Saltu al enhavo

Index Translationum

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Index Translationum
datumbazodatenbanka indekso • kolekto
Retadreso https://www.unesco.org/xtrans/bsform.aspx
vdr

Index Translationum (Indekso de tradukoj) estas la informtenejo de UNESKO kun referencoj al libroj kiuj ekde 1979 estis tradukitaj kaj publikigitaj en pli ol 100 landoj. Por serĉi eblas elekti el almenaŭ 100 lingvoj

La kolektita repertuaro montriĝas utila plurflanke: por koni la verkojn jam tradukitajn al diversaj lingvoj, taksi la kulturajn interŝanĝojn inter landoj, scii la popularecon de aŭtoro kaj kiom da libroj estis tradukitaj en diversaj landoj.

Kvankam libroj estis tradukitaj dum jarmiloj, ne ekzistis iu centra datumbazo. En 1932 la Ligo de Nacioj kreis rekordan nombron de tradukoj. En 1946, la Unuiĝintaj Nacioj anstataŭis la Ligon de Nacioj kaj UNESKO ricevis la taskon fari tradukan indekson. En 1979, la datumoj estis komputilizitaj.

Pro tio ke la Indekso mencias tradukojn de individuaj libroj, aŭtoroj kiuj verkis multajn librojn, sed kiuj estis malofte tradukataj, povas rangi pli alta ol aŭtoroj kiuj verkis nur kelkajn librojn (aŭ eĉ nur unu) sed kiuj estis tradukitaj al multaj lingvoj.

La pintaj aŭtoroj, kiel la Indekso prezentas ilin, devenas de peto al datumbazo kaj ties rezultoj postulas interpretadon.

Laŭ la Indekso, Agatha Christie restas la plej tradukita individua aŭtoro[1].

Statistikoj

[redakti | redakti fonton]

La listo kalkulas (en 2020) ne malpli ol 103 trafojn por tradukoj de libroj originale verkitaj en Esperanto (sekvaj paĝoj klikante sur sago sube de la trafolisto)

Ĉi sube sekvas superrigardo rilate al la pintaj aŭtoroj, landoj kaj lingvoj en la indekso de tradukoj[2].

La 10 pintaj aŭtoroj

[redakti | redakti fonton]
Listo de la plej tradukitaj individuaj aŭtoroj (2008)
Ne. Aŭtoro Nombro de tradukoj
1 Agatha Christie 7,236
2 Jules Verne 4,751
3 William Shakespeare 4,296
4 Enid Blyton 3,924
5 Barbara Cartland 3,652
6 Danielle Steel 3,628
7 Vladimir Lenin 3,593
8 Hans Christian Andersen 3,520
9 Stephen King 3,357
10 Jakob Grimm 2,977

La 10 pintaj landoj

[redakti | redakti fonton]
Ne. Lando Nombro de tradukoj
1 Germanio 269,724
2 Hispanio 232,853
3 Francio 198,574
4 Japanio 130,496
5 Sovet-Unio (ĝis 1991) 92,734
6 Nederlando 90,560
7 Pollando 77,716
8 Svedio 73,230
9 Danio 70,607
10 Ĉinio 67,304

La 10 pintaj celolingvoj

[redakti | redakti fonton]
Ne. Lingvo Nombro de tradukoj
1 Germana 301,935
2 Franca 240,045
3 Hispana 228,559
4 Angla 164,509
5 Japana 130,649
6 Nederlanda 111,270
7 Rusa 100,806
8 Portugala 78,904
9 Pola 76,706
10 Sveda 71,209

La 10 pintaj fontolingvoj

[redakti | redakti fonton]
Ne. Lingvo Nombro de tradukoj
1 Angla 1,266,110
2 Franca 226,123
3 Germana 208,240
4 Rusa 103,624
5 Itala 69,555
6 Hispana 54,588
7 Sveda 39,984
8 Japana 29,246
9 Dana 21,252
10 Latina 19,972

Neegaleco en la monda kultura trafiko de tradukado

[redakti | redakti fonton]

En 2004 Abel Montagut atentigis pri la neegaleco en la monda kultura trafiko de tradukado. Inter la tradukaĵoj listigitaj en la Index Translationum de Unesko, la fontlingvoj por 70% el ili estis nur kvar lingvoj: la angla, rusa, franca kaj germana (nur la ordo de tiuj ŝanĝiĝis en novembro 2020). En la sama periodo en Esperantujo aperis 344 tradukaĵoj, duono el ili de la ĉina, vjetnama, nederlanda kaj japana – kaj la ceteraj de pluraj aliaj lingvoj. Simile inter 1991 kaj 2003, Montagut raportas, ke en Esperantujo nur 30% estis el tiuj kvar “grandaj” lingvoj; 70% venis de pluraj “malgrandaj” lingvoj. Tiu tendenco ŝajnas konfirmi ke Esperanto helpas krei pli da kultura justeco inter la lingvoj kaj literaturoj en la mondo[3].

Tradukoj el Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Laŭ kalkulo de Alexander Korĵenko dum 1991-2019 aperis 172 libroj tradukitaj el Esperanto: germana 253, portugala 74 franca 217, japana 71, angla 164, hispana 68, rusa 109, ĉina 65, pola 84 kaj itala 61[4].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Unesko

Unesko Kuriero

Traduko

Tradukoscienco

Ekstera ligilo

[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo ĉe unesco.org

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) UNESCO Statistics. "Index Translationum - Top 50 author", oficiala retejo de Unesko.
  2. (en) "Statistics on data published until now by the Index", UNESKO
  3. Nova titolo en la Serio Oriento-Okcidento: Antologia skizo de la persa literaturo (n-ro 58), Gazetara Komuniko de Universala Esperanto-Asocio, n-ro 928 (2021-02-03)
  4. Alexander Korĵenkov, Nia libroproduktado en la 2019-a jaro[rompita ligilo] (p. 102-106,PDF), p. 105, La Ondo de Esperanto,