Diskuto:Gepatra lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Politika malĝusteco de la artikolnomo.[redakti fonton]

Por pli da inkluziviĝo de orfoj, kiuj ne parolas la lingvo(j)n de sia(j) patrino(j) kaj/aŭ patro(j) kaj/aŭ neduumulo(j) en tiu rilato, de homoj, zorgitaj de samseksa paro ktp mi proponas ŝanĝi la nomon de la artikolo je "denaska lingvo". La Fundamenta signifo de la prefikso "ge-" estas "de ambaŭ seksoj", tial "gepatra lingvo" normale signifas "lingvo de patrino(j) kaj patro(j)", kio estas politike malĝusta kaj ne tute kongruas kun la enhavo de la artikolo. Paculo (diskuto) 13:04, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Lingvo ne okupiĝas pri politiko. "Gepatra lingvo" estas ĝenerale uzata en Esperantujo. Neniu naskas kun lingvo. Lingvon oni akiras de aliaj homoj, ĝenerale de la gepatroj, aŭ nur la patrino. Golfestro (diskuto) 18:26, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Oni povas akiri lingvon de samseksa paro, ĉu ne? Paculo (diskuto) 03:58, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Denaska lingvo estas edukata denaske, tial ĝi estas "denaska", sed ne ĉar infanoj naskiĝas kun tiu lingvo. Paculo (diskuto) 04:30, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Lingvo ja estas tre forte influata de politiko. Tiel forte, ke en la svedan enkondukiĝis la pronomo "hen" ("ri"), kiun oni uzas por priparoli neduuman personon aŭ anstataŭ la tradician "han" ("li"), kiam oni priparolas personon de nekonata sekso aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri persono. Iu diris al mi ke la prezidanto de Argentino antaŭ kelkaj tagoj diris "todos, todas y todes" ("ĉiuj (viroj), ĉiuj (inoj) kaj ĉiuj (neduumuloj)", kvankam tradicie oni diras "todos". Paculo (diskuto) 04:38, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Gepatra lingvo estas termino sufiĉe uzata. Vikipedio ne devas esti platformo por krei novan mondon, sed nur kolekto de nuna sciaro. Ge- signifas ambaŭ, sed ankaŭ en la uzado iu ajn el la sekso. Se mi diras gelernantoj, tio ne signifas ke ili estas duono viroj kaj duono virinoj, sed ke ili estas iaj ajn laŭsekse. Krome "gepatra" kongruas kun kelkaj el la alilingvaj korespondaj artikoloj; inter tiuj troviĝas ankaŭ "patrina" kaj nur en la angla "unua", sed neniu el de mi kompreneblaj titoloj estas "denaska". Anstataŭ korekti (fakte nur alinomigi) ĉion kion faris vikipediistoj dum multaj jaroj, estos pli utila pliampleksigi neplenigitajn fakojn. Korekti ja necesas, sed kredi, ke mia opinio estas pli valora ol tiuj de aliuloj ne kongruas kun la spirito de kolektiva verko kia estas Vikipedio. Ja taŭgas aparta ĉapitro kiu nomiĝu ekzemple "Denaska lingvo" kiu kolektu la koncernajn argumentojn prie ekde plej objektiva vidpunkto ebla. Utilus ankaŭ klarigo pri la aliaj nomigoj. Sed simple ŝanĝi la titolon de artikoloj laŭ preferata opinio, plaĉo aŭ gusto estas kiel konkeri jam konstruitan kastelon (aŭ insulon) dum milito kaj simple ŝanĝi la flagon.--kani (diskuto) 11:43, 22 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

La esrimo "denaska lingvo" ankaŭ estas uzata. Laŭ enketo en Telegram, la plejmulto preferas la esprimon "denaska lingvo". Mi ne pensas, ke provi ŝajnigi, kvazaŭ "gepatra lingvo" estas pli kutima aŭ pli ofta, estas bone. Paculo (diskuto) 16:24, 3 maj. 2020 (UTC)[Respondi]