Preĝo sub la verda standardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝo sub la verda standardo
himno
Aŭtoroj
Aŭtoro L. L. Zamenhof
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1905
vdr

Preĝo sub la verda standardo estas la titolo de konata poeziaĵo en Esperanto verkita de la iniciatinto de la lingvo, Ludwik Lejzer Zamenhof, en 1905.

Plena teksto de Preĝo sub la verda standardo

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
fortego, la mondon reganta,
al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
kaj fonto de vivo konstanta,
al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
 hodiaŭ ni preĝas.
Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
kun dogmoj de blinda fervoro:
silentas nun ĉiu disput’ religia
kaj regas nun kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
 ĉe Via altaro.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
sed ĝi sin dividis batale;
popolo popolon atakas kruele,
frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
redonu la pacon al la infanaro
 de l’ granda homaro!
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin Forto, ne lasu nin fali,
sed lasu nin venki la baron;
donacu Vi benon al nia laboro,
donacu Vi forton al nia fervoro,
ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
 nin tenu kuraĝaj.
La verdan standardon tre alte ni tenos;
ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
 ekregos sur tero.
Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreojmahometanoj
ni ĉiuj de Di’ estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
 antaŭen, senfine.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Metriko kaj rimo[redakti | redakti fonton]

La poeziaĵo estas kvaramfibrako, kaj konsistas el ses strofoj kun po ok versoj. En ĉiu strofo, la dua, la kvara, kaj la lasta versoj estas katalektaj: la dua kaj la kvara nur enhavas tri amfibrakojn, kaj la lasta nur enhavas du. La nekatalektaj versoj estas ofte dividitaj en du hemistikojn:

al Vi, granda fonto ‖ de l’ amo kaj vero
Al Vi ni ne venas ‖ kun kredo nacia,
La verdan standardon ‖ tre alte ni tenos;

tial, tiuj estas iaj aleksandroj, havante silabojn po 12 kun cezuro.

La rimskemo estas AB AB CC ĈĈ; ĉiuj rimoj estas inaj (finiĝas per senakcenta silabo). Unu rimparo estas adasisma (“infanaro” / “homaro”), sed la kvanto estas malpli ol tiuj de pli fruaj Zamenhofaj poemoj (La Espero, La vojo ktp).

La strukturo de la metroj, katalektaj versoj, kaj rimskemo plene koincidas kun tiuj de la pli frua poemo La vojo ; tamen la lasta verso de ĉiu strofo de La vojo enhavas tri amfibrakojn, ne du.

Temoj[redakti | redakti fonton]

En la poeziaĵo estas anticipita la paso de Hilelismo al Homaranismo. La poemo estis deklamita en la unua Universala Kongreso; Zamenhof fakte turniĝis al ĉiuj ĉeestantoj, kristanoj, judoj (“hebreoj”) kaj islamanoj (“mahometanoj”), invitante ilin superi ĉian integrismon kaj rekoni la komunajn valorojn preter la diferencaj ritoj. La simbolo de la tri abrahamaj religioj, kies anoj estas “de Di’ […] filoj”, memorigas la parabolon de la tri ringoj de Gotthold Ephraim Lessing en la teatraĵo Natan la saĝulo (1783). Laŭ Ivan Eidt Colling, la poemo uzas lingvon teisman sed ne religian.[1]

La titolo de la poeziaĵo estas klara rilatigo al la flago de Esperanto, kies ĉefa koloro estas verdo. La flago, elpensita de la esperantista grupo de Bulonjo-sur-Maro, estis adoptita dum tiu sama kongreso de 1905 kiel universala simbolo de esperantismo.

La poemo uzas diversaj Bibliajn metaforojn: la unuiĝo de la homaro okazas ĉe Dia “altaro”; la dividita homaro estas komparata al ŝakaloj, kiuj estas laŭ la Malnova Testamento fibestoj[2]. Ĝenerale, la poema temo de la unuiĝo de la nacioj per lingvoj estas malo de la Biblia epizodo de Babela turo; la poemo priskribas tiun unuiĝon per arkitektura malkonstruo (“murojn detruos”), male ol la konstruado de la Babela turo disiginta la mondon.

La kvina strofo estas tiu kiu pli ol la aliaj esprimas la emocian ŝarĝon de la verko. Malferme estas citita, por la unua fojo, la flago de Esperanto, kies centra rolo en la poeziaĵo estas substrekita de la mencio ĉeestanta en la titolo mem. La apudmeto de versoj n. 5–8 de la kvina strofo plirapidigas la ritmon, naskante la impreson de la tumulta kaj nehaltigebla disfalo de la muroj kaj de la alveno de la regno de “amo kaj vero”; pluraj verboj estas karakterizitaj de la komencesprima prefikso ek-, kiu evidentigas la rapidecon de la priskribitaj ŝanĝoj.

La sesa kaj lasta strofo ekiras de la emocia kaj ritma ŝarĝo esprimita de tiu antaŭa por ripeti plurfoje energian inviton al la agado, substrekitan de la ripeto (dufoje) de la termino “antaŭen!”. Denove, Zamenhof utiligas la metaforon de la milito por priskribi la ofensivon al kiu estas vokataj la esperantistoj (“pacaj armiloj”). La fina duonverso resumas la tutan signifon de la strofo, instigante la esperantistojn antaŭenigi obstine kaj "senfine" la postulojn de la esperantista movado.

Pri la poemo, Arnold Behrendt komentis jene:

Citaĵo
 El ĉiuj poemoj de Zamenhof [ĝi] estigas la plej ampleksan sentadon. […] Estas pulsado de la tuta mondo, kiu donas vivon al ĉi tiu poemo, kaj la koloron de l' vivo 
— [3]

Marjorie Boulton identigis la temojn de la poemo jene:

Citaĵo
 Preĝo sub la verda standardo esprimas, simple kaj sincere, kaj vere kun ia efika simpla klimaksemo kaj emociiga ripetado, idealon de religia toleremo kaj interfratiĝo de la tuta homaro. 
— [4]

Uzo[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia rimarkinda emocia ŝarĝo, la verko estas taksata ankoraŭ hodiaŭ unu el la plej puraj ekzemploj de poezio en Esperanto. Pro ĝiaj enhavoj forte programaj, ĝi estas universale rekonata kiel kompendio de la idealoj de la frua esperantista movado, kaj tial fundamenta parto de la historio de Esperanto de la komenco de la dudeka jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La poemo estis verkita okaze de la unua Universala Kongreso de Esperanto, kiu disvolviĝis tiujare en Bulonjo-sur-Maro, Francio. Zamenhof deklamis la poeziaĵon ferme de sia parolado antaŭ la kunvenintoj.

Dum la kongreso, Zamenhof preferis ne eldiri la lastan strofon pri la tri abrahamaj religioj, pro la insisto de la organizantoj de la kongreso:[5] estis ankoraŭ forta la antisemitismo, speciale en Francio ligita kun la tiam okazanta Dreyfus-skandalo (1894–1906).

Ĉi tiu memcenzuro daŭros longe: ankaŭ en la unua kolekto de fundamenta literaturo en Esperanto, la Fundamenta Krestomatio, ĝi ne aperas.

La poemo estis tradukita en la anglan de W. M. Bassett en 1905 (“O Thou mighty spirit in mystery shrouded,”), sen la lasta strofo.[6] En 1948, Miloš Lukáš tradukis la poemo en la ĉeĥan (“Ty, tajemstvím halící podstatu svoji”), ankaŭ sen la lasta strofo.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eidt Colling, Ivan. Referências culturais necessárias para a compreensão de “El la ‘Verda Biblio’”, de Lejzerowicz (portugale) (2011). “O poema é uma evocação teísta, mas não religiosa (congruente com a visão do mundo de Zamenhof, que não seguia uma religião específica).”.
  2. “mi krias plende, kiel la ŝakaloj” Miĥa 1:8; “Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn” Plorkanto 4:3
  3. Behrendt, Arnold. (1933) Kongresa jubilea libro (esperante).
  4. Boulton, Marjorie. (1984) Ne nur leteroj de plum-amikoj. Esperanta literaturo — fenomeno unika (esperante). Malmö: Eldona Societo Esperanto.
  5. Künzli, Andreas. De Hilelismo al Homaranismo ĉe L. L. Zamenhof (esperante).
  6. Zamenhof, L. L. (1905-12). “Esperanto hymn of peace (translated by W. M. Bassett)”, The Esperantist (en) 2 (12), p. 191. 
  7. Zamenhof, L. L. (1948). “Modlitba pod zelenou korouhví (Preĝo sub la verda standardo)”, Esperantista (cs), p. 65. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.