Dulingveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dulingvismo)
Saltu al: navigado, serĉo
Dulingva signalo en araba kaj hispana el kolonia epoko en Tetuano.

Dulingveco povas esti komprenata rilate al du malsimilaj fenomenoj, nome:

Individua dulingveco[redakti | redakti fonton]

La unua formo de dulingveco konsistas teorie en la fakto povi esprimiĝi kaj pensi senpene en du lingvoj je grado de precizeco identa en ambaŭ. Pri tiu koncepto estas diversaj teorioj kiuj prezicigas la aferon. La individuoj aŭtente dulingvaj estas same trempitaj de ambaŭ kulturoj egale kaj en ĉiu fako. La dulingveco konstituas la formon plej simplan de multlingveco, kiu malas al la unulingveco (fakto paroli unusolan lingvon).

Grupa dulingveco[redakti | redakti fonton]

Regnoj kaj regionoj[redakti | redakti fonton]

La plej konataj formoj de grupa dulingveco estas regnoj aŭ regionoj kun du oficialaj lingvoj. Ekzemplo estas Finnlando kun la lingvoj finna kaj sveda. Alia ofte menciata ekzemplo en Eŭropo estas Belgio; ĝi ja havas tri oficialajn lingvojn, sed la germana estas parolata nur de malgranda malplimulto. Dulingva regiono en Eŭropo estas Sudtirolo, kun la germana kaj la itala.

Belgio estas ekzemplo de spaca diseco de la lingvoj; en la sudo oni parolas france, en la nordo nederlande, kaj nur la ĉefurbo estas vere dulingva. Male tuta Sudtirolo estas konsiderata dulingva (kun malsamaj proporcioj), kaj ĉiu ŝtata dungito kaj oficisto devas certagrade regi ambaŭ lingvojn.

Minoritatoj[redakti | redakti fonton]

Foje unu el du kunekzistantaj lingvoj estas uzata nur de malmulte da homoj kaj ne havas plenan samrajtecon, sed nur minoritatajn rajtojn. Ekzemple la samea ne estas nacia lingvo de Finnlando, sed la konstitucio garantias al sameoj la rajton vivteni kaj evoluigi siajn lingvon kaj kulturon.

Duskribismo[redakti | redakti fonton]

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[1] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.