Mark Twain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mark Twain (1835-1910)

Samuel Langhorne CLEMENS [SAM-juel LANG-orn KLE-menz] ['sæmjul 'læŋhoɹn 'klemənz] (naskiĝis en Florida, Missouri, la 30-an de novembro 1835 - mortis en Redding, Connecticut, la 21-an de aprilo 1910), pli konata sub pseŭdonimo Mark TWAIN [mark tŭejn] ['mɒɹk 'tweɪn], estis usona verkisto kaj humuristo. Li elstaris per siaj romanoj La Aventuroj de Tom Sawyer (1876) kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn (1885). Li estis tre populara en sia epoko pro lia sprito kaj talento por satiro kaj estis amiko de prezidentoj, artistoj, grandaj entreprenistoj kaj membroj de la eŭropa reĝaro.

Kiel junulo li interalie laboris profundec-mezuriste sur la rivero Misisipo, kaj de tiu-labora ĵargono li prenis sian plumnomon ("mark one", "mark twain" = "marko unu", "marko du"; pri markoj sur la profundec-mezurilo). Twain mem rakontas en la Vivo ĉe Misisipo, ke la pseŭdonomon li transprenis de la maljuna kapitano I. Sellers, kiu sub tiu nomo publikigis siajn rememorojn pri la rivero kaj kiun Clemens kiel junulo ofendis per malice sarkasma artikolo. Post la morto de la kapitano li volis rehonorigi la pseŭdonomon. Twain rekonatas kiel fama kaj popolkara humuristo, ĉefe pro sia serio da libroj pri fikciulo "Tom Sawyer". Jam klasikaĵas liaj La Aventuroj de Tom Sawyer kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn.

Twain ekis aŭtore per humurecaj versetoj, sed finis kiel morna, preskaŭ profana kronikisto pri homaj vaneco, hipokrito kaj murdemo. Mez-vivovoje per "Huckleberry Finn" li kombinis riĉan humuron, potencan rakontteknikon kaj soci-kritikon kiel preskaŭ nenie trovebla aliloke en la monda literaturo.

Lia altiro al infaninoj kondukis lin krei en siaj lastaj jaroj klubon por knabinoj, nomata Angel Fish Club. Tiu ĉi kreaĵo estas dokumentita en lia korespondado, eldonita de John Cooley; tiun ĉi fakto estas ankaŭ pritraktata en la verjo de Colley The Mississippi Quarterly. En Mark Twain and sexuality, de Alexander Jones, aperinta en 1956, ankaŭ estas diskuto pri la platona amo de la verkisto al infaninoj. Mark Twain mem skribis pri siaj periodaj revoj pri virgaj knabinoj kaj en kunlaboraĵo por gazeto li eĉ petis la nuligon de la aĝo de konsento. Alia pruvo pri lia pedofilio reflektiĝas en lia verkaĵo Averto al la etaj knabinoj, aperinta en 1865, en kiu la aŭtoro konsilas la knabinojn, ke ili kondutu bone kun la plenkreskaj viroj por ne ruinigi ilian infanecon.[1]


La domo kie loĝis Mark Twain dum la infaneco en Hannibal (Misurio)

Mark Twain kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kiam al tiu ĉi mondfama aŭtoro S. L. Clemens, nomata Mark Twain, skribis tradukinto de lia bonhumora rakonto, petante permeson publikigi la tradukon, estis ricevita jena angle skribita respondo: „Se mi estus pli juna je kelkaj jaroj, mi lernus tiun lingvon. Eventuale mi lernus ĝin eĉ nun, se mi estus certa, ke ĝin parolas la anĝeloj.“ (Laŭ Bohema esperantisto, 10-11/1908, p. 176 - ĉeĥlingve)

La verkoj de Mark Twain[redakti | redakti fonton]

Kovrilo de brita eldono de "Jankio el Konektikuto ĉe la kortego de Reĝo Arturo" el 1889.
Kovrilo de la unua eldono de La Aventuroj de Huckleberry Finn el 1884.
Kovrilo de eldono de La Aventuroj de Tom Sawyer el 1876.
  • The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County (Glorfama saltorano el la distrikto Calaveras, 1867)
  • The Innocents Abroad (Naivuloj eksterlande, 1869)
  • Roughing It (1872)
  • The Gilded Age (Orumita epoko, 1873) (kun Charles Dudley Warner)
  • The Adventures of Tom Sawyer (Aventuroj de Tom Sawyer, 1876)
  • The Prince and the Pauper (Reĝido kaj povrulo, 1882)
  • Life on the Mississippi (Vivo ĉe la Misisipo, 1883)
  • The Adventures of Huckleberry Finn (Aventuroj de Hucklebery Finn, 1884)
  • A Connecticut Yankee in King Arthur's Court (Jankio el Konektikuto ĉe la kortego de Reĝo Arturo, 1889)
  • The Man That Corrupted Hadleyburg (Viro, kiu koruptis Hadleyburg-on, 1900)
  • The Mysterious Stranger (Mistera fremdulo, postmorte 1916)

Esperantlingvaj specimenoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto ankaŭ aperis:

  • Singardema komuniko (tr. S. Borovko, Esperantisto, No 12, decembro 1894, p. 190-192, sub Bagateloj)
  • Kvin donacoj de l' vivo (tr. Jozefo Németh, Budapest, 1911)
  • La £ 1.000.000 Banka Bileto. 1907 Trad.: Muschamp
  • Kiel mi fariĝis direktoro de agrikultura gazto, Esperanto 1916, p. 84-85
  • Sinjorino Mac Williams kaj la fulmo, Esperanto 1918, p. 100-101
  • Lojala Poŝtisto (el "Tom Sawyer eksterlande", Esperanto, 1927, n-ro 6, p. 114-115, tr. Edmond Privat)
  • Mart Twain kaj la trustoj - La Tri Muŝoj (Argentina Esperantisto, 144-145/1938)
  • La militpreĝo (tr. Karl Pov, Fonto 22, julio 1982, p. 22-24)
  • La aventuroj de Tom Sawyer (bildrakonto, Tibor Horvath, desegnis Attila Dargay, 1981)
  • La aventuroj de Huckleberry Finn (bildrakonto, Tibor Horvath, desegnis Attila Dargay, 1982)
  • La aventuroj de Toĉjo Saŭjero (1999, 22 p.)
  • Mark Tven en Israellando (Israela Esperantisto, 129, junio 1998, p. 8-11, kompilis Aleks Kerbel - fragmento el la libro "Naivuloj eksterlande)

Sekseco[redakti | redakti fonton]

La altiro de la verkisto al infaninoj kondukis lin krei en siaj lastaj jaroj klubon por knabinoj, nomita Angel Fish Club. Tiu ĉi kreaĵo estas dokumentita en lia korespondado, eldonita de John Cooley; la fakto ankaŭ estis pritraktita en la verko de Colley The Mississippi Quarterly. En Mark Twain and sexuality, de Alexander Jones, aperinta en 1956, ankaŭ estas diskuto pri la platona amo de la verkisto al infaninoj. Mark Twain mem skribis pri siaj periodaj revoj pri virgaj knabinoj kaj en kunlaboraĵo por gazeto li eĉ petis la nuligon de la aĝo de konsento. Alia pruvo pri lia pedofilio reflektiĝas en sia verkaĵo Averto al la etaj knabinoj, aperinta en 1865, kie la aŭtoro konsilas la knabinojn bone konduti kun la plenkreskaj viroj por ne detrui ilian infanecon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Santiago, Pablo. "Personajes históricos sospechosos de pedofilia". En: Alicia en el lado oscuro. Madrido: Imagine, 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]