Rudolfo la 1-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rudolfo la 1-a
rom-germana reĝo
Rudolf von Habsburg Speyer.jpg
Kronado 1273
Shield and Coat of Arms of the Holy Roman Emperor (c.1200-c.1300).svg
Persona informo
Naskiĝo 1218
Morto 15-an de julio 1291 (1291-07-15)
en Speyer
Tombo Katedralo de Speyer [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Familio
Dinastio Habsburgoj [#]
Patro Alberto la 4-a, Grafo de Habsburgo [#]
Patrino Hedwig [#]
Edz(in)o Gertrud von Hohenberg • Isabella of Burgundy [#]
Idoj Matilda of Habsburg • Alberto la 1-a de Germanio • Catherine of Habsburg • Agnes of Habsburg • Klementino de Aŭstrio • Rudolfo la 2-a, Duko de Aŭstrio • Guta (Judit) de Habsburg • Hedwig of Habsburg • Hartmann von Habsburg • Albrecht I Graf von Löwenstein • Katharina von Habsburg • Hedwig von Habsburg [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
rom-germana reĝo
Regado 1292- 1298
Antaŭulo (Interregno)
Sekvanto Adolfo de Nassau
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Rudolfo de Habsburgo, tomboplato

Rudolfo la 1-aRudolfo de Habsburgo (naskiĝis en 1218, mortis en 1291) estis rom-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio. Li estis la filo de Alberto la 4-a de Habsburgo kaj ties edzino Hedvigo de Kiburgo, la lasta heredantino de la Grafoj de Kiburgo. Rudolfo la 1-a per sia kroniĝo en la jaro 1273, per kiu finiĝis la 23-jara interregno, fariĝis la 1-a imperiestro de la Sankta Romia Imperio el la familio de la Habsburgoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la morto patra (13.12.1239) li heredis la duonon de la Graflando habsburga en Svislando kaj sekvis en la baptopatron Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio) al Italujo. Tie li iĝis kavaliro. Danke al la edzinigo (1245) de Gertrud, la filino de grafo Burkhard von Hohenberg, Rudolfo akiris Kastelon Ortenbourg (apud Scherwiller en la departemento Bas-Rhin) kaj plurajn aliajn en Alzaco situantajn bienojn. En 1249 li ekskomunikitis fare de papo Inocento la 4-a estante ano de imperiestro Frederiko la 2-a kaj denove en 1254 pro bruligo de antaŭurbo bazela okaze de kverelo kun la loka episkopo. Sed ambaŭfoje la ekskomuniko neniigitis.

Dum senĉesaj kvereletoj li pligrandigis la posedaĵojn de sia dinastio. Estante aliancano de la urbo Strasburgo li venkis la urbmaleman episkopon Walter von Geroldseck proksime de Hausbergen en la jaro 1262. Post kiam forpasis grafo kaj onklo Hartmann von Kyburg gajnis li en 1264 pluse la Grafujon kiburgan. Sekve Rudolfo iĝis la plej potenca suvereno en Ŝvabio kaj Supra Burgonjo. Estante en kverelo kun la episkopa moŝto de Bazelo kaj preparante la sieĝon de tiu urbo li ricevis la informojn fare de Frederiko la 4-a (Zollern), burggrafo de Nurenbergo, pri la plano de la en Frankfurto ĉe Majno kolektiĝintaj princoj elekti lin je germana reĝo. La tagon post la elekto (1.10.1273) Rudolfo eniris solene Frankfurton kaj li kroniĝis en la 24.10. en Aachen.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Rudolfo estis de vera kavalireco, piulo kaj praktike saĝa kaj entreprenema. Pro la longa korpoformo kaj la agla nazo li tuj ekkonitis de ĉiuj. Tamen li ĉiam prezentis sin modesta. Por gajni la favoron de la papo je elektiĝo li devis konfirmi al la Apostola Seĝo ĉiujn privilegiojn iam ceditajn fare de Oto la 4-a (Sankta Romia Imperio) kaj Frederiko la 2-a. Ankoraŭ malakceptis la elekton lian la bohemia reĝo Přemysl Otakar la 2-a se li ne reicevis la aŭstriajn landojn rekompence. Kiam Otokaro dum la dietoj aperis nek en Nurenbergo (1274), nek en Würzburg (1275) nek en Augsburg (1275) li forpuŝitis de Rudolfo en la 24.6.1276 kaj startis kampanjo kontraŭ li.

La popolo bonvenigis lin krom la vienanoj. Antaŭ Vieno, en la 25.11.1277, Rudolfo kaj Otokaro interkonsentis ke Aŭstrujo, Stirio, Karintio kaj Karniolo iĝu rudolfaj, Bohemio kontraŭe estu otokara. Sed samjare ankoraŭ Otokaro rompis la pacon kaj perdis kaj la batalon kaj la vivon en la 26.8.1278 sur la kamparo Marchfeld apud Dürnkrut. Bohemion donitis fare de Rudolfo al la neplenaĝa filo de Otokaro, Venceslao la 2-a (Bohemio). Aŭstrujo, Stirio kaj Karniolo donitis - en konsento kun princaj elektistoj - al la filoj Albrecht kaj Rudolf. Karintion gajnis grafo Meinhard el Tirolo. Per ĉiuj tiaj Rudolfo ruze konstruis la necesan kaj multflankan influadon politikan. Arde li laboris poste por la restarigo de la paco en la regno. Jam en 1281 li sukcese peris pacon por Frankonio por la daŭro de kvin jaroj dum dieto en Nurenbergo. En 1286 la samo faritis por Ŝvabio kaj Bavario. En 1287 renovigitis la Majenca landpacleĝo de Frederiko la 2-a. Multaj burgoj de rabistaj kavaliroj detruitis kaj la nobeloj rompintaj pacon perforte regviditis je la vojo de paco. En 1289, dum dieto de Erfurto, la ĝenerala landa paco proklamitis kaj Rudolfo tuj ekagis tiucelen. Nur en Turingio detruitis pli ol 60 burgoj de ŝtelemaj kavaliroj (ekz. apud Reinsfeld) kaj 29 kavaliroj publike ekzekutitis. Post kiam en Speyer en 1291 faritis nova dieto porpaca, vokitis la princojn al alia dieto al Frankfurto por la monato majo. Tie elektiĝu la fio Albrecht reĝo. Sed tion la elektistoj malakceptis timante troan potencperdon voĉdonan. Sentante en Germersheim la alproksimiĝon de la morto li iris al Speyer, la entombigloko de multaj imperiestroj. Tie li mortis kaj entombigitis katedrale.

Alexander Rost glorigis al vivon rudolfan per la verko Kaiser R. in Worms, Justinus Kerner prikantis la morton en la poemo Kaiser Rudolfs Ritt zum Grabe.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 233, kio relegeblas tie ĉi interrete.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]