Fundamenta Krestomatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fundamenta Krestomatio
Fundamenta Krestomatio
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonjaro 1903
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 461
v  d  r
Information icon.svg

Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, unuafoje eldonita en 1903 de L. L. Zamenhof, estis frua kolekto de diversaj modelstilaj verkaĵoj en Esperanto, kaj originala literaturo kaj tradukaĵoj.

En Fundamenta Krestomatio aperas Esperanto-versio de la laŭfundamenta gramatiko.

La teksto prezentas artikolojn represitajn el La Esperantisto de 1889-1895 kaj el la unuaj verketoj aperintaj inter 1887 kaj 1902 [1].

"Ĉiuj artikoloj en Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ - se ili estas skribitaj de aliaj personoj - iIi estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas." [2].

Tabelo de la enhavo[redakti | redakti fonton]

I. EKZERCOJ

II. FABELOJ KAJ LEGENDOJ La novaj vestoj de la reĝo ("Keiserens nye Klæder" de Andersen); Aleksandro Macedona (V. Jabec); Kiu estas la plej bona amiko de la viro? (Sudrusa popol-rakonto, tradukita de K. Hübert.); La deveno de la virino (Hinda legendo, trad. A. Grabowski); La naskiĝo de la tabako (Cervera Bachiller, trad. Jayme Heinlein Ferreira); Karagara (Hinda fabelo. Rakontis F. V. L.); La virineto de maro ("Den lille Havfrue" de Andersen)

III. ANEKDOTOJ

IV. RAKONTOJ Nokto (de Eube el Odeso); La hejmo de la metiisto (De Nov-Jorka kuracisto. Rerakontita de E. Weilshäuser); La forgesita pipo (A. Edelmann, trad. I. Kaminski); Arturo (rakonto de V. Devjatnin); La nigra virino (el la sveda tradukis B. G. Jonson el Östersund); La karaj braceletoj; Nur unu vorton (L. E. Meier); La porcio da glaciaĵo (Rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu (Finnlando).)

V. EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ Bagateloj; Fingra kalendaro (J. Grohn); El la poŝto; La loĝejoj de la termitoj; Korespondado komerca (de L. de Beaufront); Kronika katara konjunktivito (el la libro de profesoro E. Fuchs); La sunhorloĝo en Dijon (El la Revue Bourguignonne, publikigata de la Universitato de Dijon)

VI. ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO El la Unua Libro de la lingvo Esperanto; Plena Gramatiko de Esperanto; el la Historio de la Provoj de Lingvoj Tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo; Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia

VII. POEZIO

  • L. Zamenhof : La espero; La vojo; Al la fratoj; Mia penso; Ho mia kor'; La vojevodo (Mickiewicz); La rozeto (Goethe); En nord' unu pino (Heine); En sonĝo (Heine); Lorelej' (Heine); Kanto de studentoj; Al la reĝo; Nokta kanto de soldato (W. Hauff); Kanto de l'ligo (A. Mozart); La kapelo (L. Uhland); La gaja migranto; La vojo (B. N. Delvig); - Leo Belmont : Nokt' en la koro (Byron); Al brusto, al mia (Heine) - V. Devjatnin : Printempo; Ŝipeto; Sciuro kaj papago; Anĝelo (Lermontov); Husaro (Puŝkin); Infano de zorgo (Herder); Espero (Schiller) 343; Garantio (Schiller) - A. Dombrowski : Mia mizero; Nova kanto; La malliberulo - de M. Goldberg : La turo babilona; Nova Dio (S. Frug); Cigno, ezoko kaj kankro (Krylov) - A. Grabowski : Tri Budrysoj (Mickiewicz); Revaĵo (P. Dalman); Excelsior (Longfellow); La pluva tago (Longfellow); La sago kaj la kanto (Longfellow); Sonoriloj de vespero (T. Moore) - E. Haller : Mi rakontis (Vejnberg) - G. Janowski : Mi eliras (Lermonto) - D. Jegorov : Aŭtuno - F. de Kanaloŝŝy-Lefler : Kuŝas somero (Heine)
  • A. Kofman : Filino de Iftah; La sklavoŝipo (Heine) - V. Langlet : Al la memoro de Jozef Wasniewski - R. Libeks : Latva popola kanto - I. Lojko : Malgrand'-rusa kanteto; Profeto (Lermontov) - F. Lorenc : Alaŭdeto (Boheme) - A. Naumann : Mi amis vin; Printempo venos - Poeteto : La Ĉaso - I. Seleznet : Kanto; Ne riproĉu la sorton; Revo - E. Smetanka : La poeto (V. Halek) - L. Sokolov : La velo (Lermontov) - M. Solovjev : Plendo; Tri palmoj (Lermontov) - K. Svanbom : Laŭ sveda melodio - S. Satunovski : Ne diru (Nadson) - W. Waher : Spirita Ŝipo - J. Wasniewski : El la paperujo de miaj fabloj - E. de Wahl : Ĉe l' maro (Heine) - F. Zamenhof : Versaĵo sen fino; Vizito de la steloj sur la tero - O. Zeidlitz : Vespero (A. Nikander) - L. Zamenhof : El Hamleto - A. Kofman : El Iliado

VIII. ALDONO

  • Preĝo sub la verda standardo

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La junaj esperantistoj malbone konas la valoron de tiu ĉi verko : la neplaĉa aspekto, sub kiu ĝi estis longatempe prezentita, kaj ties elĉerpiĝo jam de multaj jaroj, kaŭzis verŝajne tian staton de la aferoj. Tamen tio ĉi estas tute alia, ol nur historia dokumento. Historia dokumento ĝi ja estas - ĉar ĝi konsistis el artikoloj publikigitaj dum la unuaj jaroj de la movado, inter 1887 kaj 1900, kaj el poemoj samtempe aperintaj kaj kolektitaj de Grabowski en 1893 sub la titolo La Liro de la Esperantistoj (kun kelkaj lingvaj reformetoj); ĉar, krome, la tuto estis korektita de Zamenhof okaze de la libroforma eldono en 1903, por servi "kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj". Sed tiu Krestomatio estas ankoraŭ tute viva kaj interesplena libro : legendoj, rakontoj, spritaj anekdotoj, revaj versaĵoj ktp. liveras ne eksmodiĝintan materialon por distro kaj amuzo; kaj por la pli seriozaj legantoj la tuta parto dediĉita al la historio de la lingvo (El la Unua Libro, Historio de la Provoj de Lingvoj Internaciaj, Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia) konservas ankoraŭ nun sian plenan povon de instruado kaj de pensigado.
Kompreneble, kun paso de la jaroj, kaj kun la elvolviĝo de la lingvo, kelkaj formoj aŭ dirmanieroj de tiu unua periodo arkaiĝis : tial la novaj eldonintoj, kiuj plenigis la manklokon lasitan de la Esperantista Centra Librejo, petis du akademianojn, sron W. Bailey kaj post lia morto, sron W.J. Downes aldoni lingvajn notojn pri tiuj arkaismoj. Oni povas diri, ke, por la plimulto de la okazoj, ili faris tute laŭdindan laboron. Pri kelkaj punktoj tamen, aŭ ili eraris pri la signifo jen de malnova vortaranĝo (ekzemple p. 288 "puŝigi je malhelpoj" ne signifis "esti puŝata de malhelpo", sed ja "kolizii kontraŭ m."), jen de tute regula verbovaloro (ili preteratentis la valoron de ripetado ĉe la at-participo p. 34 n.1., 146 n.3, 148 n.6, 181 n.1 ktp) - aŭ ili malavare atribuas siajn proprajn preferojn al Zamenhof, kiu ilin certe ne aprobis (mi aludas ekzemple la korektojn de "ne devi" al "devi ne", la kondemnon de la pasivsenca infinitivo post "sin lasi" ktp.). Malgraŭ tiuj kritikindaj punktoj, kiuj estas facile ĝustigeblaj, ĉar la lokigo de tiuj notoj sube de la paĝoj klare montras, ke ili ne povas pretendi la aŭtoritaton de la teksto mem, la libro estas do vigle rekomendinda, precipe al tiuj, kiuj volas sincere orienti sin pri la vera Zamenhofa uzado. La klara presado, la bela papero kaj la plaĉa vesto faras cetere el ĝia legado literaturan kaj bibliografian plezuron. 
— 1955, Gaston Waringhien, Sennaciulo, 7(602), p. 6

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4347, paĝo 378
  2. El la Antaŭparolo de Zamenhof

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]