Nikolao la 3-a (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nikolao la 3-a
188-a papo de la Katolika eklezio
PopeNicholasIIICameo.jpg
Naskonomo Kajetano
Pontifiko de 2-a de decembro 1277 [#]
ĝis 22-a de aŭgusto 1280 [#]
Antaŭulo Johano la 21-a
Sekvanto Marteno la 4-a
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1216
en Romo
Morto 29-an de aŭgusto 1280 (1280-08-29)
en Viterbo
Tombo Vatikanaj Grotoj [#]
Familio
Dinastio Orsini family [#]
Gefratoj Giordano Orsini [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Papo Nikolao la 3-a

Papo Nikolao la 3-a. naskiĝinta Kajetano (Romo, 1216 ĉirkaŭ – Soriano nel Cimino, 22-an de aŭgusto 1280) estis la 188a papo de la Katolika Eklezio ekde 1277 ĝis la morto.

Eklezia kariero[redakti | redakti fonton]

Roma nobelo apartenanta al la potenca familio Orsini, tiu Kajetano estis filo de Mateo Rosso Orsini kaj de Perna Kajetani. La familio Kajetani estis unu el la gentoj plej enimentaj de Romo, kaj antaŭe de aliaj urboj de Italio. El tiu gento devenis ankaŭ du papoj: Gelaso la 2-a (1082), kaj Bonifaco la 7-a (1281),

Li estis nomumita kardinalo diakono ankoraŭ junaĝe 1244, Li akompanis la papo Inocenton la 4-an fuĝantan al Liono 1244), kie li partoprenis en koncilio de Liono: Li plenumis plurfoje la funkcion de papa legato en diversaj zonoj de Eŭropo.

Papado[redakti | redakti fonton]

Kajetano Orsini estis elektita papo en novembro 1277 kiel posteulo de Johano la 21-a grandparte subinflue de sia familio, post sesmonata periodo de Vaka Seĝo: li sin nomis Nikolao la 3-a. Ĉar li estis nur kardinalo diakono, oni lin konsekris sacerdoto kaj episkopo en la Baziliko Sankta Petro de Romo. Antaŭulo Johano 21-a kaj posteulo Martino la 4-a

Lia mallonga papado (33 monatoj) rimarkindas pro diversaj gravaj eventoj. Kiel natura politikisto, li plifortigis la pozicion de la papo en Italio. En majo 1278 subskribis konkordaton kun la imperiestro Rudolfo de Habsburgo, per kiu l a teritorioj de la eksa ekzarkejo de Raveno estis konceditaj al la papo. Lia papado distingiĝis ankaŭ pro la nepoj lanĉitaj al eklezia digneco kiel al kardinala funkcio.

En julio de la sama jaro Nikolao la 3-a elmetis konstituciojn (Fundamenta militantis ecclesiae) koncernntan la regadon de Romo: estis malpermesite al alilandanoj okupi per civilajn sarĝojn kaj estis rezervita al la papo la konfirmo de la senatanoj elektitaj de la roma popolo.[1]

Nikolao la 3-a publikiĝis ankaŭ la faman buleon Exiit qui seminat de la 4-a d aŭgusto 1279, por provi glatigi la enan konflikton de la franciskana ordeno inter la frakcio de rigida kaj strikta observemo kaj tiu kiu opiniis tiu rigido pli ekstera ol utila en la evangelizado en la nova mondo. La provo de la papo sukcesis nur parte ĉar la enaj luktoj konvinkis la estontan papon Leonon la 10-an dividis la du rotojn en du distinktaj franciskanaj ordenoj.

La 22-a de aŭgusto 1280 Nikolao la 3-a abrupte forpasis en la kastelo de li konstruigita en Soriano nel Cimino, loko de li tre amata.

Nikolao la 3-a en la historiografio: nepotismo[redakti | redakti fonton]

Kvankam homo de studo kaj de forta karaktero, Nikolao la 3-a altiris al si la riproĉon pro siaj streĉoj serĉi potencajn poziciojn por bonfari al siaj genepoj kaj sananguloj. Fakte inter liaj projektoj estis ankaŭ tiu krei grandan ŝtaton el la norda Italio, inkluzivante Tuskanion kaj Romanjon, kiu estu regata de la gento Orsini. Inter la kriterioj adoptitaj de tiu papo utilganta nepotismon por nomumi nepojn kaj parecojn al gravaj ŝarĝoj, neforgeseblas la neceso de la persona defendo en medio ofte rebeliĝanta.

Nikolao la 3-a en la literaturo[redakti | redakti fonton]

Dante estas parolanta al Nikolao la 3-a, sendita al la infero pro simonio; surligna gravuraĵo de Gustave Doré, 1861.

Dante lokigas Nikolaon la 3-an en la tria burso rezervita de la oka infera giro rezervita al la simoniuloj. Dante, certe, ne provizas pruvojn sed reflektas la komunan opinion:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Claudio Rendina, I papi, p. 490

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • John N.D. Kelly, Gran Dizionario Illustrato dei Papi, Edizioni Piemme S.p.A., 1989, Casale Monferrato (AL), ISBN 88-384-1326-6
  • Claudio Rendina, I papi, Ed. Newton Compton, Roma, 1990

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOLUNEJO: [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]