Jakobo Ŝapiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jakobo Ŝapiro
Ŝapiro en 1931
Ŝapiro en 1931
Personaj informoj
Naskiĝo 29-an de oktobro 1897
en Bjalistoko, Rusia Imperio
Morto 12-an de julio 1941
en Bjalistoko, Pollando
Loĝloko Bjalistoko
Nacieco judo
Aliaj nomoj Joŝo
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
Esperanto
Verkis en Esperanto Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano
Aliaj aktivaĵoj instruisto, ĵurnalisto
Esperantistiĝis en 1911
v  d  r
Information icon.svg
Memortabulo pri Jakobo Ŝapiro sur lia domo en Bjalistoko ĉe la str. Lipowa 31/33
Jakobo Ŝapiro (maldekstre) kun Abrahamo Zbar en fenestro de sia domo en Bjalistoko

Jakobo ŜAPIRO, pole: Jakub Szapiro (naskiĝis la 29-an de oktobro 1897, estis murdita la 12-an de julio 1941 en Bjalistoko) estis grava lingvisto, verkisto, instruiisto, ĵurnalisto (prezidanto de la Unuiĝo de Ĵurnalistoj por la Bialistoka regiono) kaj juda bjalistoka esperantisto. La 12-an de julio 1941 li estis murdita de la nazioj.

Li esperantistiĝis havante 14 jarojn. En 1910 ekfunkciis la unua Esperanto-societo en Bjalistoko kaj Ŝapiro ekagis en ĝi fervore. En 1913 la familio Ŝapiro elmigris al Lodzo kaj tie Jakobo kunlaboris kun lokaj esperantistoj kaj komencis verki por famaj ĵurnaloj esperantistaj (ia. Literatura Mondo, Esperanto Triumfonta, The Esperanto-Monthly, Esperantista Voĉo, Progreso).

Poste komenciĝis la 1-a mondmilito. En 1915, pro siaj spertoj, Ŝapiro verkis kontraŭmilitan broŝuron La mondmilito kaj Esperanto. Ĉ. 1917-18 li revenis al Bjalistoko kaj eklaboris kiel profesoro en komerca lernejo.

Post la fino de la milito jam la 11-an de junio 1919 oni ŝanĝis la nomon de la strato Zielona (la Verda) al la strato Zamenhofa. La Portempa Urba Komitato, kaj poste la urbestraro, plurfoje apogis agadon de esperantistoj vidante en tio bonan reklamon por la urbo. Dum la jaroj 1919-21 li estis sekretario de la urbo.

Ekde 1919 Ŝapiro estis ankaŭ delegito de UEA kaj agis por kreo de la Zamenhof-muzeo. En aŭgusto 1921 sur la malnovan naskiĝdomon de Zamenhof oni metis memortabulon danke al monsubteno de esperantistoj de la tuta mondo.

Zamenhofa Esperanto-Societo[redakti | redakti fonton]

Inter 1920 kaj 1922 oni penis oficiale registri societon de bjalistokaj esperantistoj. Fine la 17-an de novembro 1922 estis akceptita la regularo de Esperanto-Societo Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko. Inter la kreintoj estis Jakobo Ŝapiro. Dum du jaroj la agado tre malgrandiĝis kaj la 8-an de junio 1924 oni reaktivigis la societon. Jakobo Ŝapiro estis elektita kiel ĝia prezidanto.

Danke al fervora agado la lingvo iĝis populara kaj videbla en Bjalistoko. En pola esperanta adresaro de tiu periodo oni trovas 300 adresojn de Bjalistokanoj, pro tio Bjalistoko iĝis la tria - post Varsovio kaj Krakovo - centro de Esperanto. Propagando funkciis ankaŭ inter komercistoj, kiuj metis en vitrinojn de siaj entreprenoj tabuletojn kun la surskribo Ĉi tie oni parolas Esperanton kaj publikigis reklamojn en la lingvo internacia. Ŝapiro instruis la lingvon kaj verkis multe, ia. humorajn tekstojn (Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano sub la pseŭdonimo Joŝo kaj Humoraj felietonoj), gvidlibrojn tra Bjalistoko, lernolibron en la jida lingvo, artikolojn al lokaj ĵurnaloj kaj kongresajn kaj postkongresajn gazetojn. Li estis ankaŭ ofte premiita dum la Internaciaj Floraj Ludoj.

Intermilitaj postkongresoj kaj lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1927 okazis Universala Kongreso en Dancigo. Tial Ŝapiro kaj la Societo preparis en Bjalistoko la postkongreson kies alta protektanto iĝis provincestro Marian Rembowski. La 7-an de aŭgusto en la urbon alvenis multaj eksterlandanoj salutitaj ĉe la stacidomo de la urbestraro. Sur la domo de Zamenhof oni malkovris la memortabulon kaj la provincestro preparis paroladon esperantlingve. Same estis en 1929 dum la kongreso de podlaĥiaj esperantistoj kaj dum la lasta antaŭ la 2-a mondmilito grava esperanta evento: la postkongreso en 1937.

Ŝapiro agis ankaŭ por kreo en Bjalistoko monumenton en la formo de Babelturo. Tiu agado, same kiel la ideo krei Zamenhof-muzeon, finiĝis sensukcese.

Li estis amanto de teatra arto kaj en 1929 funkciigis en Bjalistoko Rondon de Ŝatantoj de Scenarto. Li ludis en teatraĵoj "Ho tiuj fremduloj" kaj "Antaŭ la kongreso".

La fervoran agadon de Jakobo Ŝapiro finis la komenco de la 2-a mondmilito. Antisemitisma politiko de germanoj terurigis bjalistokan esperantistaron. La 12-an de julio 1941 germanaj trupoj blokis stratojn kaj arestis kelkajn milojn da judoj. Por ilia liberigo nazioj postulis ricevi 5 kg da oro, 300 kg da arĝento, monon kaj valoraĵojn. Malgraŭ tiu fordono, germanoj mortpafis ĉiujn arestitojn en arbareto Pietrasze - inter ili estis Jakobo Ŝapiro, lia edzino kaj infano.

Memoro pri Ŝapiro en Bjalistoko[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj kaj la urbo Bjalistoko decidis memorigi Jakobon Ŝapiro. Ĉe la strato Lipowa 31/33, kie staras iama domo de li, pendas la dulingva - pola kaj esperanta - memortabulo. Ĝi anstataŭis en junio 2009 malnovan, lignan-ladan tabuleton.

La 12-an de julio, dum la datreveno de lia morto, ĉiujare bjalistokaj esperantistoj rememorigas pri Jakobo Ŝapiro metante florojn ĉe la tabulo.

En la nova murpentraĵo ĉe la strato Zamenhofa, montranta bjalistokajn esperantistojn en fenestroj, troviĝas ankaŭ li sidanta kun sia amiko kaj spektanta preterpasantojn. La murpentraĵon oni faris surbaze de malnova, samaspekta foto.

Familio[redakti | redakti fonton]

Ŝapiro havis la edzinon Eva kaj la filon Arturo (nask. la 12-an de februaro 1922[1]).

La verkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Al ges-roj Ŝapiro naskiĝis filo, nomita Arturo - Esperanto Triumfonta, 19a de marto 1922
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.