Gustave Doré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gustave Doré
GustaveDorè.jpg
franca pentristo
Dato de naskiĝo la 6-an de januaro 1832(nun 1832-01-06)
Loko de naskiĝo Strasburgo
Dato de morto la 23-an de januaro 1883 (51-jara)
Loko de morto Parizo
Nacieco franco
Sukcesis kiel
v  d  r
Information icon.svg

Gustave Doré [gysTAV doRE] (naskiĝis la 6-an de januaro 1832(nun 1832-01-06), mortis la 23-an de januaro 1883) estis franca pentristo kaj gravuristo, aparte fama kiel ilustristo de libroj.

Doré naskiĝis en Strasburgo kaj mortis en Parizo. Li ilustris interalie la Biblion kaj verkojn de François Rabelais (1854), Honoré de Balzac (Contes Drolatiques 1865), Dante Alighieri (Dia Komedio 1861 kaj 1868), Miguel de Cervantes (Don Kiĥoto de la Manĉo 1863), John Milton (Paradise Lost 1866) kaj Samuel Taylor Coleridge.

Doré eniris la arton kiel mirakla infano. Jam kiel 9-jara infano li mirigis sian ĉirkaŭaĵon per portretoj de siaj familianoj kaj kunlernantoj, kiujn li skizis marĝene de lernolibroj. Kiam li havis 14 jarojn, trovis lin kiel grandan talenton la eldonisto Phillipon, kies nova gazeto Journal pour rire ricevadis poste kontribuojn de Doré. Tiu neniam pasis pentristan lernejon, estis aŭtodidakto kun grandaj fantazio kaj memoro - neniam li uzis modelojn. Kiel 22-jarulo li komencas ilustri librojn kaj ĝis la fino de la vivo li akompanis per bildoj 88 klasikaĵojn de la mondliteraturo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis jenaj libroj kun liaj bildoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]