Abrahamo Zbar
| Abrahamo Sender Zbar אברהם סנדר צבר | |
|---|---|
jen en konata foto dekstre fine de la 1920-aj jaroj kun Jakobo Ŝapiro apud li | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | proksimume en 1900 en Bjalistoko, Rusia Imperio |
| Morto | nekonata en Aŭstralio (probable), eble en Melburno |
| Tombo | Melburno |
| Loĝloko | Bjalistoko, ekde la 1930-aj jaroj en Aŭstralio |
| Nacieco | judo |
| Ŝtataneco | Pollando (1918–) Rusia Imperio (–1917) |
| Esperanto | |
| Aliaj aktivaĵoj | eldonisto, esperantisto |
Abrahamo Sender Zbar - hebree אברהם סנדר צבר - naskiĝis proksimume en 1900, mortis la 5-a de novembro 1991 en Melburno[1]) estis esperantlingva eldonisto kaj juda bjalistoka esperantisto. Li almenaŭ post la unua mondmilito fervore aktivis en la Esperanto-societo en Bjalistoko, fondita en 1910, kaj funkciigis librejon por esperantaj verkoj en la strato Sienkiewicza 20.[2] En tio li proksime kunlaboris kun la ĵurnalisto kaj same eldonisto Jakobo Ŝapiro, malmultajn jarojn pli aĝa, kiu estis proksima amiko. Dum la 1930-aj jaroj Aleksandro sukcesis elmigri al Aŭstralio,[2] kontraŭe al multaj aliaj judaj esperantistoj de Bjalistoko, kiuj iĝis viktimoj de la Holokaŭsto. Tie li interalie en Melburno starigis "Bjalistokan Centron".[2]

Danke al fervora agado de li kaj multaj aliaj bjalistokanoj la lingvo en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj iĝis populara kaj videbla en Bjalistoko. En pola esperanta adresaro de tiu periodo oni trovas 300 adresojn de Bjalistokanoj, pro tio Bjalistoko iĝis la tria - post Varsovio kaj Krakovo - centro de Esperanto. Propagando funkciis ankaŭ inter komercistoj, kiuj metis en vitrinojn de siaj entreprenoj tabuletojn kun la surskribo Ĉi tie oni parolas Esperanton kaj publikigis reklamojn en la lingvo internacia.
En la nova murpentraĵo ĉe la strato Zamenhofa, montranta bjalistokajn esperantistojn en fenestro kaj sur balkonoj, troviĝas ankaŭ li sidanta sur la fenestrobreto kun sia amiko kaj spektanta preterpasantojn. La murpentraĵon oni faris surbaze de malnova, samaspekta foto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Juda heredaĵa vojo tra Bialistoko Arkivigite je 2023-11-28 per la retarkivo Wayback Machine (pole kaj angle)

