Speyer
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Spiro (apartigilo) |
Speyer | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 67346 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 50 565 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 1 184 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 19′ N, 8° 26′ O (mapo)49.31655538.433615Koordinatoj: 49° 19′ N, 8° 26′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 92 m [+] | ||
Areo | 42,71 km² (4 271 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Speyer, esperante "Spiro"[mankas fonto], estas urbo en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato kun 50 000 loĝantoj. Ĝi situas ĉe la rivero Rejno, 20 km sude de Mannheim kaj Ludwigshafen.
Jam ekde la 7-a jarcento Speyer estas sidejo de romkatolika episkopo de Spiro. La ĉefa turisma allogaĵo estas la Katedralo de Sankta Maria kaj Sankta Stefano, nomata ankaŭ Imperiestra Katedralo, el la 11-a jarcento. Ĝi konsekriĝis en 1061 kaj estis tiutempe la plej granda kristana preĝejo de la mondo.
Proksime al la urbocentro troviĝas la tereno de la teknika muzeo.
-
Imperiestra Katedralo
-
muzeo
-
Memor-Preĝejo
-
Mikveo (juda rita bano)
-
foirejo kaj fontano
Konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]
- Johann Joachim Becher, kuracisto, alkemiisto, fizikisto, matematikisto, filologo kaj erudiciulo, kiu disvolvis la flogistonan teorion pri brulado, kaj arda defendanto de la aŭstra kameralismo.
- Anselm Feuerbach, pentristo
- Hans Purrmann, pentristo
- Helmut Rössler, esperantisto
Speyer havis gravan judan loĝantaron. La ofta juda familia nomo Ŝapiro devenas de la urbonomo Speyer. Ekzemplo estas la pionira esperantisto Jakobo Ŝapiro.