Saltu al enhavo

Heroldo Komunikas

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heroldo komunikas)
Heroldo Komunikas
revuo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1999
Lando(j) Belgio
Sidejo Esperanta Civito
Tipo Reta novaĵagentejo
Redakcio Alessio Giordano, Giacomo Comincini, Giorgio Silfer
Retejo https://www.esperantio.net/
vdr

Heroldo Komunikas (ofte HeKo) estas novaĵagentejo kiu dissendas informojn (precipe) el la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de ĝia Konsulo aŭ lia delegito, ofte la vickonsulo pri informado. Ĝia rolo estas priskribita en la art. 27 de la Konstitucia Ĉarto de la Civito[1]; temas do ne nur pri revuo, sed ankaŭ instanco de la konsorcio mem[2].

Karakterizoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝi aperis preskaŭ ĉiusemajne ekde la fino de marto 1999, kaj aperas preskaŭ ĉiutage ekde junio 2006. Malgraŭ la simila nomo, ĝi ne estas la reta versio de Heroldo de Esperanto, alia informilo ligita al la konsorcio de la Esperanta Civito.

Fondite kiel servo de LF-koop, en junio 2001 HeKo estis donacita al la Esperanta Civito, kies unusola oficiala organo ĝi estas de tiam. Dum la proprieto de LF-koop pri la enhavo responsis precipe Judit Felszeghy, poste precipe Anna Bartek kaj Ljubomir Trifonĉovski.

La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A; kaj pri Eŭropaj aŭ internaciaj aferoj, se indikitaj per la litero E[3].

Estas nuntempe triopa redakcio de Heroldo Komunikas, konsistante en Alessio Giordano, Giacomo Comincini kaj Giorgio Silfer.

La retejo enhavas diversajn informojn oficialajn rilate al la Esperanta Civito. Interalie, haveblas paĝoj pri la Parlamento de la Esperanta Civito[4] kaj de la Kapitulo[5], la plena normaro de la konsorcio[6], oftaj demandoj, kantaro kaj la plena listo de la aliĝintaj establoj[7].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]