Feliks Hiller
Aspekto
| Feliks Hiller | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1882 |
| Morto | 1963 |
| Lingvoj | Esperanto • pola • jida • germana |
| Loĝloko | Lodzo • Bydgoszcz |
| Ŝtataneco | Pollando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto kantoverkisto komponisto poeto |
| Verkoj | Ho, tiuj fremduloj! |
Feliks Ferdinand HILLER (naskiĝis en 1882, mortis en 1963)[1] estis pola juddevena esperantisto loĝanta en Lodzo. Li verkis en Esperanto kaj komponis muzikon por siaj tekstoj. Lia plej grava verko estas la unua Esperanta opereto Ho, tiuj fremduloj! eldonita en 1923.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Operetoj
[redakti | redakti fonton]- Ho, tiuj fremduloj!, opereto en unu akto
- La Vilaĝprincino[2]
Poemoj
[redakti | redakti fonton]- Esperanto super ĉio, kantebla laŭ la germana nacia himno La kanto de l' germanoj
- Je memoro de nia Majstro, funebra poemo je LLZ [3]
- Kun ŝi mi hieraŭ promenis, poemo
- El Pasinteco
- Telefonu 2-45, kanto[4]
Aliaj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ la biografia indikoj en datumbazo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ↑ Alvoko! ĉe Hispana Esperantisto, aŭgusto-septembro 1919
- ↑ La poemo Je memoro de nia Majstro plurajn jarojn estis en la najbara projekto vikifontaro, sed en 2023 estis forigita de tie, "pro malobservo de la kopirajto", indikante de tri aŭtoroj de la teksto estis Adolf Oberrotman (1893-1942/1943), Teo Jung (1892-1986) kaj Feliks Hiller, kvankam la unuaj du nur eldonis la libron La Lastaj Tagoj de D-ro L.L. Zamenhof kaj la Funebra Ceremonio, en kiu unuafoje publikiĝis la poemo. Do laŭ la leĝo pri kopirajto en la Eŭropa Unio la teksto estos publika havaĵo kiam estos unua jaro post kiam pasis 70 jaroj post la morto, do komence de 2034.
- ↑ Telefonu 2-45 en The British Esperantist
- ↑ Mia penso en la kolekto de Aŭstria Nacia Biblioteko
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Feliks Hiller en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)

