Konsilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsilo estas indiko donita al iu pri tio, kion oni opinias, ke tiu devus fari.[1] Konsilo estas maniero rilati personajn aŭ instituciajn opiniojn, kredojn, valorojn, rekomendojn aŭ orientigojn pri difinitaj situacioj enkadritaj en preciza kunteksto adrese al alia persono aŭ grupo ofte proponita kiel gvidilo por ago aŭ konduto. Pli simple, avertomesaĝo estas rekomendo pri tio kion oni povu pensi, diri, aŭ alivorte fronti antaŭ problemo, decidfarado aŭ eniri en precizan situacion.

La tipoj de konsiloj povas iri el sistemoj de instruado ĝis praktikoj de esoterismo kaj spiriteco kaj ili estas ofte direktitaj al la solvado de problemoj, serĉado de strategioj kaj trovado de solvoj, jen ĉu el socia vidpunkto jen ĉu el persona vidpunkto. La konsiloj povas referenci al la interpersonaj rilatoj, al ŝanĝoj de vivostilo, juraj decidoj, negocaj celoj, personaj celoj, karierdefioj, pri edukado, religia kredo, persona disvolvo, motivado, inspirado kaj tiel plu. La konsilojn oni donas tute libere, en precizaj situacioj aŭ proponitaj nur okaze de konsilpetado.

Ĉe kelkaj kulturoj la konsiloj estas socie neakcepteblaj por esti publikigitaj se ne petitaj. En aliaj kulturoj oni proponas konsilojn pli malferme. Konsilojn povas proponi fakuloj, kiaj juraj, metodologiaj, medicinaj konsilistoj ktp., kaj tre ofte oni povas proponi konsilojn tiukadre kontraŭ pago. Ĉe kelkaj administraciaj, registaraj instancoj konsilistoj povas konstitui precizajn reginstancojn, nome konsiliokonsilantaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 1an de Septembro 2023.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Consejo (consulta) en la hispana Vikipedio.