Mia penso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mia penso estas poemo verkita antaŭ 1887 de L. L. Zamenhof. Edmond Privat en sia Vivo de Zamenhof komentis ĝin jene (paĝo 32): "Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado… Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore.“

La Poemo[redakti | redakti fonton]

Mia penso
Sur la kampo for de l' mondo,
antaŭ nokto de somero,
amikino en la rondo 
kantas kanton pri l' espero. 
Kaj pri vivo detruita 
ŝi rakontas kompatante, – 
mia vundo refrapita 
min doloras resangante. 


"Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, 
kial tia senmoveco? 
Ha, kredeble rememoro 
el la kara infaneco?" 
Kion diri? Ne ploranta 
povis esti parolado 
kun fraŭlino ripozanta 
post somera promenado!


Mia penso kaj turmento, 
kaj doloroj kaj esperoj! 
Kiom de mi en silento 
al vi iris jam oferoj! 
Kion havis mi plej karan – 
la junecon – mi ploranta 
metis mem sur la altaron 
de la devo ordonanta! 


Fajron sentas mi interne, 
vivi ankaŭ mi deziras, – 
io pelas min eterne, 
se mi al gajuloj iras... 
Se ne plaĉas al la sorto 
mia peno kaj laboro – 
venu tuj al mi la morto, 
en espero – sen doloro!

L. L. Zamenhof

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]