Literatura tradukisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Angulo de la tradukistoj

Literatura tradukisto, foje beletra tradukisto tradukas literaturon kaj poezion kaj kutime tradukas de fremda lingvo al sia denaska lingvo, escepte se temas pri transnacia, senteritoria lingvo kiel Esperanto. Fari literaturan tradukon postulas bonegan interkulturan scion (pri la fonta kaj la cela kulturoj), ĉar kulturoj kaj lingvoj ofte multe malsamas. Literatura tradukisto devas ankaŭ bone konscii pri la diversaj specifaj tradukmetodoj de literatura traduko.

Ne ĉiu libro-tradukisto estas literatura tradukisto. Literatura tradukisto kutime tradukas fikcion de literaturaj aŭtoroj, dum 'libro-tradukisto' tradukas prefere ol fikcion ankaŭ aliajn librojn kiel ekzemple teĥnikajn manlibrojn aŭ junularan literaturon.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Ekde 2013, studentoj kun bakalaŭro en Lingvistiko kaj Literaturo aŭ Aplikata Lingvistiko (almenaŭ en la nederlanda lingvoteritorio) povas sekvi Magistron en Literatura Traduko ĉe Universitato Utrecht kaj KU Leuven [1]. Tiu ĉi magistro estas transnacia magistro, en kiu studentoj obtenu 75% de la poentoj en unu universitato kaj 25% en la alia universitato. La studentoj ricevas specialan literaturan tradukadon de elektita fremda lingvo. Oni diskutas ankaŭ pri diversaj teorioj pri tradukado. La programo havas ankaŭ tiel nomatan gasttradukiston, kiu plenumas akademian funkcion ene de la magistro dum kelkaj monatoj kaj enkondukas la studentojn al specifa temo de literatura traduko en kelkaj tradukaj atelieroj. La studento finas la studon per magistra tezo[2].

En Loveno, Belgio, la trejnado konsistas el magistra jaro en tradukarto, sekvata de postdiploma studo pri literatura tradukado.

En Nederlando ĝi estas ordinara magistro dum du jaroj.

En 2017 fondiĝis en Romo ankaŭ Eŭropa Lernejo de Literatura Traduko kiu ne celas literaturajn tradukistojn, sed literaturajn tradukdocentojn.

Komparebla al la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER), ankaŭ ekzistas Komuna Eŭropa Referenckadro por la literatura tradukisto kiu elstarigas ok kompetentojn, sed ne ĉiu tradukisto nepre disponu pri ĉiuj 8 kompetentoj, depende de la lingvo, publiko kaj speco de literatura verko. En la retejo de la Eŭropa Referenckadro por la literatura tradukisto troveblas cifereca versio de la referenckadro kun aldonaj informoj kaj informtenejo kun preskaŭ ĉiuj programoj kaj literaturaj tradukaj kursoj en Eŭropo. Ne ekzistas pli bona maniero kompreni popolon, sian landon kaj sian kulturon, ol traduki sian beletron.

Literatura tradukisto en la praktiko[redakti | redakti fonton]

Literaturaj tradukistoj devas certigi, ke ilia traduko ne kolorigas en la nederlanda aŭ en la flandra. Traduko devas esti akceptita en plurcentraj lingvokernoj (lingvokernoj kun pli ol unu aŭtoritata varianto) en ĉiuj landoj de tiu lingva areo. En lingvoteritorioj kie regas pli ol unu aŭtoritata lingvovarianto (kiel la nederlanda ekzemple) la tradukisto zorgu ke la literatura traduko ne tro aspektu laŭ sia propra uzo de la lingvovarianto.

La aliro kiun defendas multaj nuntempaj tradukistoj, baziĝas sur la forto de la cela lingvo, dum iamaj tradukistoj ĝenerale celis doni al la leganto enrigardon pri la esenco de la fontolingvo. Sperta literatura tradukisto ne nur tradukas la rakonton, sed ankaŭ priatentas la stilon, la ĝenron (prozo, poezio kaj teatraĵo, infanliteraturo, ...), la tempo kaj la kulturan kuntekston.

Multaj literaturaj tradukistoj ne dediĉas sin plentempe al tradukado de literaturo, ĉar la mona kompenso por tio estas relative malalta[3]. La profesio ankaŭ baraktas kun forta maljuniĝo: la plej multaj literaturaj tradukistoj estas inter 45 kaj 60 jaroj. En Nederlando, modela kontrakto por literaturaj tradukistoj ekzistis ekde 1973[4], sed tiu sitacio ne necese estas sama en ĉiuj landoj.

Grava problemo por blindaj tradukistoj aŭ tradukistoj de minoraj lingvoj estas la uzo de CAT-iloj: teknologio kiu ebligas pli efike kaj rapide traduki ciferecajn dokumentojn.

La rete legebla konsultlibro Alles verandert altijd. Perspectieven op literair vertalen (Ĉio ŝanĝas. Perspektivoj je literatura tradukado) kunigas la plej gravajn aspektojn de literatura tradukado (vidu sub Literaturo).

Esperanto kaj beletra tradukado[redakti | redakti fonton]

Ene de la Esperanta Civito funkcias la "Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj" kiu interalie okupiĝas pri partnerecoj pri kursoj celantaj la diplomigon pri beletra tradukado[5]. En la kursoj proponataj temoj estas la metodologio de tradukologio kaj kompara literaturscienco[6]. Ekde 2020 KCE funkcias kiel prepara centro por esperanto-tradukistoj, unuavice literaturaj tradukistoj[6].

Literatura traduko transigas al alia lingvo beletraĵojn, eseojn, kritikojn, ofte ankaŭ filozofiajn kaj religiajn tekstojn. Literatura teksto distingiĝas per originala aŭtora stilo kaj forta estetika kvalito, kiu klopodas efiki je fantazio kaj emocioj. La tradukisto devas peri ne nur ideojn kaj priskribojn, sed ankaŭ la menciitajn originalecon kaj estetikon.

Tradukisto, Esperantolingva revuo pri literaturo tradukita en Esperanton, eldonita en Islando, volis instigi esperantistojn en diversaj landoj partopreni en Tradukisto (rete) kun la celo konigi al siaj samlandanoj literaturon de aliaj popoloj pere de Esperanto kaj al la esperanta mondo esperantajn tradukojn el sia lingvo. Tradukado estas helpilo por teni la lingvon Esperanto vivanta, freŝa kaj por altigi la nivelon de la lingvo por esprimi la pensojn el aliaj kulturoj en ĝi.

Vidu ankaŭ sub Tradukado de beletraĵoj.

Konataj esperantlingvaj literaturaj tradukistoj[redakti | redakti fonton]

Alireza Doŭlatŝahi (Irano)

Petro Palivoda (Ukrainio)

Mikaelo Bronŝtejn (Rusio)

Fernando Diego Fernandez, unu el la plej grandaj tradukistoj-esperantistoj (Hispanio)

LI Shijun (Laŭlum), unu el la plej produktemaj tradukistoj-esperantistoj (Ĉinio)

István Ertl, tradukisto kaj interpretisto, eldonante Beletran Almanakon en Esperanto. (Hungario)

Willem Verloren van Themaat, kiu opiniis aparte pluginda kampo la tradukadon de originalaj Esperantaj literaturaĵoj: aperis liaj nederlandigoj de La Infana Raso de William Auld (Het Kinderras, 1982) kaj de 16 poemoj en la antologio Zeg, Luister Eens (1981); lia bibliografio de Esperantaj beletraĵoj tradukitaj en aliajn lingvojn[7]. (Nederlando)

Tradukaj premioj kaj stipendioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tradukaj premioj kaj stipendioj por tradukistoj kiuj laboras por renomaj eldonejoj, kun financa subteno de gravaj kulturaj fondusoj kiel ekzemple la Fonduso Prins Bernhard (Nederlando). Por diversaj lingvoj ekzistas specifaj premioj, ekzemple por Esperanto ekzistas la OSIEK-premio kiu premiis diversajn tradukojn de beletraĵoj fare de diverslandaj esperantistoj-tradukistoj kaj la Premio Grabowski kiu estas speciala premio, kiu elstarigas tradukitan beletron kaj originalan literaturon, interalie al Geoffrey Sutton pro Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, enciklopedio pri la originala Esperanto-literaturo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(eo) William Auld: La Internacia Lingvo kiel Belarta Tradukilo, 1978

(eo) Kalmán Kalocsay: Kiel verki kaj traduki poemojn, Budapeŝto, HEA, 1979, 28 p.

(eo) Fernando de Diego: Pri Esperanta tradukarto, Saarbrücken, Arthur E. Iltis, 1979, 71 s.

(eo) André Cherpillod: La tradukarto kaj ties problemoj, Courgenard 2003, 36 p.

(eo) Humphrey Tonkin: Tradukado de Soros: la defioj de vivmemoroj (trad. Brian Moon). Pri la sorta evoluo de la teksto de Maskerado ĉirkaŭ la morto de Tivadar Soros, tradukita al la angla el diversaj versioj. Meditado pri Esperanto kiel literatura lingvo kaj kiel traduka lingvo. Beletra Almanako (21), oktobro 2014, pp. 86-96.

(en) Humphrey Tonkin & Thomas Hoeksema, Esperanto and literary translation, CED, Esperanto-dokumentoj, 29 A.0165-2575 (bibliografio)

(en) Manuela Burghelea, On Not Being Lost in Translation: Creative Strategies: Creative Strategies to Approach Multiculturalism in Esperanto, 2018, Academie.edu.

(de) Wilhelm Theodor Oeste, Esperanto, Mittler der Weltliteratur (Esperanto, perilo de mondliteraturo), München-Pasing Ziegler 1952

(en) Vilmos Benczik, Esperanto Translation in Asia, En: Babel. Revue internationale de la traduction / International Journal of Translation, Vol. 25, n-ro 3 (20120713): 152-154

(nl) Maarten Steenmeijer: Schrijven als een ander. Over het vertalen van literatuur (pri tradukado de beletro), Wereldbibliotheek (Monda biblioteko), Amsterdamo, 2015. ISBN 9789028426177

(30 lingvoj) "La Deklaro de Kebekio" (Monda deklaro pri tradukarto kaj getradukistoj) de PEN klubo Internacia.

(nederlanda) Alles verandert altijd. Perspectieven op literair vertalen (Ĉio ŝanĝas. Perspektivoj je literatura tradukado) (rete legebla ĉar malfermita aliro) konsultlibro pri literatura tradukado, 2019, Universitaire Pers Leuven,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tradukologio

TRADUKI (reto de literaturaj tradukistoj)

Vortoj Sen Landlimoj

Tradukisto

Internacia federacio de tradukistoj (FIT)

Internacia tago pri tradukado

La Tradukisto (revuo pri literatura tradukado en Esperanto)

Translingva literaturo

Literatura Foiro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(30 lingvoj) Deklaro de Kebekio (mankas Esperanto)

(de) CEATL (eŭropa spertula centro pri literatura tradukado)

(7-lingva, i.a. itala) Eŭropa Referenckadro por la literatura tradukisto

(eo) Tradukisto (revuo)

(eo) Timoteo Rice, Pri tradukado kun konsiloj pri beletra tradukado kaj eldonado

(eo) Penseo, ĉina beletra revuo en Esperanto

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo 'literair vertaler' en la nederlandlingva vikipedio, (26/10/2019), listo de aŭtoroj

  1. (nl) Over de master literair vertalen Arkivigite je 2016-05-27 per la retarkivo Wayback Machine (pri la magistro literatura tradukologio)
  2. (nl) Cursusaanbod UU Arkivigite je 2016-06-30 per la retarkivo Wayback Machine (Universitato Utrecht - kursaro)
  3. (nl) Literair vertalers houden hoofd maar net boven water (Literarturaj tradukistoj borde de dronado).
  4. (nl) Modelcontract (modelo de kontrakto)
  5. Studa tago en Meksiko pri "La infana raso", HeKo 725 2-B, la 17-an de januaro 2020.
  6. 6,0 6,1 KCE kiel lernejo pri tradukado de la nova Esperantio, HeKo n-ro 714 8-B, la 23-an de julio 2019
  7. Bibliografio de la nacilingvaj tradukoj de esperantaj literaturaĵoj - Willem Verloren van Themaat