Edmond About

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmond About
Persona informo
Edmond About
Naskonomo Edmond François Valentin About
Naskiĝo 14-an de februaro 1828 (1828-02-14)
en Dieuze
Morto 16-an de januaro 1885 (1885-01-16) (56-jaraĝa)
en rue de Douai, 9-a arondismento de Parizo,  Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Charlemagne • Supera normala lernejo vd
Subskribo Edmond About
Familio
Amkunulo Alice Ozy vd
Profesio
Alia nomo Valentin de Quevilly vd
Okupo verkistoĵurnalistodramaturgo • sciencfikcia verkisto • romanisto • artokritikisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edmond François Valentin ABOUT naskiĝis la 14an de Februaro 1828 en Dieuze, Moselle, Loreno, Francio, kaj mortis la 16an de Januaro 1885 en Parizo estante 57-jaraĝa. Li estis franca verkisto, dramaturgo, membro de la Franca Akademio, artokritikisto kaj ĵurnalisto, konata pro sia kontraŭklerikalismo.

Edmond kreis imagopovajn situaciojn en kiuj li klopodis trakti la senmortecon tra la scienca progreso, same kiel li faris per unu de liaj plej popularaj libroj nome "La homo de la tranĉita orelo" (L'homme à l'oreille cassée). En kelkaj el liaj verkoj li estis komedia kaj samtempe polemika, pro sia intenco distri siajn legantojn kaj ridigi la spektantojn. Dekomence li akiris reputacion esti malbona dramaturgo (kelkaj el liaj teatraĵoj estis luditaj malpli ol tri fojojn), sed jarojn poste li verkis teatraĵojn - kiel "Nuptoj de Parizo" (Les Mariages de Paris) - per kiuj li atingis notindan sukceson. Spite la fakton ke iom post iom liaj teatraĵoj estis perdintaj popularecon, Edmond estas ankoraŭ konsiderita unu de la francaj klasikuloj de la 19-a jarcento.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

1854

  • L'île d'Égine (La insulo Egino)
  • La Grèce contemporaine (Nuntempa Grekio)

1855

  • Tolla
  • Voyage à travers l'exposition des Beaux-arts (Vojaĝo tra la ekspozicio de Belartoj)

1856

  • Les Mariages de Paris (La nuptoj de Parizo)
  • Le Roi des montagnes (Reĝo de la montoj)
  • Guillery

1857

  • Germaine
  • Maître Pierre

1858

  • Nos artistes au salon de 1857 (Niaj artistoj ĉe la salono de 1857)
  • Trente et quarante (Tri dek plus kvardek)

1859

  • Risette, ou les millions de la mansarde (Risette, aŭ la milionoj de la mansardo)

1860

  • La nouvelle carte d'Europe (La nova mapo de Eŭropo)
  • La Prusse en 1860 (Prusio en 1860)
  • Rome contemporaine (Nuntempa Romo)

1861

  • Un mariage de Paris (Nupto en Parizo)
  • Le capitaine Bitterlin (La kapitano Bitterlin)
  • Théatre impossible (Malebla teatro)
  • Lettres d'un bon jeune homme à sa cousine Madeleine (Leteroj de bona junulo al sia kuzino Madeleine)
  • Lettre à M. Keller (Letero al a M. Keller)
  • La question roumaine (La rumana afero)
  • Ces coquins d'agents de change (Tiuj friponoj ŝanĝagentoj)

1862

  • Gaëtana
  • Une vente au profit des pauvres (Vendo profite al malriĉuloj)
  • L'homme à l'oreille cassée (La homo de la tranĉita orelo)
  • Le cas de M. Guérin (La afero de sinjoro Guérin)
  • Le nez d'un notaire (La nazo de notario)

1863

  • Madelon

1864

  • Le progrès (La progreso)
  • Salon de 1867 (Salono de 1867)

1865-66

  • Causeries, 2 vol. : Les questions d'argent et La vieille roche (Babilaĵoj, 2 vol.: La aferoj de mono kaj La malnova roko)

1866

  • Nos gens (Niaj homoj)
  • Le Turco

1867

  • L'Înfame (La fifamulo)
  • Salon de 1867 (Salono de 1867)

1868

  • A.B.C du travailleur (A.B.C de la laboristo)
  • Les mariages de province (La nuptoj de provinco)
  • Histoire anciennce (Antikva Historio)

1869

  • Le Fellah (La Fellaho)
  • L'éducation d'un prince (La edukado de princo)
  • Retiré des affaires (Retirita el aferoj)

1872

  • Alsace (Alzaco)

1880

  • Le roman d'un homme brave (La romano de kuraĝulo)

1882

  • L'Assassin (La murdisto)
  • Le décaméron du salon de peinture pour 1881

1883

  • Quinze journées au le salon de peinture (Dek kvin tagoj en la pentrosalono)

1884

  • De Pontoise a Stambul (De Pontoise ĝis Stambulo)

1885

  • Nouvelles et souvenirs