suzerenon.[2]

En 1280, Petro venkis la bolantan ribelon gviditan de Roĝero-Bernardo la 3-a post sieĝado de la ribeluloj en Balaguer dum monato. Plejparto de la ribelaj gvidantoj estis malliberigitaj en Ilerdo ĝis 1281, dum Roĝero-Bernardo estis malliberigita ĝis 1284.

Eksterlandaj militoj[redakti | redakti fonton]

Afriko[redakti | redakti fonton]

Kiam Muhammad la 1-a al-Mustansir, la Hafsida Emiro de Tunizio kiu subigis sin al Jakobo la Konkeranto, mortis en 1277, Tunizio forĵetis la jugon de la aragona suzereneco.[3] Petro la 1-a sendis ekspedicion al Tunizo en 1280 sub la komando de Conrad de Llansa destinitan restarigi sian suzerenecon.[2] En 1281, li mem pretigis sin por gvidi floton de 140 ŝipoj kun 15 000 homoj por invadi Tunizion en la nomo de la guberniestro de Konstantino.[4] La floto surteriĝis en Alcoyll (nun Collo, Alĝerio) en 1282. Tiuj Aragonaj trupoj ricevis Sicilian ambasadon post la Vesproj de la 30-a de marto petante al Petro preni ilian tronon el Karlo de Anĵuo.

Italio[redakti | redakti fonton]

La floto de Petro surteriĝas en Trapani. La reĝo estas prezentita direktante la surteriĝon, la dua de maldekstre en la supra boato, portante la kronon kaj ruĝan tunikon
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sicilia vespro.

Petro estis la rekta posteulo kaj ĝenerala heredanto de Mafalda (Matilda), filino de Robert Guiscard, Duko de Apulio, la Normanda konkeranto, kaj de lia oficiala edzino Sigelgaita, filino de Guaimario la 4-a el Salerno, Lombarda princo. Post kiam la duka familio de Apulio formortis kun Vilhelmo la 2-a, Duko de Apulio en 1127, la heredantoj de Mafalda (tiam la grafoj de Barcelono tra ŝia edziniĝo kun Rajmondo Berengero la 2-a, Grafo de Barcelono) ŝajne iĝis la de jure heredantoj de Guiscard kaj Sigelgaita; tiel Petro estis dormanta pretendanto al la sukcedo de suda Italio de la normanda familio Hauteville. Pli rekte, li estis la heredanto de Manfredo el Sicilio pere de sia edzino, Konstanca (la plej aĝa filino de Manfredo). La Reĝlando de Sicilio kaj ties sinsekvaj reĝlandoj estis fariĝontaj tenace persekutata heredaĵo por la aragona reĝa familio kaj ties heredantoj dum la sekvaj kvin jarcentoj.

La itala kuracisto Giovanni da Procida agis en la nomo de Petro en Sicilio. Giovanni estis fuĝinta al Aragono post la sukceso de Karlo en la batalo de Tagliacozzo. Giovanni vojaĝis al Sicilio por agiti la malkontentulojn favore al Petro kaj de tie al Konstantinopolo por havigi la apogon de Mikaelo la 8-a Paleologo.[5] Mikaelo rifuzis helpi al la aragona reĝo sen papa aprobo, kaj tial Giovanni vojaĝis al Romo kaj tie akiris la konsenton de papo Nikolao la 3-a, kiu timis la ascendon de Karlo en Suda Italio. Giovanni tiam revenis al Barcelono sed la papo mortis, kaj estis anstataŭita de Simon de Brion, franco kaj fervora aliancano de Karlo. Tio pretigis la scenejon por la venonta konflikto.

Post kiam li ricevis ambasadon de la popolo de Palermo en Alcoyll, Petro surteriĝis en Trapani la 30-an de aŭgusto 1282.[5] Li estis proklamita reĝo en Palermo la 4-an de septembro. Karlo estis devigita fuĝis trans la Mesina Markolo kaj kontentiĝi per sia "Reĝlando de Napolo". Simon de Brion, nun papo Marteno la 4-a, ekskomunikis ambaŭ Petron kaj la Bizancan imperiestron pro tio ke li donis 60 000 orajn monerojn al Petro la 3-a por invadi Sicilion (la 18-an de novembro).[6]

Petro tamen puŝis sian avantaĝon kaj en februaro 1283 li estis preninta la plimulton de la kalabria marbordo. Karlo, eble sentante sin senespera, sendis leterojn al Petro postulante ke ili solvu la konflikton per persona batalo. La invadinto akceptis kaj Karlo revenis al Francio por aranĝi la duelon. Ambaŭ reĝoj elektis po ses kavaliroj por disponi pri lokoj kaj datoj kaj duelo estis planita por la 1-a de junio en Bordeaux. Cent kavaliroj akompanus ĉiun flankon kaj Eduardo la 1-a de Anglio juĝus la konkurson; la angla reĝo, obeante la papon, tamen rifuzis partopreni. Petro konfidis Sicilion al la prizorgo de Giovanni da Procida kaj revenis tra sia propra regno al Bordeaux, kiun li eniris alivestite por eviti eblan francan embuskon. Estas senutile diri, ke neniu batalo iam okazis kaj Petro revenis kaj retrovis tre turbuleman Aragonon.[7]

Dum Petro estis reveninta sur la kontinenton, lia admiralo, Ruggiero di Lauria, kaŭzis detruojn en Mediteraneo. Li neniigis la floton de Karlo plurfoje kaj konkeris Malton por Aragono.

Posta hejma agitado[redakti | redakti fonton]

Petro estis pritraktanta hejman agitadon samtempe kiam la Francoj estis preparantaj la invadon de Aragono. Li kaptis Albarracín el la nobela ribelulo Juan Núñez de Lara, li renovigis la aliancon kun Sanĉo la 4-a de Kastilio, kaj li atakis Tudelan (Navaro), provante malhelpi ke Filipo la 4-a, la reĝo de Navaro kaj la filo de la franca reĝo Filipo la 3-a la Maltima, invadu sur tiu fronto. Petro tenis kunvenojn de la cortes en Taragono kaj Zaragozo en 1283. Li estis devigita koncedi Ĝeneralan Privilegion al la novformita "Unuiĝo de Aragono".[7]

Ankaŭ en 1283, la frato de Petro, Jakobo la 2-a de Majorko aliĝis al la Francoj kaj rekonis ilian suzerenecon super Montpeliero. Tio donis al la Francoj liberan pasejon en Katalunion tra la Graflando de Rusiljono same kiel aliron al Balearoj. En oktobro, Petro komencis prepari la defendon de Katalunio. En 1284, papo Marteno la 4-a koncedis la Reĝlandon de Aragono al Karlo, Grafo de Valois, alia filo de la franca reĝo kaj pranevo de Karlo de Anĵuo. Papa permeso estis donita al milito - krucmilito - konkeri Aragonon nome de Karlo de Valois.

Aragona krucmilito[redakti | redakti fonton]

Petro la 3-a en Montpasejo de Panissars fare de Mariano Barbasán (1889)

En 1284, la unua franca armeo sub komando de Filipo la 3-a de Francio kaj Grafo Karlo eniris Rusiljonon. Ĝi inkludis 16 000 kavalerianojn, 17 000 arkpafistojn, kaj 100 000 infanterianojn, kune kun 100 ŝipoj en havenoj de suda Francio.[8] Kvankam la Francoj havis la subtenon de Jakobo, la loka loĝantaro ekstaris kontraŭ ili. La urbo Elne estis kuraĝe defendita de la t.n. bâtard de Roussillon ("bastardo de Rusiljono"), la ekstergeedza filo de Nuño Sánchez, poste grafo de Rusiljono (1212 - 1242). Fine li estis venkita kaj la katedralo estis brulita; la reĝaj fortoj progresis.

En 1285, Filipo entranĉeiĝis antaŭ Ĝirono provante sieĝi ĝin. La rezisto estis forta, sed la urbo estis prenita. Karlo estis kronita tie, sed sen reala krono. La Francoj baldaŭ spertis renverson, tamen, ĉe la manoj de Ruggiero di Lauria, reveninta de la Itala teatro de la etendiĝanta konflikto. La franca floto estis venkita kaj detruita en la Batalo de Les Formigues la 4-an de septembro 1285. Krome, la franca tendaro estis forte trafita de epidemio de disenterio.

Filipo mem suferis. Filipo la 4-a de Francio, la heredonto de la franca trono, malfermis intertraktadojn kun petro por doni liberan pasejon al la reĝa familio tra la Pireneoj. Sed al la trupoj ne esti donita tiu pasejo kaj ili estis neniigitaj en la Batalo de la Montpasejo de Panissars. Filipo la 3-a de Francio mortis en oktobro en Perpinjano, la ĉefurbo de Jakobo la 2-a de Majorko (kiu forkuris timigita post kiam li estis alfrontita de Petro), kaj estis entombigita en Narbono. Jakobo estis deklarita vasalo de Petro.

Trobadoraj verkoj[redakti | redakti fonton]

Petro egalis sian patron en patroneco de artoj kaj literaturo, sed malsame de li, li ŝatis versojn, ne prozon. Li favoris la trobadorojn, de kiuj li mem estis unu, kaj verkis du sirventes. La unua estas en la formo de interŝanĝo inter Petro kaj Peironet, iu Ĵonglisto. La dua formas parton de kompilado de kvin komponaĵoj de Petro, Bernat d'Auriac, Pere Salvatge (eble la sama kiel Peironet), Roĝero-Bernardo la 3-a de Foix, kaj anonima kontribuinto.

Ankaŭ, la militoj kun Filipo de Francio kaj Jakobo de Majorko provizis materialon por novaj sirventes kaj dum tiu periodo la sirventes fariĝis oportuna ilo de politika propagando en kiu ĉiu flanko povis, rekte aŭ alegorie, prezenti sian kazon kaj havigi simpation favore al sia kaŭzo.

Morto kaj heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Portreto de Petro la 3-a en fragmento de Nuova Cronica de Giovanni Villani (frua 14-a jc)

Petro mortis pro nekonata kaŭzo en Vilafranca del Penedès la 11-an de novembro 1285,[1] nur unu monaton post sia reĝa malamiko Filipo la 3-a de Francio, kaj li estis entombigita en la Monaĥejo de Santes Creus.[9] Lia mortlita absolvo okazis post kiam li deklaris ke liaj konkeroj estis faritaj en la nomo de la pretendoj de sia familio kaj neniam kontraŭ la pretendoj de la eklezio. Liaj restaĵoj estis entombigitaj en porfira sarkofago en la monaĥejo.

Kiel sia patro, Petro dividis siajn reĝlandojn inter siaj filoj. Li lasis Aragonon al sia plejaĝa filo, Alfonso, kaj Sicilion al sia dua filo, Jakobo. La tria filo de Petro, Frederiko, en sukcedo al lia frato Jakobo, fariĝis regento de Sicilio kaj en konvena tempo ĝia reĝo. Petro ne zorgis pri sia nelegitima plej juna filo kaj samnomulo, Petro (1275 - 25-a de aŭgusto 1296), kiu edziĝis kun Constança Mendes da Silva, filino de Soeiro Mendes Petite, guberniestro de Santarém en Portugalio. Tiu Petro forlasis Hispanion por Portugalio kun sia duon-fratino Izabela.

Petro ankaŭ havis du filinojn, Izabela, kiu edziniĝis kun Denizo de Portugalio, kaj Jolanda, kiu edziniĝis kun Roberto de Napolo.

En la Dia Komedio, Dante Alighieri vidas Petron "kanti en akordo" (d'ogni valor portó cinta la corda) kun sia antaŭa rivalo, Karlo de Anĵuo, ekster la pordegoj de Purgatorio.

Genealogio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Reĝo de Aragono kaj de Valencio
Grafoj de Barcelono
Poste: Aragon.png
Jakobo la 1-a 1276 - 1285 Alfonso la 3-a
Antaŭe: Reĝo de Sicilio Poste: Aragon-Sicily Arms.svg
Karlo de Anĵuo 1282 - 1285 Jakobo la 2-a

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peter III of Aragon en la angla Vikipedio.