Filip Kurjański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Filip Kurjański
Filip Kurjański en 1929
Filip Kurjański en 1929
Personaj informoj
Naskiĝo 1904?
en Bjalistoko, Flago-de-Pollando.svg Pollando
Morto 5-an de februaro 1943
en Bjalistoko, Flago-de-Pollando.svg Pollando
Loĝloko Bjalistoko, Flago-de-Pollando.svg Pollando
Nacieco judo
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg
La estraro de ZES kun Leon Agourtine el Francio. La unua sidanta dekstre estas Filip Kurjański
Postkongreso en Bjalistoko, 1927. En la centro, malantaŭ la flago, staras Jakobo Ŝapiro kaj Filip Kurjański

Filip KURJAŃSKI (ankaŭ skribata Kuriański) estis juda esperantisto loĝanta en Bjalistoko. Ĝis la 2-a mondmilito li estis estrarano de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko kaj kunorganizanto de lokaj Esperanto-agadoj en la urbo kaj la regiono.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

La 21-an de novembro 1920 okazis en la ejo de Instruista Societo kunveno, kiu celis fondi Zamenhofan Esperanto-Societon en Białystok (ZES). Filip Kurjański estis proponita por la posteno de ĝia sekretario.

En 1926 Kurjański kaj Ŝapiro ĉeestis Tutpollandan Kongreson de Esperantistoj en Krakovo. Antaŭ ĝi Dziennik Białostocki (Bjalistoka Tagĵurnalo) en nesubskribita artikolo Kunveno de esperantistoj informis la 29an de oktobro 1926 pri la bezono sendi al la kongreso delegitojn el la naskiĝurbo de Zamenhof[1].

Kurjański partoprenis kun Jakobo Ŝapiro en la UK 1927 en Dancigo, pri kio prelegis en la sidejo de la organizo la 14-an de aŭgusto. Dum la 1-a Internacia Postkongreso Esperantista en 1927 Kurjański, ĵuselektita kiel sekretario de ZES, aktive helpis organizi la aranĝon.

En la tagoj 26-27 de oktobro 1929 la asocio okazigis la 1-an Esperantistan Kongreson de Białystoka Vojevoda Regiono. La feston ĉeestis naskiĝinta en Bjalistoko Felikso Zamenhof, kiu dum enkonduka parolado menciis, ke la grupo en Białystok dank' al siaj du vere laboremaj kaj fervoraj gvidantoj (S-roj Ŝapiro - prezid. kaj Kurjański - sekret.) progresas gigantpaŝe[2].

La 15-an de decembro 1929 Zamenhofa Esperanto-Societo okazigis la 70-an naskiĝfeston de LLZ en la sidejo de la Societo Hellas, kiun partoprenis pli ol 100 personoj[3]. Tiuokaze sekretario de la organizo, Filip Kurjański, faris prelegon sub la titolo Zamenhof kaj la Festo de la Libro.

Kurjański agadis ĉefe kiel estro de Dram-rondo ĉe Zamenhofa Esperanto-Societo, verkante preskaŭ ĉiujn tekstojn por ĝi. La 28-an de marto 1930 okazis tre sukcesa por la Dram-rondo evento: ĝi prezentis la revuon La verda muelejo laŭ tekstoj de F. Kurjański kun muziko de K. Szapiro. La spektaklo estis varme aplaŭdata[4].

Komence de 1931 la Ministerio de Klerigo kaj Konfesioj leĝigis Instituton de Esperanto por la tuta Pollando, kiu celis instruadon de la lingvo. La 3-an de januaro 1931 la Instituto starigis Ekzamen-Komisionon por Bjalistoko. Krom Jakobo Ŝapiro kaj Jakób Dubiński, la komisionon eniris Filip Kurjański, kiu en la antaŭaj jaroj helpis en organizado de Esperanto-kursoj en la urbo.

En 1931 Zamenhofa Esperanto-Societo multe propagandis por konstruo de monumento al Zamenhof. Filip Kurjański en Pola Esperantisto verkis la artikolon Helpu konstrui la Babel-Turon proponante revenon al la legenda tempo prezentita en la Biblio[5].

Post la UK 1931 en Krakovo okazis la 2-a Internacia Postkongreso Esperantista en Bjalistoko. En la kinejo Przystań prezentiĝis Esperanto Revuo-Teatro Verda Muelejo. La programo konsistis el dancoj, skeĉoj, teatraĵoj (Ho, tiuj fremduloj! de Feliks Hiller), kaj plejparton de la tekstoj por tiu vespero verkis Filip Kurjański. En 1936, okaze de la 25-jara jubileo de Esperanto-agado de Jakobo Ŝapiro, Filip Kurjański verkis enciklopediecan artikolon pri li por Pola Esperantisto[6]. En la urbo li helpis organizi la jubilean feston la 9-an de majo.

Milito kaj morto[redakti | redakti fonton]

Dum la 2-a mondmilito kun la tuta familio li ektroviĝis en Bjalistoka geto. La 5-an de februaro 1943 naziaj trupoj komencis neniigadon de la juda fermita kvartalo. La familio de Kurjański aliĝis kontraŭstaron per verŝo de bolanta akvo sur germanajn soldatojn, kiuj tuj mortpafis ĉiujn[7].


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zofia Banet-Fornalowa: Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko, Varsovio/Świdnik 1999

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dziennik Białostocki, 29.10.1926
  2. Pola Esperantisto 11/1929, p. 149
  3. Pola Esperantisto 3/1930, p. 33
  4. Pola Esperantisto, 4/1930, p. 48
  5. Pola Esperantisto 6/1931, p. 81
  6. Pola Esperantisto 5/1936, p. 60
  7. Szymon Datner: The Fight and the Destruction of Ghetto Białystok