Saltu al enhavo

Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano
Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano
Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano
AŭtoroJakobo Ŝapiro
Eldonjaro1921
UrboBjalistoko
EldonintoHejme
Paĝoj44
v • d • r
Unu el la ilustraĵoj de Gerŝomo Hepner en la libro

Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano [1] estas libro verkita originale en Esperanto de Jakobo Ŝapiro (Joŝo).

La libro estas eldonita en Bjalistoko en la rapidpresejo "Viktoria" ĉe la strato Lipowa 21 (la unua eldono - 44-paĝa de la jaro 1921). La ilustraĵojn preparis Gerŝomo Hepner.

Modernaj reeldonoj

[redakti | redakti fonton]

En 2009, okaze de UK 2009 la libron reeldonis la eldonejo Hejme[2]. En 2011 Bjalistoka Esperanto-Societo eldonis la libron dulingve - en Esperanto kun pollingva traduko.[3] En 2012 la societo eldonis sonlibron, en kiu la polan tekston legis Joanna Filipowicz-Choroszucha, kaj la Esperantan - Przemysław Wierzbowski.[4]

La aŭtoro skize karikaturis la tiutempan Esperanto-movadon. Ĉiuj rakontoj okazas en iu L...a Societo (fakte temas pri Lodzo, en kiu Ŝapiro loĝis dum kelkaj jaroj). Li primokas interalie: nekonon de la lingvo, reformemon kaj Idon, gloramon kaj emon regi en asocio ktp. La nomoj de la elpensitaj personoj spegulas iliajn personecojn (ekz. Reformemski, Oratoremulov kaj Kritikoviĉ).

Citaĵo
„ Tiuj prozaĵoj estas ankaŭ spritaj karikaturaj skizetoj pri niaj samideanecaj moroj. La stilo estas lerta, tre korekta. ”
— 1922, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 28
Citaĵo
„ Ses am uzaj, plej ofte satiraj, rakontoj el la Esperantista Vivo. ”
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]