Hen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ilustraĵo de la du seksaj pronomoj kaj hen per miksitaj seksosimboloj

Hen [hen] estas seksneŭtrala homa triapersona pronomo en la sveda lingvo. Konsidere la kuntekston de la svedaj personaj pronomoj han (li) kaj hon (ŝi) estiĝis hen, por plenumi tri bezonojn: (1) la pure lingvan, sintaksan bezonon je seksneŭtrala vorto, (2) la bezonon je persona pronomo por personoj, kiuj ne klare asignas sin mem al iu sekso kaj (3) la pli politikan bezonon je persona pronomo, kiu forprenas la fokuson disde la aparteneco al sekso.[1] Hen estis proponita en 1966 en la sveda regiona gazeto Upsala Nya Tidning kaj denove en 1994 en artikolo de la lingvisto Hans Karlgren, sed ne atingis vastan atenton ĝis ĉirkaŭ 2010.[2] En Julio 2014 estis anoncite, ke hen estos inkluzivita en la vortliston de la sveda lingvo prizorgata de la Sveda Akademio.[3]

Redono de la senco de hen per Esperanta vorto normkonforma: En Esperanto ne estas vorto normkonforma, kiu komplete plenumas la supre menciitajn bezonojn. (Tion ĉi la Esperanta persona pronomo ĝi faras nur parte.[4]) Laŭ PMEG "Pli-malpli ĉiu libera konsonanto + 'i' estas jam proponita kiel anstataŭaĵo de neŭtra li – eĉ sola 'i' estas proponita! – sen praktikaj rezultoj."[5]. Al tiaj proponoj apartenas ankaŭ ri. Ĉar temas pri formoj novaj, ri k. s. postulas aprobon de internacieco (t. e. Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko) aŭ aŭtoritata centra institucio (laŭ la oka alineo de la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto). Ambaŭ ne trafas. Sekve ne eblas redoni la sencon de hen per Esperanta vorto normkonforma.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Varför blir hen så upprörd?. Alirita 2014-08-15.
  2. Svenska Dagbladet, 2012-03-08.[1]
  3. "Hen" med i ordlistan. Alirita 2014-08-15.
  4. Zamenhof en Lingva Respondo 91: "Sed ĉar la vorto 'ĝi' (uzata speciale por 'bestoj' aŭ 'senvivavjhoj') enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de homo 'ĝi' estas iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por 'homo' la pronomon 'li'." Redonita en L. L. Zamenhof: "Lingvaj Respondoj kaj konsiloj pri Esperanto". Editoris: G. Waringhien. 6a eldono. Marmande, Esperantaj Francaj Eldonoj, 1962, p. 79.
  5. PMEG - Gramatiko - 11.5 Tria persono - Li kaj ŝi - Noto. Alirita 2014-08-17.