Leo Belmont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Leopold Blumental
Leo Belmont en 1906
Leo Belmont en 1906
Personaj informoj
Naskiĝo 8-an de marto 1865 (1865-03-08)
en Varsovio
Morto 19-an de oktobro 1941 (1941-10-19) (76-jara)
en Varsovio
Tombo Evangelia-aŭgsburga tombejo en Varsovio
Aliaj nomoj Leo Belmont
Ŝtataneco Pollando
Profesio poeto, esperantisto, scenaristo, literaturkritikisto, verkisto, tradukisto, ĵurnalisto, poeto-juristo, advokato
Lingvoj Esperanto, pola lingvo
Familianoj
Edz(in)o

Amelia Blumental

v  d  r
Information icon.svg

Leo BELMONT, vernome Leopold BLUMENTAL (naskiĝis la 8-an de marto 1865 en Varsovio, mortis la 19-an de oktobro 1941[1] en varsovia geto) estis pola ĵurnalisto kaj verkisto, fama ankaŭ en la pollingva literaturo.

Verkisto[redakti | redakti fonton]

Fininte la universitaton (juro) li advokatis en Petrogrado, poste en Varsovio kaj fariĝis redaktoro de la semajna literatura kaj politika gazeto Libera Vorto (pola), kiun li plenigis mem de komenco ĝis fino. Pro artikoloj Belmont estis malliberigita 5 fojojn, unu fojon ankaŭ ekzilita. Li verkis proksimume 100 librojn, inter ili en la pola lingvo tri grandajn volumojn da poeziaĵoj. Liaj historiaj romanoj (Messalina, Mme Pompadour, Dubarry, Veĉera, k.a.) estas tre legataj libroj. Lerta tradukisto, bona oratoro, majstro de la deklamado, li estis konata ankaŭ kiel humuristo, satiristo, tradukanto el la germana kaj aŭtoro de detektivaj romanoj kun majstra detektiva impliko kaj profunda psikologia analizo (Inter juĝo kaj konscienco, Diablino, Neceso, hazardo aŭ libera volo? k.a.).

Esperantisto[redakti | redakti fonton]

En la Esperanto-movado Belmont okupas same gravan lokon. Jam en 1887 li sendis salutleteron al Zamenhof, finante per la profetvortoj : « Vi venkos, sinjoro ! ». Jam tiam li komencis skribi grandajn artikolojn sur bazo de profunda lingvistika scio ; Libera Vorto ofte estis preskaŭ plena je defendo de Esperanto. Liaj artikoloj pri Esperanto, ĉu en la pola, ĉu en la rusa gazetaro estas multegaj. Li estis gvidanto kaj vicprezidanto de la unua rusa ES (en Petrograd) kaj poste de la unua pola ES (en V.). Dum la unua Universala Kongreso de Esperanto li proponis pri ĉiujara kongreso de Esperanto. Belmont estis vicprezidanto de PEA, de la Lingva Komitato kaj Akademiano. En Esperanto li ankaŭ verkis multe kaj kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj. Libroforme eliris en 1908 liaj Sonoj Esperantaj. Atenton meritas lia pola Esperanto-gramatiko en versoj mnemonikaj. Li estis bona oratoro ankaŭ en Esperanto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kanto pri vento (En: El Parnaso de popoloj: poemaro)
  • La radioj de Roentgen (rakonto de Leo Belmont, trad. Kabe. - Riga Stelo Eld., 1910).
  • Heine, Heinrich: Poemoj (Trad. Adolf Macho, F. Pillath, A. Kofmann, L. Belmont, 1928).
  • Sonoj Esperantaj (tradukoj el poetoj polaj kaj alilandaj el Esperantaj versoj de Ludwik Zamenhof kaj Leo Belmont, Warszawa: Arcta, 1908).
  • Poluj' al Ĉeĥoslovakio (originala poemo en Nova Eŭropo, septembro 1921)
  • Jan Hus (Ĉeĥoslovaka Gazeto, septembro 1921)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]