Saltu al enhavo

Oscar Wilde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oscar Wilde
Persona informo
Oscar Fingal O’Flahertie Wills Wilde
Naskonomo Oscar Fingal O’Flahertie Wills Wilde
Naskiĝo 16-an de oktobro 1854 (1854-10-16)
en Dublino, Graflando Dublino,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Morto 30-an de novembro 1900 (1900-11-30) (46-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per meningito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Pariza tombejo de Bagneux (1900–1909)
Tombejo Père-Lachaise, 89 (1900–) 48° 51′ 43″ Nordo 2° 23′ 53″ Oriento / 48.86189 °N, 2.39814 °O / 48.86189; 2.39814 (mapo)
Oscar Wilde's tomb (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio rom-katolika vd
Etno irlandanoj vd
Lingvoj anglafrancalatinaantikva grekagermana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Unuiĝinta Reĝlando
Irlando
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Magdaleno
Kolegio Triunuo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Oscar Wilde
Familio
Patro William Wilde Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Jane Wilde Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Willie Wilde kaj Isola Francesca Emily Wilde (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Constance Lloyd (mul) Traduki (1884–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Lord Alfred Douglas Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Vyvyan Holland (en) Traduki
 ( Constance Lloyd (mul) Traduki)
Cyril Holland (en) Traduki
 ( Constance Lloyd (mul) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo С.3.3. • Sebastian Melmoth vd
Okupo poeto
opinia ĵurnalisto
prozisto
eseisto
fablisto
libretisto
aŭtoro
romanisto
dramaturgo
verkisto
novelisto
porinfana verkisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo beletro, literatura aktiveco, dramo, prozo, eseo kaj estetiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Anglio vd
Aktiva dum 1878–1900 vd
Verkado
Verkoj The Importance of Being Earnest ❦
La Portreto de Dorian Gray ❦
The Canterville Ghost ❦
La homa animo sub socialismo ❦
The Ballad of Reading Gaol vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oscar Fingal O'Flaherty Wills WILDE [OSka: ŭajld] (naskiĝis la 16-an de oktobro 1854 en Dublino; mortis la 30-an de novembro 1900 en Parizo) estis irlanda dramverkisto, poeto kaj romanisto.

Post studado en Dublino kaj Oksfordo li de post 1879 vivis en Londono, kie li rapide famiĝis pro sia spriteco kaj pro sia ekscentra vivostilo. Post la unuaj literaturaj sukcesoj li faris prelegvojaĝon tra Usono kaj Kanado. Kiel publika figuro en viktori-epoka Londono li estis grava pensulo kaj praktikanto de la loka arta movado konata kiel estetikismo kaj dekadencismo. En 1895 li pro samseksemo estis juĝita al dujara malliberigo; siajn spertojn en la malliberejo li poste priskribis en The Ballad of Reading Gaol ("La Balado pri malliberejo Reding"). Wilde mortis malriĉa, soleca kaj alkoholmalsana. Mallonge antaŭ sia morto li konvertiĝis al katolikismo.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Ravenna (1878)
  • The Happy Prince and Other Tales (1888)
  • The Picture of Dorian Gray (1891)
  • A House of Pomegranates (1892)
  • Lady Windermere’s Fan (1893)
  • A Woman of No Importance (1893)
  • Salome (1893 en franca lingvo, 1894 en la angla)
  • An Ideal Husband (1895)
  • The Importance of Being Earnest (1895)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Pri Salomeo

Citaĵo
 Tre agrable elrigardas tiu unua specimeno dela nova kolekto « Esperanta teatro internacia », kiun ĵus iniciatis nia malnova samideano S-ro Bulthuis, kiu tiel senbrue, modeste, sed fidele kaj persisteme laboradas por nia kara lingvo. Mi intencas rakonti la dramon, montri la karakterojn de la ĉefaj personoj, malkasi mian ĝeneralan impreson kaj adoni kelkajn rimarkojn pri

la stilo de la traduko.
La loko de agado estas Nazareto, en granda teraso en la palaco de Herodo, tetrarko de Judeo. Sur la fundo de la teraso estas malnova cisterno, en kiu estas katenita la profeto Johanano. «Estas vespero; la luno lumas». Ekzekutisto staras post la cisterno kun glavo, kiun li tenas oblikve per ambaŭ manoj (p. 4, 5). Soldatoj kaj unu juna oficiro, Narabot, interparolas kaj tiamaniere prezentas al ni la plej gravajn personojn de l’unuakta dramo: Herodo (la tetrarko), Herodias (la tetrarkino) kaj la bela Salome, filino de Herodias. Iam post iam oni aŭdas la voĉon de l'profeto, kiu per malprecizaj paroloj malbenas la getetrarkojn kaj antaŭ diras plej terurigajn okazontaĵojn.
En la palaco oni festenas. Salome eliras el la festenejo, alproksimigas la cisternon, en giu rigardas kaj, per karesaj promesoj, decidigas Narkoton, de kiu ŝi estas amegata, ke li elirigu la profeton, malgraŭ la malpermeso de Herodo.
La profeto aperas. Li estas juna, blankvizaga, nigrahara, belega. Salome per plej pasiaj vortoj proklamas sian amon al Johanano, kies buson ŝi nepre volas kisi. "Mi ne volas vin rigardi, respondas la ĉasta, virga profeto. Vi estas malbenita, Salome. Vi estas malbenita !" kaj li reiras suben en la cisternon. Dum tiu sceno, la juna oficiro, pro malespero, sin trapikis kaj falis inter Salome kaj Johanano.
Herodo alvenas sur la terason kie Herodias kaj la tuta kortega sekvantaro. Li ankaŭ enamigas Salomeon, sian bofilinon. Li deziras, eĉ ordonas, ke Salome dancu por li. Salome, por lin inciti, unue rifuzas. Tiam la tetrarko solene promesas, juras, malgraŭ la regino, ke li donos al Salome, se ŝi konsentos danci por li, ĉion kion ŝi petos, eĉ la duonon de sia regolando. Post tiu ofte ripetita juro Salome, fine dancinte la sepvual-dancon, falas senvuale al la piedoj de Herodo tule amebria. « Salome. — Mi volas, ke oni alportu al mi sur argenta plado...»
« Herodo (ridante). — Sur argenta plado, certe, sur argenta plado. Ŝi estas ĉarma, ĉu ne? Kion do oni alportos al vi sur argenta plado, kara kaj bela Salome, plej bela el ĉiuj knabinoj en Judeo, kion oni alportos al vi sur argenta plado? Parolu, kio ajn ĝi estu (estas), oni alportos gin al vi miaj trezoroj apartenas al vi; kio do gi estas, Salome ? »
« Salome (ekstarante). — La kapo de Johanano ! » (p. 32)
Herodias aprobas sian filinon. Sed Horodo, beldaŭraute sian juron vane klopodas, ke Salome redonu al li sian vorton; li proponas kompense multajn altvalorajn juvelojn: Salome konstante ripetas: Donu al mi la kapon de Johonano! La ekzekutisto plenumas sian abomenan oficon kaj alportas « sur argenta plado » la kapon de l'profeto. Salome ĝin ekprenas kaj kisas la buson de Johanano. «Ha! Johanano, ŝi diras, vi estis bela. Via korpo similis al ebura kolono sur piedestalo el argento, gi similis al ĝardeno plena je vinberoj kaj argentaj lilioj... Nenio en la tuta mondo estis kiel via korpo, nenio en la mondo estis tiel nigra kiel viaj haroj, kaj nenio sur tero estis tiel ruga kiel via buŝo. Via voĉo estis oferujo el kiu fluadis multekosta odoro, kaj se mi rigardis vin, eksonis en mi mirindaj sonoj. Ah! kial vi ne rigardis min, Johanano? k. t. p. » (p.38)
Ĉiuj, krom Salome, foriras el la sangomakulita teraso. Radio de lunlumo falas sur Salomon. Herodo, forironte, sin turnas kaj ordonas : «Oni mortigu tiun virinon! » La soldatoj rapidas al Salome kaj sin dispremas per siaj ŝildoj.
Tia estas tia dramo, tre mallonga, sed riĉa de mortigoj kaj diverspecaj abomenaĵoj. La karakteroj... sed ĉu tiuj personoj gustadire havas karakterojn? Ĉu ili neestas nur mizeraj marionetoj, kiuj meĥanike ĉiam ripetas la samon? Herodias simila al tiuj pupoj kiuj nur diras. Paĉjo ! Panjo ! ĉiumomente admonas la tetrarkon : Ne rigardu mian filinon! — Herodo, superstiĉa, sennervigita, sencerbigita pro diboĉado, ĉie kaj ĉiam sentas trablovojn kaj flugilhaiadojn, kaj kvar — kvinfoje lacige ripetadaĉas « mi sentas trablovon..., mi estas gaja... sur argenta plado... »
Salome amas la profeton per stranga, malnatura amo. Ŝi pensigas al tiuj hombestaj vampiroj, kiuj meznokte elterigas kadavrojn por doni al iliaj senvarmaj putrantaj lipoj mildigajn ŝmacojn! Sincere tiu dramoŝajnas abomena al iomete delikata gusto.

Per la suprecititaj lokoj la leganto povis mem taksi la rimarkindajn ecojn de la traduko. Tamen mi permesos al mi diri, ke la tradukinto ne sufiĉe korektis sian manuskripton nek la presprovajojn. Mi deziras ke la unua eldono rapide elĉerpigu por ke li povu malaperigi tiujn nemultajn makuletojn. 
— Verto, Esperanto n89_nov5.1910

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]