Liro (konkurso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Liro estis literatura konkurso organizita de la revuo La Ondo de Esperanto. Ĝi havis jenajn branĉojn: originala poezio, originala prozo, traduka poezio el la rusa lingvo, traduka prozo el la rusa lingvo, kaj traduka prozo el la angla lingvo. Liro okazis ekde 1982 preskaŭ ĉiujare (escepte en 1990, 1995, 1996 kaj 2011). La rezulton de la lasta Liro, Liro-2017, oni anoncis en numero 281 (2018 n-ro 3) de La Ondo de Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Retejo de la konkurso [1]