Saltu al enhavo

Stephen King

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stephen King
Persona informo
Stephen King
Naskonomo Stephen Edwin King
Naskiĝo 21-an de septembro 1947 (1947-09-21) (78-jaraĝa)
en Portland
Lingvoj angla vd
Loĝloko PortlandBangor (Majno)Fort WayneStratford vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Majno - angla lingvo (1966–1971)
Hampden Academy (en) Traduki
Lisbon High School (en) Traduki (–1966)
Lisbon Falls High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Stephen King
Familio
Patro Donald Edwin King (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Nellie Pillsbury (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Tabitha King (1971–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Joe Hill, Owen King, Naomi King Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Richard Bachman vd
Okupo televida produktoro
reĝisoro
instruisto
romanisto
verkisto
ĵurnalisto
kolumnisto
scenaristo
sciencfikcia verkisto
aktoro
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1959– vd
Verkado
Ĝenroj hororo, fantasto, sciencfikcio, dramo
Verkoj Carrie ❦
'Salem's Lot ❦
The Shining ❦
The Stand ❦
Misery ❦
It ❦
The Dark Tower ❦
The Dead Zone ❦
Firestarter ❦
Cujo ❦
Christine ❦
Pet Sematary ❦
Cycle of the Werewolf ❦
The Talisman ❦
The Eyes of the Dragon ❦
Needful Things ❦
Dolores Claiborne ❦
Insomnia ❦
Rose Madder ❦
The Green Mile ❦
Desperation ❦
The Regulators ❦
The Dark Tower IV: Wizard and Glass ❦
Bag of Bones ❦
The Girl Who Loved Tom Gordon ❦
Dreamcatcher ❦
Black House ❦
From a Buick 8 ❦
The Dark Tower V: Wolves of the Calla ❦
The Dark Tower VI: Song of Susannah ❦
The Dark Tower VII: The Dark Tower ❦
The Colorado Kid ❦
Cell ❦
Doctor Sleep ❦
Joyland ❦
The Mist vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stephen Edwin KING (n. 21-an de septembro 1947) estas moderna usona verkisto de hororo, sciencfikcio, kaj fantasto. Li estas unu el la plej produktaj kaj legantare la plej sukcesaj aŭtoroj de nuntempo, kies libroj estis venditaj nombre de pli ol 350 milionoj da ekzempleroj.[1] Vico da liaj libroj kaj rakontoj estis filmita, ekzemple en la filmo Cujo. Por 2011, li skribis kaj publikigis 49 romanojn, inkludante 7 sub la pseŭdonimo Richard Bachman, 5 nefikciajn librojn, kaj 9 kompilaĵojn de kurtaj rakontoj. Multo da liaj verkoj situas en lia hejma ŝtato Majno.

Komenca vivo

[redakti | redakti fonton]

Lia patro, Donald Edwin King, kiu naskiĝis ĉ. 1913 en Peru (Indianao), estis komercisto-maristo.[2] Lia patrino, Nellie Ruth (naskita Pillsbury, 13-a de marto 191328-a de decembro 1973), naskiĝis en Scarborough, Majno. Ili geedziĝis la 23-an de julio 1939 en Cumberland County, Majno.

Stephen King naskiĝis la 21-an de septembro 1947 en Portland, Majno. Kiam li estis 2-jara, lia patro forlasis la familion pretekste iri por aĉeti pakon da cigaredoj. La patrino devis kreskigi du filojn sole, fojfoje en malriĉeco. La familio moviĝis al De Pere (Viskonsino), Fort Wayne (Indianao), kaj Stratford (Konektikuto). Kiam King estis 11-jara, la familio revenis al Durham, Majno, kie Ruth King zorgis siajn gepatrojn ĝis iliaj mortoj. Ŝi tiam iĝis flegistino ĉe loka mensmalsanulejo.[3]

Infantempe, King supozeble vidis sian amikon esti morte batita de trajno, kvankam li ne memoras pri la evento. Lia familio rakontis al li, ke post eliri el la hejmo por ludi kun la knabo, King revenis senparole kaj aspektante ŝokite. Nur poste la familio rakontis al li pri la morto de la amiko. Kelkaj komentantoj supozis ke tiu evento psikologie inspiris kelkajn "tenebrajn" verkojn de King[4], sed li mem ne mencias pri tio en sia memorlibro On Writing.

La ĉefa inspiro de King por skribi hororajn verkojn estis priskribita detale en lia nefikcia libro Danse Macabre de 1981 en ĉapitro titolita "An Annoying Autobiographical Pause". King kun sia frato malkovris en mansardo kompilaĵon de rakontoj de H. P. Lovecraft , titolitan The Lurker in the Shadows, kiu apartenis al sia patro. La kovrila ilustraĵo de flave verda demono, kaŝanta inter niĉoj de infera kaverno sub tombŝtono. Li respondis al Barnes & Noble Studios dum intervjuo en 2009-a jaro: "Mi sciis, ke mi trovis hejmon kiam mi legis tiun libron".[5]

Ĉar King ne povis tuj trovi postenon kiel instruisto, li komencis suplementi siajn enspezojn vendante novelojn (interalie "Mi estas la pordo") al porviraj gazetoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Morgan, Robert. Stephen King, programo Newsnight de la brita korporacio BBC, 22-a de novembro 2006
  2. Gepatroj de Stephen King. Geneaology.com. Arkivita el la originalo je 2006-10-23. Alirita la 16-an de aprilo 2012 .
  3. King, Tabitha; Marsha DeFilippo. Biografio. stephenking.com. Arkivita el la originalo je 2008-05-09. Alirita la 16-an de aprilo 2012 .
  4. Beahm, George The Stephen King Story: A Literary Profile Andrews and McMeel. 1991. ISBN 0-8362-7989-1 : p. 101
  5. Stephen King - Meet the Writers (5:45). YouTube (3-a de novembro 2009). Alirita la 16-an de aprilo 2012 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]