Reĝlando Navaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Regno de Navaro)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Navaro.
Reĝlando de Navaro
Origina nomo Reino de Navarra (hispane)
Royaume de Navarre (france)
Nafarroako Erresuma (eŭske)
 Franka imperio 8241589 Habsburga Hispanio 
Franca reĝlando 

reĝlando • historia lando • postrestaĵa ŝtato
Geografio
Reĝlando de Navaro en 1400 (malhelverde)
Reĝlando de Navaro en 1400 (malhelverde)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
hereda monarkio
Estiĝo:
Ribelo kontraŭ la Franka imperio
Pereo:
1522: Hispanio konkeras la sudan duonon
1589: Francio en persona unio kun la norda duono
Antaŭaj ŝtatoj:
Franka imperio Franka imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Habsburga Hispanio Habsburga Hispanio
Franca reĝlando Franca reĝlando
Historio
vdr

La Reĝlando de Navaro (eŭske Nafarroa, france Navarre, hispane kaj gaskone Navarra) estis historia ŝtato en la okcidenta pirenea regiono, borde de la Atlantika Oceano, sur areo de la hodiaŭaj ŝtatoj Hispanio kaj Francio. Ĝi sendepende ekzistis inter la jaro 905 ĝis 1512 respektive 1589. Aparte de tio la ŝtato Hispanio havas hodiaŭan provincon Navaro, kiu kovras iom de la suda parto de la iama reĝlando.

La sendependa Reĝlando de Navaro[redakti | redakti fonton]

La Reĝlando de Navaro dum 1037

La Reĝlando de Navaro fondiĝis post la disfalo de la okcident-gota regno kaj la malfondo de la reĝlando Asturio. Ĝi unue inkluzivis la eŭsk-lingvajn valojn de la okcidentaj Pireneoj sed baldaŭ disvastiĝis al pli granda areo en la nordo de la Iberia duoninsulo. Ĉefurbo de la regno estis Pamplono.

Sub la regno de reĝo Sanĉo la 3-a ("la Granda") (jaroj 1000 ĝis 1035) ĝi atingis sian plej grandan disvastiĝon, kaj ankaŭ inkluzivis la nordajn kernajn regionojn de la pli postaj regnoj Aragono kaj Kastilio. Kiam post lia morto la regno estis disdividita inter siaj filoj, Aragono kaj Kastilio iĝis sendependaj reĝlandoj, dum Navaro reduktiĝis al la areo ambaŭflanke de la okcidentaj Pireneoj ĝis la rivero Ebro. La hodiaŭaj eŭskaj provincoj Biskajo, Gipusko kaj Alavo unue restis navaraj, sed dum la sekvaj jarcentoj ankaŭ iĝis kastiliaj.

Post 1076 la reĝlando de Navaro estis unuigita kun la najbara regno Aragono. Tiu unio funkciis dum jarcento. Iom la regno denove estis sendependa, dum 1419 fariĝis parto de la reĝlando Aragono, dum 1431 parto de la reĝlando Kastilio.

Divido de la areo inter Hispanio (Kastilio kaj Aragono) kaj Francio[redakti | redakti fonton]

Longa kverelo inter subtenantoj de civitanoj de Navaro inklinaj al Francio kaj tiuj inklinaj al Aragono fine rezultis en civitana milito inter 1512 kaj 1515. Dum tiu-ĉi milito la armeestro García Álvarez de Toledo konkeris por reĝo Ferdinando la 2-a de Aragono, Kastilio kaj Leono la parton de la reĝlando de Navaro sude de la Pireneoj. Simile al la jam antaŭe por Kastilio konkeritaj eŭskaj provincoj tiu suba parto de Navaro, kiu nun kun la reĝlando Kastilio kaj Leono plus la areoj de la reĝlando Aragono formis la ŝtaton Hispanio, ĝis meze de la 19-a jarcento tenis siajn aŭtonomajn enlandajn instituciojn.

La pli eta landoparto norde de la Pireneoj restis sendependa ĝis 1589, kiam reĝo Henriko la 3-a de Navaro estis proklamita reĝo Henriko la 4-a de Francio. Ekde tiam tiu parto de Navaro estis ligita al Francio kaj la francaj reĝoj ĝis 1789 portis la nomon "reĝo de Francio kaj Navaro".

Ĝis 1789 tiu norda parto de Navaro, nomita Malsupra Navaro (france Basse-Navarre) tenis sian enlandan aŭtonomion. Kiam dum 1789 kadre de la Franca Revolucio la ŝtato Francio estis restrukturita, la areo iĝis parto de la departemento Basses-Pyrénées (nuntempe Pyrénées-Atlantiques). Post kiam la reĝa familio Burbona inter 1814 kaj 1830 ree fariĝis regantoj de Francio, la reĝoj Ludoviko la 18-a (inter 1814 kaj 1824) kaj Karlo la 10-a inter 1824 kaj 1830 denove alprenis la titolon "reĝo de Francio kaj Navaro".

La hispania parto de Navaro ekde la 19a jarcento estis provinco de Hispanio kaj ekde 1982 aŭtonoma regiono de la ŝtato.

Eŭskaj naciistoj nuntempe rigartas la tutan Navaron unu el la historiaj teritorioj de Eŭskio, kvankam oni parolas la eŭskan lingvon nur en la nordo de la hispana regiono kaj en partoj de la franca Malsupra Navaro - kaj ankaŭ tie dum la jardekoj ĝis fino de la regno de diktatoro Franco en Hispanio dum 1975 la lingvo perdis multajn aktivajn parolantojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]