Saltu al enhavo

Chunta Aragonesista

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chunta Aragonesista
emblemo
politika partio en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 29-a de junio 1986 vd
Landoj Hispanio vd
Sidejo Zaragozo
Adreso C/Refugio, 10, local derecha.
Ideologio

Ekosocialismo Aragona naciismo respublikismo federaciismo maldekstra popolismo

Estro Joaquín Palacín Eltoro
Retejo Oficiala retejo
vdr

Chunta Aragonesista (CHA; de la aragona lingvo, Aragonisma Unuiĝo), populare konata kiel Chunta [ĈUNta], estas politika partio de Hispanio kies propra medio estas la regiono (comunidad autónoma) Aragono. Ĝi difiniĝas kiel aragonisma kaj socialdemokrata. Ĝia prezidanto estas Joaquín Palacín Eltoro ekde Februaro 2020 kaj la ĝenerala sekretariino estas Isabel Lasobras. CHA estis fondita en 1986 post la unuigo de diversaj kulturaj, sociaj, pacistaj kaj naciistaj aragonaj asocioj por krei tiun novan politikan partion.