Semjon Nadson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semjon Nadson
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1862 (1862-12-14)
en Sankt-Peterburgo
Morto 19-an de januaro 1887 (1887-01-19) (24-jaraĝa)
en Jalto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Literatorskie mostki vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater The First Saint-Petersburg Gymnasium • Pavel Military School vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Semjon Jakovleviĉ NADSON (ruse: Семён Яковлевич Надсон; la 14-an de decembero 1862 – la 19-an de januaro 1887) estis juddevena rusa poeto. Li estas historie konata kiel la unua juda poeto kiu atingis nacian famon en Rusio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis judo, kiu konvertiĝis al la greka ortodoksa kristanismo kaj ŝtatoficisto en Sankt-Peterburgo. Lia patrino, Alexandra, estis ortodoksa ruso.

Kvankam li publikigis nur unu poemaron antaŭ ol li mortis pro tuberkulozo en la aĝo de 24 jaroj, ĝi akiris al li grandan renomon, tamen artkritikistoj delonge forgesis pri ĝi.

La verkoj de Nadson, kiuj temigis kadukiĝon, depresion, malsanon, kaj morton, resonancis kun liaj trudiĝantaj samtempuloj kaj ĉe studentoj kun kontraŭmonaristaj konvinkiĝoj.

Lia poezio kristaligis la malkuraĝan etoson de la periodo per ĝia emfazo sur la senpoveco de "malforta voĉo" de la verkisto en sia poezio. Tiele ĝi estis egaligita al la voĉo de la landanoj.

Li estis konsiderata la plej populara poeto de Rusio dum tri jardekoj antaŭ la revolucioj de 1917 kaj estis la unua juda, kiu atingis tian nacian renomon.