Valerij Brjusov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Valerij Brjusov
Valery Bryusov c. 1900.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1873 (1873-12-01)
en Moskvo
Morto 9-an de oktobro 1924 (1924-10-09) (50-jara)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Flag of the Soviet Union (1924–1955).svg Sovetunio
Mortis pro pneŭmonito [#]
Tombo Novodeviĉje tombejo [#]
Etno Rusoj [#]
Lingvoj rusafranca [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio [#]
Alma mater Moskva Ŝtata UniversitatoQ4138504Q16482566 [#]
Partio Komunista Partio de Sovetunio [#]
Subskribo Valerij Brjusov
Familio
Patro Yakov Kuzmich Bruce [#]
Gefratoj Aleksandr Briusov • N. I︠A︡. Bri︠u︡sova [#]
Edz(in)o Joanna Matveevna Briusov [#]
Profesio
Alia nomo Валерий Маслов • Аврелий • В. Бакулин • Нелли • В. А. Маслов • Даров • 3. Фукс • Ptyx • К. Веригин [#]
Okupo poeto • verkistotradukisto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • literaturhistoriisto • filozofo • prozisto • dramaturgohistoriisto • literatursciencisto [#]
Aktiva en Moskvo [#]
Verkado
Verkoj Q4373758 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Valerij Jakovleviĉ BRJUSOV (ruse: Валерий Яковлевич Брюсов; naskita la 1-anjul./13-angreg. de decembro 1873 en Moskvo; mortinta la 9-an de oktobro 1924 en Moskvo) estis rusa verkisto, poeto de simbolismo, kultura historiisto kaj modernisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Valerij Brjusov estis filo de komercisto. De 1892 ĝis 1899 li studis historion en Moskvo. Jam en tiu tempo li publikigis proprajn poemojn influitajn de la franca simbolismo. Tamen ĉefe li verkis sciencajn disertaĵojn pri rusa poezio. En 1903 li eldonis la leterojn de Aleksandr Puŝkin. De 1904 ĝis 1909 li estris la gazeton Vesij ("La pesilo") kaj tiel fariĝis unu el la ĉefaj personoj de la rusa simbolismo. Krome li tradukis, verkis prozaĵojn kaj vojaĝis al okcidenta Eŭropo. Dum la unua mondmilito li tradukis el la armena lingvo, kaj lia kreemo malkreskis. En 1920 li fariĝis – male al aliaj simbolistoj – membro de la komunista partio kaj en 1921 fondis altlernejon de literaturo kaj arto.

Valerij Brjusov

Stilo[redakti | redakti fonton]

Inter la konataj poetoj, kiujn Brjusov tradukis en sia junaĝo, estis la francoj Paul Verlaine kaj Stéphane Mallarmé, la belgoj Maurice Maeterlinck kaj Emile Verhaeren, kaj la usonano Edgar Allan Poe. Liaj fruaj poemoj estis forte influitaj de la tiamaj dekadenca poetoj kaj la simbolistoj. Brjusov poste tradukis en la rusan la eŭropajn prozajn ikonojn, inkluzive de Oscar Wilde, Lord Byron, Victor Hugo kaj Romain Rolland. Li tradukis ankaŭ el la verkoj de la grandaj dramistoj.

En liaj unuaj kantoj sentiĝas la influo de Semjon Nadson, sed poste li kritikas liajn stilon. Brjusov verkis en pluraj plumnomoj. Inter 1900 kaj 1917 li redaktis la revuon de la rusa simbolisma movado.

Sekve de la revolucioj kaj de la akiro de potenco de la Komunistoj, Brjusov refuzis forlasi Rusion. Li estis subtenanto de la nova komunisma reĝimo kaj fariĝis unu el liaj grandaj subtenantoj inter la poetoj kaj postenis en la sovetia Ministerio pri Kulturo. Kiel danko por lia subteno, altlernejo de poezio en Moskvo estis establita kaj nomita laŭ li post lia morto. La opero Anĝelo de Fajro verkita de komponisto Sergej Prokofjev en 1919 baziĝas sur lia samnoma romano.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]