Porjunula literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Porjunula literaturo estas branĉo de literaturo speciale direktita al legantoj kiuj trapasas junaĝon, sed ne nepre nure.[1] Tiu koncepto ofte ligiĝas al tiu de porinfana literaturo, kaj ofte oni parolas pri infanjuna literaturo, kvankam estas klaraj karakteraj diferencoj inter ambaŭ.

Al tiu tipo de literaturo oni atribuas tradicie funkciojn kaj por distro, kaj por instruo kaj formado de la legokutimo.[2]

La temoj traktitaj de la porjunula literaturo ne diferencas multe el tiuj de la literaturo por plenkreskuloj (amo, tragedio, milito...) sed plej ofte oni donas al ili traktadon sufiĉe pli linian same kiel al la roluloj, inter kiu jestas malmulta variableco psicologia. Tiele gravas plie la agademo ol la psikologia konstruado de la roluloj. Tiuj estas kreitaj krome tiele ke la juna legantaro identigu kun ili, ĉefe ĉe la ĉefroluloj.[3] Tamen, kelkaj aŭtoroj indikis konvenon ke tia literaturo zorge elektu siajn temojn. Tiukadre oni interkonsentas ofte kiel ĝenran temon la serĉado de identeco de la ĉefrolulo, same kiel la identigon de la leganto kun tiu.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carmen Fernández Etreros, Monografia studo pri la porjunula literaturo: Panorama actual de la literatura juvenil en España.
  2. El valor literario y didáctico de la literatura juvenil.
  3. Kohan, Silvia Adela (2003). Escribir para niños: todas las claves para escribir lo que si bien los niños quieren leer. Alba. ISBN 9788488730435.
  4. Julián Montesinos Ruiz, Un subgénero literario imprescindible en el sistema educativo: Necesidad y definición de la literatura juvenil.