Gepatra lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La gepatra lingvodenaska lingvo estas la unua lingvo lernita de la infano. Kelkfoje, kiam la infano estas edukita de gepatroj (aŭ aliaj homoj) parolantaj malsamajn lingvojn, aŭ loĝas en fremdlando, ĝi povas samtempe akiri tiujn lingvojn, kiuj ambaŭ estas konsiderataj kiel gepatraj lingvoj. Tio okazas ofte en dulingvaj socioj.

La esprimo patrina lingvo (langue maternelle en francamother tongue en angla) devenas de la uzo de la infanedukado de la patrino en la familio (aŭ de la nutristino), kiun la infano unue aŭdas, kaj kiun li imitas tuj kiam ĝia fonaparato tion al ĝi permesas, almenaŭ en kliŝeta skemo.

La akirado de la gepatra lingvo enhavas multajn fazojn. En la komenco registras la infano laŭvorte la fonemojn kaj la tononuancojn de la lingvo, estante malkapabla ripeti ilin. Poste komencas li ellabori sonojn kaj tononuancojn. Fine kiam ĝia fonaparato tion al ĝi permesas, ĝi artikulacias vortojn kaj komencas ordigi siajn frazojn, samtempe asimilante la leksikon aŭ vortaron. La sintakso kaj la gramatiko de la lingvo estas integritaj samtempe kiel progreso de la lernado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]