Albarracín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albarracín

Flago

Blazono

Flago Blazono

Vidaĵo de Albarracín el la murego
municipo en Hispanio
Oficiala nomo Albarracín
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Aragono Aragono
Provinco Teruelo
Komarko Sierra de Albarracín
Poŝtkodo 44100
Areo 452.72 km²
Alteco 1171 m.
Distanco 37 km de Teruelo
Loĝantaro 1054 loĝ. (2016)
Retejo http://www.albarracin.es
Koordinatoj 40°24′19″N 1°26′39″O
Situo de la provinco Teruelo en Hispanio
vdr

Albarracín estas hispana vilaĝo kaj municipo de al sudoriento de la provinco Teruelo, en la aŭtonoma komunumo Aragono. Ĝi havas areon de 452,74 km² kun loĝantaro de 1054 loĝantoj (INE 2016) kaj denseco de 2,33 loĝ/km². La loko estas Nacia Monumento ekde 1961; ĝi ricevis la Ormedalon al Merito en Belartoj de 1996, kaj ĝi estis proponita por iĝi Monda heredaĵo de Unesko pro sia belo kaj gravo de sia historia heredaĵo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas ĉe la antikva romia urbo Lobetum. La araboj nomigis la lokon Alcartam derivita el antikva toponimo de Ercávida, kaj poste eknomiĝis Aben Razin, kiel la nomo de berbera familio, de kie derivus ĝia nomo aktuala (reĝoj de taifo de Albarracín el la fitna ĝis Ibn Mardanis, nome reĝo Lobo de Murcio). Tio estus, la loko de la filoj de Razin. Aliaj opinias ke la termino «Albarracín» derivus el kelta alb, 'monto', kaj ragin, 'vitejo', 'vinbero' aŭ de la antroponimo Razin.[1] Tamen ĝis la 19-a jarcento la oficiala nomo estis Ciudad de Santa María de Albarracín, kaj antaŭe Santa María de Oriente.

Vidaĵo de Albarracín kaj ĝia murego.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La antikva urbokerno troviĝas konstruita sur la deklivoj de monto, ĉirkaŭita preskaŭ tute de la rivero Guadalaviar. Norde troviĝas la sierra de Albarracín, kaj sude la Universalaj Montoj. Parto de ĝia municipa teritorio estas okupata de la Protektita Pejzaĝo de la Pinaroj de Rodeno.

En la ĉirkaŭoj elfluas la riveroj Guadalaviar, Tajo, Júcar, Cabriel kaj Jiloca.

Ĝia municipa teritorio estas, pro historiaj tialoj, unu el la plej grandaj de la provinco Teruelo (superita nur de tiu de Alcañiz) kaj en ĝi troviĝas la submunicipoj Albarracín (municipa ĉefurbo), El Cañigral, Las Casillas de Bezas, Collado de la Grulla, Valle Cabriel, El Membrillo, San Pedro kaj Valdevecar.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas sur rokaro ĉirkaŭita de la rivero Guadalaviar. Tiuflanke al la rivero troviĝas la surklifaj konstruaĵoj. Ene de la vilaĝo la stratoj estas krutaj kaj mallongaj, kun tre pitoreskaj anguloj. La konstrumaniero montras la originalan popolan arkitekturon kun la forĝomaniero propra de la provinco krom la ruĝecan koloron karakteran nomita rodeno.

La urbo dividiĝas en du zonoj:

  • la antikva parto, nome la Ciudad (urbo), kun ĝiaj surklifaj konstruaĵoj super la rivera meandro;
  • kaj la Arrabal (kvartalo), situa ĉe la valo de la rivero Guadalaviar.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Placo de Albarracín.

Albarracín havas 1 049 loĝantoj (INE 2015). La ekonomia antaŭeniro ĵus okazinta danke al la turismo permesis bremsi la procezon de senloĝiĝo de la municipo, kiu nun havas 12,0% de sia loĝantaro de eksterlanda ŝtataneco (INE 2006).[2]

Fakte la evoluo de la loĝantaro laŭlonge de la 20-a jarcento montris klaran malpliigon el la fino de la 19-a jarcento kiam Albarracín havis preskaŭ 2 000 loĝantojn ĝis perdi preskaŭ duonon kaj resti en la 1980-aj jaroj kun nur iom pli ol milo. De tiam la evoluo balanciĝis kaj la nivelo pluas.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la Ferepoko Albarracín jam estis loĝata de la tribo de keltoj poste nomita de lobetanoj. Oni trovis gravajn surrokajn pentraĵojn epipaleolitikajn kaj neolitikajn de stilo levantino (iberiorienta), skemeca kaj duonskemeca en la pinaro de rodeno. Dum la romia epoko ŝajne ĝi nomiĝis Lobetum, kaj en tempo de visigotoj, Santa María de Oriente.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Petro la 3-a en Montpasejo de Panissars fare de Mariano Barbasán (1889). Petro la 3-a konkeris Albarracín en 1285.

Dum la periodo de Al-Andalus, kaj pli precize en la 11-a jarcento, la berbera klano de la Banu Razin atingis la povon kaj iĝis la hegemonia dinastio de la taifa (islama regneto) de Albarracín. El tiu stirpo derivas la propra nomo de la vilaĝo (al-Banu Razin: (la urbo) de la filoj de Razín). El tiu grava epoko oni konservas du gravajn heredojn: la turo de Andador (piediranto) -situa sur la altaĵo de la ekstera murego- kaj la kastelo aŭ alkazaro de Albarracín, kiu estis hejmó de la antikva alkazabo de la Banu Razin.

La taifa de Albarracín pasis poste, pro cedo kaj ne pro konkero, al la kristana familio de navara stirpo nome Azagra, kiu plutenis de facto la sendependecon el Kastilio kaj el Aragono ekde 1170, kaj eĉ kreis propran episkopecon. Ankaŭ la pova stirpo de la familio Lara plenumis suverenecon super Albarracín. Post la malsukceso de konkero fare de Jaime la 1-a en 1220, estis Petro la 3-a kiu konkeris ĝin en 1285 post la sieĝo de 1284, kaj tiele ĝi definitive pasis al la Krono de Aragono en 1300. Tiu serio de politikaj okazaĵoj havis kiel bazo la gravon de la fortikaĵo kaj de la defenda sistemo de Albarracín.

Estis antikva episkopa sidejo nomita, unue Arcabricense kaj poste Segobricense ĝis kiam, post la disigo de la preĝejoj de Segorbe (Kastejono) el la preĝejoj de Albarracín, ĝi eknomiĝis Albarracinense, post Papa Buleo de Johano Paŭlo la 2-a; ĝi pluhavis sian sendependecon sed fakte estas regata de la Episkopo de Teruelo kiu estas ankaŭ Episkopo de Albarracín.

En la 21-a de junio de 1257 la reĝo Jaime la 1-a donis en Teruelo al la Komunumo de Santa María de Albarracínaŭ komunumo de domaroj de Albarracín la privilegion pri impostado koresponda al la kategorio de urbo.[3]

Hispana Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Dum la Enlanda Milito okazis en la loko bataloj inter la trupoj respublikaj kaj tiuj de Francisco Franco, kaj tiele kelkajn fojojn Albarracín havis kontrolon ĉu de unu flanko ĉu de la alia. En julio de 1937 okazis respublika atako al la urbo, kio konstituis la ĉefan batalon en la loko dum la milito. Per rapida atako, la 8-an de julio la respublikanoj ekhavis la kontrolon de la vilaĝo escepte de la urbodomo kaj la katedralo, en kiuj restis sieĝitaj kaj militistoj kaj frankismaj civiluloj kiuj estis tie rifuĝintaj. La eksteraj frankistoj reagis kaj sendis plifortigojn kaj la 13-an de julio sukcesis rekonkeri la vilaĝon kaj forpeli la respublikajn soldatojn.

Loka politiko[redakti | redakti fonton]

Lastaj urbestroj de Albarracín[redakti | redakti fonton]

Periodo Urbestro Partio
1979-1983 José Luis Herranz Almazán[4] UCD
1983-1987 Vicente Martí Marqués PAR
1987-1991
1987-1991
Luis Doñate Barquero
Octavio Collado Villalba
CDS
Sendependa
1991-1995 Manuel Gómez Campos PAR
1995-1999 Octavio Collado Villalba PP
1999-2003 Gloria García de Miguel PAR
2003-2007
2003-2007
Gloria García de Miguel
Francisco Jesús Martí Soriano
2007-2011 Francisco Jesús Martí Soriano[5]
2011-2015
2015-2019

Ne estis en Albarracín urbestroj el maldekstraj partioj en la lastaj kvar jardekoj.

Balotaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Elecciones municipales[6]
Partio 2003 2007 2011 2015
PAR 5 4 4 4
PSOE 1 3 3 2
CHA - - - 2
PP 3 2 2 1
Totalo 9 9 9 9

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Albarracín.
  • Historia Komplekso de Albarracín: nome historia kerno deklarita Bien de Interés Cultural (Havaĵo de Kultura Intereso) kun la kodo RI-53-0000030.[7]
  • Katedralo de la Savinto: situa ĉe la kastelo, estas de la 16a jarcento kun unusola navo kaj flankaj kapeloj. En ĝia muzeo estas gravaj flandraj murtapiŝoj kkiuj prezentas epizodojn de la vivo de Gideon.
  • Alkazaro de Albarracín: situa en la antikva kerno, ĵus restaŭrita kaj aranĝita por ĝia vizitado. Inter 2004 kaj 2006 oni faris arkeologiajn elfosaĵojn kaj oni restaŭris ĝiajn strukturojn. Ĝi konservas interesan intermuregan areon, kaj tis interno estas hejmo de grava arkeologia kuŝejo de la mezepoko. Ĝi estis al-andalusa alkazaro, kiam iĝis la klano de la Banu-Razin suverenoj de tiu malgranda regno de taifo en la 11-a jarcento, kiu nomigis la urbon. Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj ĝi plu estis rezidejo de la senjoroj de Albarracín, kaj, post la aragona konkero de la urbo en 1284, ĝi tute transformiĝis. La fortikaĵo estis okupita ĝis fino de la 16a jarcento; ĝi estis detruita en la 18-a jarcento post la Milito de Sukcedo.
  • Episkopa Palaco: troviĝas ĉe la katedralo. Ĝi havas barokan enirpordon.
  • Casa Consistorial (Urbodomo): troviĝas ĉe la placo de la Urbodomo. Estas de la 16a jarcento, kun balkonoj el ligno kaj koridoro super la rivero.
  • Domo de la Julianeta: loĝejo de popola konstrumaniero, ĉe la Portalo de Molina
  • Muregoj de Albarracín de la 14a jarcento, de kristanepoka konstruo.
  • Turo Andador, de islamepoka konstruo de la 10-a jarcento kaj ankaŭ de la 11-a, plifortigita per malgranda ortangula areo.
  • Blanka Turo aŭ Turo de doña Blanca, simetria al tiu de Andador, ĉe la pinto de la murego.
Panorama vido de Albarracín.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Celdrán, Pancracio (2006). Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios. Espasa. ISBN 84-670-0146-1.
  2. Fonto: Explotación estadística del censo laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España. Población por sexo, municipios y nacionalidad (principales nacionalidades). Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Sesmas históricas de Albarracín, Teruel.
  4. Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas (Gobierno de España). «Treinta aniversario de las primeras elecciones municipales de la democracia». Arkivita el la originalo en la 26-a de novembro 2015. [1] Konsultita la 6-an de marto 2014.
  5. Alcaldes de Aragón de las elecciones de 2011. Arkivita el la originalo je 2011-09-07. Alirita 2017-04-28.
  6. Gobierno de Aragón. «Archivo Electoral de Aragón». [2] Konsultita la 28-an de aprilo 2017.
  7. Ministerio de Cultura, Patrimonio Histórico.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]