Diskuto:Jakobo Ŝapiro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonis la sobra ligilo al la vorto "nazioj", kiuj murdis lin, sen akcenti ke lin "murdis ĉiuj germanoj, kiel Germanio faris pri multegaj poloj en la krime kaj abomene okupita Pollando" - tio (iom akcentigite) aspektas naciisma trosimpligo. Kompreneble la dua mondmilito estis terura tempo, kaj ĝustas ke sume murdiĝis sole ses milionoj da judoj, sed tamen bonas ne misuzi la temon por naciismaj trosimpligoj, kiuj odoras je naciisma propagando, ne laŭ la spirito de internacia lingvo. Mazltov ThomasPusch (diskuto) 10:36, 4 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere, mian juĝon dividas la oficiala esperantlingva tabulo pri li ĉe lia eksa domo en Bialistoko (jen dekstre), kiu ankaŭ simple notas "murdita de nazioj". ThomasPusch (diskuto) 13:12, 4 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Mi ĝojus se ankoraŭ verkiĝus artikolo pri la samklubano A. Zbar, kiu estas kun J. Ŝapiro sur la konata foto. En la reto mi trovis malmultajn informojn pri li kaj provos el tio ĉarpenti artikolan ĝermon. ThomasPusch (diskuto) 13:16, 4 nov. 2023 (UTC)[Respondi]