Skribsistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilustraĵo de skribanta kopiisto
Preludo el Suito por liuto g-minora BWV 995 (transskribaĵo de Suito por violonĉelo n-5 5, BWV 1011), manskribaĵo de Johann Sebastian Bach, nome ekzemplo de muzika skribsistemo
La skribisto, (Muzeo Luvro)
Codex Manesse
Thomas Schweicker skribanta (ĉ. 1600)
Rembrandt: Tito skribanta
Tabuleto de Kiŝ, Mezopotamio.
Une coupe attique à fond ocre et dessins noirs, vue du dessous. Sur le tour sont gravés deŭ alphabets grecs, sur deŭ lignes, séparés par les anses et le support.
Greka pra-alfabeto sur poto (Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno).

Skribsistemo estas signaro kun ties uzreguloj.

Skribsistemo estas fakorganizita, regula metodo (tipe normigita) de informa stokado kaj translokigo por la komunikado de mesaĝoj[1] (esprimante pensojn aŭ ideojn) en iu lingvo vide (aŭ eventuale palpe) ĉifrante kaj malkodante (konate kiel skribo kaj legado) per aro de signojsimboloj, ambaŭ konataj ĝenerale kiel karaktroj (kun la aro kolektive referite kiel skribaĵo. Tiuj karaktroj, ofte inkluzive de literoj kaj nombroj, estas kutime registritaj sur daŭrebla medio kiel ekzemple papero aŭ elektronika stokado/ekrano, kvankam ankaŭ ne-daŭraj metodoj povas esti uzitaj, kiel ekzemple skribo en sablo aŭ ĉielskribo ĉefe farita el aviadiloj.

La ĝeneralaj atributoj de skribsistemoj povas esti metitaj en larĝajn kategoriojn kiel ekzemple alfabetoj, silabaroj, aŭ emblemgrafioj. Ĉiu speciala sistemo povas havi atributojn de pli ol unu kategorio. En la alfabeta kategorio, ekzistas ke norma aro de literoj (bazaj skribaj simboloj aŭ grafemoj) de konsonantoj kaj vokaloj kiuj ĉifras surbaze de la ĝenerala principo kiujn la literoj (aŭ literparo/grupoj) reprezentas fonemojn (bazaj signifaj sonoj) de la parola lingvo. Silabaroj tipe korelacias simbolon al silabo (kiu povas esti pariĝo aŭ grupo de fonemoj, kaj estas konsideritaj la konstrueroj de vortoj). En emblemgrafio, ĉiu karaktro reprezentas vorton, morfemon aŭ semantikan unuon (kiuj mem povas esti parigoj aŭ grupoj de silaboj). Aliaj kategorioj inkludas abjad'ojn (alfabeto kie vokaloj ne estas indikitaj entute) kaj abugidojn, ankaŭ nomitajn alfasilabaroj (kie vokaloj estas montritaj per diakritaj signoj aŭ alia modifo de konsonantoj). La kategorio de sistemo ofte povas esti determinita ĵus identigante la nombron da simboloj uzitaj ene de la sistemo. Alfabetoj tipe uzas aron de 20-al-35 simboloj por plene esprimi lingvon, dum silabaroj povas havi 80-al-100, kaj emblemgrafioj povas havi plurajn centojn da simboloj.

La plej multaj sistemoj tipe havos ordon de ĝiaj simbolelementoj tiel ke grupoj de ili povas esti kodigitaj en pli grandajn aretojn kiel vortoj aŭ akronimoj (ĝenerale leksemoj), kaŭzante multajn pli da eblecoj (permutaĵoj) en signifoj ol la simboloj povas peri memstare. Sistemoj ankaŭ ebligos la interligon ("ŝnurado kune") de tiuj pli malgrandaj grupiĝoj (foje referite antaŭ la ofta nomo 'karaktrosinsekvoj') por ebligi plenan esprimon de la lingvo. La legadpaŝo povas esti plenumita fare de la leganto sole en la menso kiel interna procezo, aŭ esprimita vorte (tipe, 'laŭtlegadi). Historie, skribsistemoj formiĝis post kiam parola lingvo estis establita, kvankam la individuaj simboloj uzitaj (tipe ideogramo) eble antaŭis la parolan vorton. Speciala notacio konata kiel interpunkcio estas utiligita por helpi pri strukturo kaj organizo de multaj skribsistemoj kaj povas esti uzita helpi kapti nuancojn kaj varioj en la mesaĝo por signifi ke tio estas komunikite vorte per signalvortoj en tempigado, tono, akĉento, fleksiointonacio.

Skribsistemo ankaŭ tipe havos metodon por formatado de registritaj mesaĝoj kiu sekvas la regulojn de la parola versio kiel sia gramatiko kaj sintakso tiel ke la leganto havos la signifon de la celita mesaĝo precize konservita. Skribsistemoj estis antaŭitaj per pra-skribado, kiu utiligis piktogramojn, ideogramojn kaj aliajn mnemonikajn simbolojn. Al prs-skribo mankis la kapablo kapti kaj esprimi plenan vicon da pensoj kaj ideoj. La invento de skribsistemoj, kiu devenas de la komenco de la Bronzepoko aŭ la fino de la Neolitiko en la fino de la 4-a jarmilo a.K., ebligis la precizan daŭran registradon de homa historio en maniero kiu ne estis ema al la samaj specoj de eraro al kiu buŝa historio estas riska. Baldaŭ poste, ĝi disponigis fidindan formon de longdistanca komunikado. Kaj kun la apero de eldonado, ĝi disponigis la komunikilon por frua formo de amaskomunikado. Sekuraj skribaj komunikadoj ankaŭ fariĝis pli fidindaj kun la invento de ĉifrado.

Skribsistemojn oni povas klasigi laŭ la specoj de agoj, kiujn ili prezentas; ekzemple la jenaj: dancoskriboj, muzikskriboj, ĵonglskriboj, kaj ĉefe parolskriboj.

Klasigo de parolskriboj[redakti | redakti fonton]

Klasigo laŭ tipo[redakti | redakti fonton]

(Vidu ekzemplon en la artikolo parolskriboj.)

En klasigo laŭ tipo oni rigardas, kiel funkcias la signoj de la skribsistemo. Ekzemple ĉu ili notas sonerojn (fonemojn), voĉerojn (silabojn), vortojn... La malfacilo ĉi tie estas, ke multaj sistemoj miksas diversajn specojn de signoj. Ekzemple en la esperanta skribo la signo "a" notas sonon, nome [a], sed la signo "2" prezentas vorton, nome "du". Ĝi do miksas signospecojn. Alternative oni povas rigardi la sonliterojn kaj la ciferojn kiel du sistemojn. Sed klare apenaŭ ekzistas "puraj" klasoj de skriboj.

Klasigo laŭ historio[redakti | redakti fonton]

(Vidu ekzemplon en la artikolo listo de lingvoj laŭ skribsistemo.)

En klasigo laŭ historio oni atentas, kiel skribosistemoj naskis unu la alian kaj evoluis. La malfacilo ĉi tie estas en la mankoj de historia scio kaj en la kelkfoje miksita aŭ nerekta genealogio de sistemoj. Ekzemple, en la komenco de vasta familio de sonskriboj, kiu daŭras ĝis nia nuna latinida, la sudarabia skribo, la ugarita kaj la fenica iel parencas. Sed kiel? Neniu ĝis nun klare montris historian linion.

Aliaj klasigoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj klasigoj prezentas skribosistemojn ekzemple laŭ geografio aŭ laŭ aboca ordo de iliaj nomoj. Tiaj klasigoj oportunas, sed ne helpas en la kompreno de la esenco de skribo.

Maniero registri informojn[redakti | redakti fonton]

Wells argumentis, ke skribo estis la kapablo "registri konsentojn, leĝojn, ordonojn. Ĝi ebligis la kreskon de ŝtatoj pli grandaj ol la malnovaj urboŝtatoj. La ordono de pastro aŭ reĝo kaj lia sigelo iris pli foren ol lia vido kaj voĉo, kaj supervivis lian morton" [2]

Skribsistemoj[redakti | redakti fonton]

La pli multaj skribsistemoj iras en unu el kvar kategorioj:

Alia kategorio, ideograma skribo, kiu havas simbolojn por ideoj, neniam sufiĉe evoluis por reprezenti lingvon. Sesa kategorio, piktograma skribo ne sufiĉas por memstare reprezenti lingvon, sed ofte estas la kerno de logogramoj.

Vorterosignoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Vorterosigno.

Vorterosigno aŭ logogramo estas skribita litero, kiu reprezentas vortonmorfemon. La vasta nombro de vorterosignoj bezonataj por skribi lingvon, kaj la multaj jaroj necesaj por lerni ĝin estas la plej granda malavantaĝo de la vorterosigna sistemo rilate al alfabetaj sistemoj. Tamen la efika legado de logograma skribo lernita estas granda avantaĝo.

Maldekstre kaj nigre, signoj por "ĉina signo" en la tradicia ĉina skribo; Dekstre kaj ruĝe, "ĉina signo" en la simpligita ĉina skribo.

Neniu skribsistemo estas tute logograma: ĉiuj havas fonemajn erojn aldone al logogramoj, kiel

  • la "logosilabaj" eroj de la ĉina skribo, la kojnoskribo kaj la majaa skribo, kie signo povas reprezenti aŭ morfemon, aŭ silabon, aŭ ambaŭ;
  • la "logokonsonantaj" kaze de la hieroglifoj;
  • aŭ ideogramaj eroj, kiel la ĉinaj radikoj aŭ la hieroglifaj determiniloj, kiel ekzemple en la majaa, la signo de "fino", elparolita "ka'" estis ankaŭ uzita por reprezenti la silabon "ka" kiam ajn necesis indiki la elparolon de signo, aŭ kiam ne ekzistis vorterosigno.

En la ĉina, ĉirkaŭ 90 % de la literoj estas kombinaĵo de semantika (signifoklariga) ero, nomita radiko kun ekzistanta litero por indiki la elparolon, nomita fonetika. Tamen tiaj fonetikaj eroj kompletigas la vorterosignajn erojn, ne male.

La ĉefa vorterosigna sistemo uzita nuntempe estas la ĉinaj literoj, uzataj kun kelkaj modifoj de multaj lingvoj de Ĉinujo, de la japana, kaj iom malpli de la korea en Sudkoreujo. alia estas la klasika Yi-skribo.

Silabaroj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Silabaro.

Silabaro estas aro de skribaj simboloj, kiuj reprezentas pli-malpli silabojn. Signo en silabaro tipe reprezentas konsonanton sekvatan de vokalo, aŭ nur vokalon, kvankam en iuj skriboj pli kompleksaj silaboj (ekzemple konsonanto-vokalo-konsonanto aŭ konsonanto-konsonanto-vokalo) povas havi apartajn signojn. Silaboj rilataj fonetike ne estas indikitaj en la skribo, tiel ekzemple la silabo "ka" povas esti tute malsama de la silabo "ki", same ankaŭ silaboj kun samaj vokaloj povas esti tute malsamaj.

Silabaroj taŭgas plej bone al lingvoj kun relative simpla silaba strukturo, kiel la japana. Aliaj lingvoj, kiuj inkluzivas silaban skribon estas liniskribo B de la mikena greka, la ĉeroka, la ndjuka (angle bazita kreola lingvo de Surinamo) kaj la vai-lingvo de Liberio.

La plej multaj vorterosignaj sistemoj havas fortan silaban eron. La etiopa skribo, kvankam teknike alfabeta sistemo, kunigis konsonantojn kaj vokalojn tiel, kiel oni lernas ĝin kiel silabaron.

Alfabetoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Alfabeto.
Alfabeto

Alfabeto estas malgranda aro de simboloj, el kiuj ĉiu reprezentas pli-malpli aŭ historie fonemon de la lingvo. En perfekte fonologa sistemo, kiel estas tiu de Esperanto, fonemoj kaj literoj korespondas perfekte dudirekten: skribanto povas antaŭdiri la ortografion de vorto elparolata, kaj parolanto povas antaŭdiri la elparoladon de vorto pro la ortografio.

Ĉar lingvoj ofte evoluas sendepende de sia skribsistemo, kaj skribsistemoj pruntis el lingvoj al kiuj ili ne estis destinitaj, la grado je kiu literoj de alfabeto korespondas al fonemoj de lingvo, grande varias de unu lingvo al la alia, kaj eĉ ene de unu lingvo.

Abĵadoj[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Konsonanta alfabeto.

En la plej multaj alfabetoj de la Mezoriento, nur konsonantoj estas reprezentataj, aŭ vokaloj povas esti indikataj per aldonaj signetoj. Tia eco devenas de la egiptaj hieroglifoj. Tiajn sistemojn oni nomas abĵadoj, kiu devenas de la araba vorto por alfabeto.

Abugidoj[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Abugido.

En la plej multaj alfabetoj de Hindujo kaj sudorienta Azio, vokaloj estas reprezentataj per signetoj aŭ modifo de la formo de la konsonanto. Tiujn oni nomas abugidoj. Iuj abugidoj, kiel la etiopa kaj la algonkena lingvaro estas lernataj de infanoj kiel silabaroj kaj estas ofte nomitaj tiel. Tamen, male al veraj silabaroj, ne ekzistas sendependaj signoj por ĉiu silabo.

Foje oni uzas la esprimon alfabeto al sistemo kun apartaj literoj por konsonantoj kaj vokaloj, kiel la latina alfabeto, kvankam oni povas konsideri alfabeto ankaŭ abugidojn kaj abĵadojn. Pro tio, la greka alfabeto estas ofte konsiderata la unua alfabeto.

Trajtecaj skriboj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Trajteca alfabeto.

Trajteca skribo havas ne arbitrajn literformojn, sed ĝiaj literoj enkodigas fonologajn trajtojn de la fonemoj, kiujn ili reprezentas. Ekzemple ĉiu sono elparolita de la lipoj (labialaj sonoj) povas havi komunan econ. En la latina alfabeto tio okazas ĉe la literoj "b" kaj "p", tamen la labiala "m" tute malsamas, kaj la similaspekta "q" ne estas labiala. En la korea hangul, tamen, ĉiuj kvar labialaj konsonantoj baziĝas je la sama baza ero. Tamen, praktike, la korea estas lernata de infanoj kiel ordinara alfabeto, kaj la trajtecaj eroj plej ofte ne estas rimarkitaj.

Alia trajteca skribo estas la signoskribo, la plej populara skribsistemo por multaj gestlingvoj, kie formoj kaj movoj de la manoj kaj vizaĝo estas bilde reprezentataj.

Trajteca skriboj ankaŭ oftas en fikciaj aŭ inventitaj sistemoj, kiel la tengvara de Tolkien.

Historia signifo de skribsistemoj[redakti | redakti fonton]

Olin Levi Warner, timpano reprezentanta skribon, ekstere super la ĉefa enirpordoj, konstruaĵo Thomas Jefferson, Vaŝingtono, 1896.

Historiistoj distingas inter prahistorio kaj historio, kiu perdifine komenciĝis kiam estiĝis skribo. Kavaj pentraĵoj kaj petroglifoj de prahistoriaj popoloj povas esti konsiderataj prauloj de skribo, sed ili ne estas konsiderataj skribo, ĉar ili ne rekte reprezentas la lingvon.

Skribsistemoj daŭre evoluas kaj ŝanĝiĝas laŭbezone de la popoloj, kiuj uzas ilin. Foje ankaŭ la formo, la direkto kaj la signifo de individuaj signoj ŝanĝiĝas laŭtempe. Sekvante evoluon de skribo eblas lerni pri la bezonoj de la popoloj, kiuj uzis ĝin, same pri la maniero, kiel ĝi ŝanĝiĝis laŭ la tempo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ difino historio komenciĝis, kiam homoj skribis, antaŭ tiu momento oni parolas pri prahistorio.

Skribo evoluis pro ekonomia bezono en la Mezoriento. La arkeologo Denise Schmandt-Besserat klarigis pri la ligilo inter antaŭe ne klasigitaj argilaj tabuletoj kaj la unua konata kojnoskribo.[3] La argilaj tabuletoj estis uzitaj por reprezenti varojn, kaj eble eĉ tempo-unuojn uzitajn por laboro, kaj ilia nombro kaj speco iĝis pli kompleksaj, kiam evoluis la civilizo. Ia komplekseco alvenis, kiam pli ol cent diversaj specoj de tabuletoj devis esti kalkulataj, kaj tabuletoj estis volvitaj en argilo kaj bruligitaj kun markoj pri la enhavo de la enaj tabuletoj. Tiaj markoj baldaŭ anstataŭis la tabuletojn kaj la argilaj kovertoj estis la prototipo de la unuaj argilaj skribtabuletoj.[3]

Mezopotamio[redakti | redakti fonton]

La originala mezopotamia skribsistemo devenis de tia metodo de librotenado kaj fine de la 4-a jarmilo a.K.,[4] tiu evoluis al triangula grifelo premita en molan argilon por noti nombrojn. Al tio aldoniĝis ideograma skribo per akra grifelo por indiki, kio estis nombrita. Rond-grifela kaj akra-grifela skribo estis iom post iom anstataŭita de skribo, kiu uzis kojnoforman grifelon (de kie venas la nomo kojnoskribo), unue nur por vorterosigno, sed evoluis por inkludi fonemajn erojn ĉirkaŭ la 29-a jarcento a.K.. Ĉirkaŭ la 26-a jarcento a.K. kojnoskribo komencis reprezenti silabojn de la parolata sumera lingvo. En tiu periodo, kojnoskribo iĝis ankaŭ ĝenerala skribosistemo por vorterosignoj, silaboj kaj nombroj, kaj tiu skribo estis adaptita al alia mezopotamia lingvo, la akada, kaj de tiu al aliaj, kiel la huria kaj la hitita. Skriboj similaspektaj al tiu skribosistemo inkludas tiujn de la ugaritika kaj la malnova persa.

Ĉinujo[redakti | redakti fonton]

En Ĉinujo historiistoj trovis multon pri fruaj ĉinaj dinastiioj el tiamaj skribaj dokumentoj. La plej multaj de tiuj skribaĵoj el la dinastio Shang supervivis sur ostoj aŭ bronzaj platoj. Markoj sur testuda kiraso (uzitaj kiel orakola osto) estis datumita per karbono 14 je ĉirkaŭ 1500 a.K. Historiistoj eltrovis, ke la tipo de la materialo uzita efikis sur la aĵoj pri kiuj temis la skribo kaj la uzmaniero.

Oni antaŭlonge malkovris gravuraĵojn sur testudaj kirasoj el ĉirkaŭ 6.000 a.K., sed ĉu tiuj gravuraĵoj estas sufiĉe kompleksaj por esti nomitaj skribo, pri tio oni ankoraŭ diskutas.[5][6] Se ĝi estos agnoskita skriba lingvo, tiam skribo en Ĉinujo antaŭis la mezopotamian kojnoskribon, kiun oni jam delonge konsideris la unuan skribon.

Egiptujo[redakti | redakti fonton]

Hieroglifoj

La plej malnovaj konataj egiptaj hieroglifoj estas tiuj de la paletro Narmer datita je ĉirkaŭ 3200 a.K., kaj kelkaj lasttempaj malkovroj, kiuj eble estas iom pli malnovaj, kvankam la hieroglifoj estis bazitaj sur multe pli malnova arta tradicio. La hieroglifa skribo estis logografa kun fonetikaj aldonaĵoj, kiuj inkludis efektivan alfabeton.

Skribo estis grava por la egipta imperio kaj la scio pri legado kaj skribo estis rezervita al edukita elito de skribistoj. Nur viroj de aparta deveno ricevis permeson edukiĝi kiel skribisto por servi templan, faraonan aŭ militistan aŭtoritatojn. La hieroglifa sistemo estis de la komence malfacile lernebla, sed eble en postaj jarcentoj oni vole faris ĝin pli malfacila por protekti la pozicion de skribistoj.

La plej malnova konata alfabeto, la pra-semida alfabeto, estis kreita en Egiptujo ĉirkaŭ 2000 a.K. el la hieroglifa prototipo kaj disvastiĝis dum la sekvaj 500 jaroj al Kanaano kaj al la cetero de la mondo.

Indusa valo[redakti | redakti fonton]

Dek induso-skribsignoj malkovritaj ĉe la norda pordego de Dholavira (eble 5.000 jaraĝaj)

La indusoskribo rilatas al mallongaj vicoj de simboloj asociataj al la Induso-civilizacio, uzitaj inter -2600 kaj –1900. Spite de multaj provoj malĉifri ĝin, oni neniam sukcesis. Ĝi rilatas kutime al la Harappan-periodo, verŝajne evoluinta el pli baza formo post 3500 a.K..[7] Oni skribas ĝin de dekstre maldekstren,[8] kaj foje ĝi iras tien kaj reen. Ĉar la nombro de ĉefaj signoj estas inter ĉirkaŭ 400 kaj 600,[9] meze inter tipaj vorterosigna kaj silaba skriboj, multaj fakuloj taksis la skribon silaba[10] (tipaj silabaj skriboj havas ĉirkaŭ 50 ĝis 100 signoj, kontraŭe vorterosignaj skriboj havas multe pli da ĉefaj signoj). Iuj fakuloj subtenas, ka struktura analizo indikas, ke algluema lingvo kuŝas sub la skribo. Tamen tion kontraŭas la ĉeesto de signoj, kiuj verŝajne reprezentas sufiksojn komence aŭ meze de vortoj.

Turkmenujo[redakti | redakti fonton]

Lastatempe arkeologoj malkovris, ke ekzistis civilizacio en centra Azio, kiu uzis skribadon antaŭ 4.000 jaroj. Elfosado ĉe Aŝgabato, la ĉefurbo de Turkmenujo, rivelis skribaĵon sur ŝtonero uzita kiel stampa sigelo.[11]

Fenicujo[redakti | redakti fonton]

La fenica skribo estis adaptita ĉirkaŭ la 11-a jarcento a.K. de pra-kanaa skribo, kiu mem pruntis ideojn el la egiptaj hieroglifoj. La skriba sistemo estis abĵada, tio estas skribsistemo, en kiu nur konsonantoj estis reprezentitaj. Tiu skribo estis transprenita kaj adaptita de la grekoj, kiuj adaptis iujn konsonantajn signojn por reprezenti siajn vokalojn. La alfabeto de Cumae estis varianto de la frua greka alfabeto kaj estis praulo de la etruska alfabeto kaj ties posteuloj kiel la latina alfabeto kaj la runoj. Aliaj posteuloj de la greka alfabeto estas la cirila alfabeto uzata por skribi interalie la rusan. La fenica sistemo estis ankaŭ transprenita al la aramea skribo, el kiu evoluis la hebrea skribo kaj la araba.

La tifinaga skribo (berberaj lingvoj) evoluis el la libia-berbera skribo, kiun oni supozas fenicdevena.

Mezameriko[redakti | redakti fonton]

Ŝtonplato kun 3.000-jaraĝa surskribaĵo estis malkovrita en la meksika ŝtato Veracruz, kaj estas ekzemplo de la plej malnova skribo en la okcidenta duonsfero. La dua plej malnova konata skribo estas tiu de la zapotekoj, datita je ĉirkaŭ 500 a.K..[12][13][14] Oni supozas ĝin olmeka.

El pluraj prakolumbiaj skriboj en Mezameriko, la plej evoluinta, kaj la nuran, kiun oni malĉifris estas la majaa skribo. La plej fruaj skribaĵoj identigeblaj kiel majaaj datiĝas de la 3-a jarcento a.K.. Skribon oni uzis ĝis iom post la alveno de la hispanaj konkistadoroj en la 16-a jarcento. La majaa skribo uzis vorterosignojn kompletigitaj de aro de silabaj glifoj, iom simila al la moderna japana skribo.

Majaaj signoblidoj, Muzeo de Palenque, Meksiko

La majaa skribo aŭ la majaaj hieroglifoj, estas la skribsistemo uzita de la majaa civilizo en la Antaŭkolumba Ameriko, pli specife en la regiono Mezameriko. La skribaĵoj aŭ literoj estis nomataj hieroglifoj de la antikvaj eŭropaj esploristoj de la 18a kaj 19a jarcentoj, kiuj ne komprenis ĝian signifon, sed atribuis similecojn laŭ ilia aspekto kun la egiptaj hieroglifoj, kun kiuj la majaa civilizo ne havis kontaktojn. Temas pri la sola skribsistemo deĉifrita el la mezamerikaj skribsistemoj. La unuaj enskriboj identigeblaj kiel majaaj datas de la 3a jarcento a.K. kaj la skribo estis uzata ĝis iom da tempo post la alveno de la hispanaj konkistadoroj en la 16a jarcento (kaj eĉ poste en lokoj kiel Tayasal). La majaa skribo uzis logogramojn kompletigitajn de silabaj glifoj, kun funkcioj similaj al tiuj de la japana skribo.

Duskribismo[redakti | redakti fonton]

Dualfabeta signalo en araba kaj hispana el kolonia epoko en Tetuano.

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[15] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj aŭ eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizaj lingvaj situacioj de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Kelkaj skribsistemoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Paĝo de Korano kaligrafiita en araba en la 9a jarcento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Definitions of writing systems. Omniglot: The Online Encyclopedia of Writing Systems and Languages. Alirita 2013-06-29.
  2. Wells, Robinson, 2003, p. 35: "put agreements, laws, commandments on record. It made the growth of states larger than the old city states possible. The command of the priest or king and his seal could go far beyond his sight and voice and could survive his death".
  3. 3,0 3,1 Richard Rudgley, The Lost Civilizations of the Stone Age, 2000 p.48–57, eldSimon & Schuster, Novjorko
  4. The Origin and Development of the Cuneiform System of Writing, Samuel Noah Kramer, Thirty Nine Firsts In Recorded History pp 381-383
  5. China Daily, 12-an de junio 2003, Archaeologists Rewrite History, http://www.china.org.cn/english/2003/Jun/66806.htm
  6. 'Earliest writing' found in China. "Signs carved into 8,600-year-old tortoise shells found in China may be the earliest written words, say archaeologists.", BBC
  7. Whitehouse, David (1999) 'Earliest writing' found BBC
  8. (Lal 1966)
  9. (Wells 1999)
  10. (Bryant 2000)
  11. Ancient writing found in Turkmenistan. "A previously unknown civilisation was using writing in Central Asia 4,000 years ago, hundreds of years before Chinese writing developed, archaeologists have discovered. An excavation near Ashgabat, the capital of Turkmenistan, revealed an inscription on a piece of stone that seems to have been used as a stamp seal.", BBC
  12. Writing May Be Oldest in Western Hemisphere. "A stone slab bearing 3,000-year-old writing previously unknown to scholars has been found in the Mexican state of Veracruz, and archaeologists say it is an example of the oldest script ever discovered in the Western Hemisphere.", New York Times
  13. 'Oldest' New World writing found "Ancient civilisations in Mexico developed a writing system as early as 900 BC, new evidence suggests.", BBC
  14. Oldest Writing in the New World "A block with a hitherto unknown system of writing has been found in the Olmec heartland of Veracruz, Mexico. Stylistic and other dating of the block places it in the early first millennium before the common era, the oldest writing in the New World, with features that firmly assign this pivotal development to the Olmec civilization of Mesoamerica.", Science
  15. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A History of Writing: From Hieroglyph to Multimedia, Anne-Marie Christin, Flammarion (france, hardcover: 408 paĝoj, 2002, ISBN 2-08-010887-5)
  • In the Beginning: A Short History of the Hebrew Language. By Joel M. Hoffman, 2004. Ĉapitro 3 pri invento de skribo
  • Origins of writing on AncientScripts.com
  • Museum of Writing: Usona muzeo pri skribo kun informoj pri historio
  • ERIC Digests: Writing Instruction: ekzercoj por la klasĉambro; Writing Development; Writing Instruction: ŝanĝi vidpunton tra jaroj
  • Children of the Code: The Power of Writing - Online Video
  • Rogers, Henry. 2005. Writing Systems: A Linguistic Approach. Oxford: Blackwell. ISBN 0-631-23463-2 (hardcover); ISBN 0-631-23464-0 (paperback)
  • Guy Ankerl, Global communication without universal civilization, 2000, INU societal research, Vol.1: Coexisting contemporary civilizations: Arabo-Muslim, Bharati, Chinese, and Western, INU Press, Geneva isbn 2-88155-004-5, p. 59–66, 235s, 2000
  • Robinson, Andrew "The Origins of Writing" in David Crowley and Paul Heyer (eds) Communication in History: Technology, Culture, Society (Allyn and Bacon, 2003).
  • Claudia Dürr: SchriftstellerInnen bei der Arbeit. Herausforderungen einer empirischen Untersuchung des literarischen Schreibprozesses (malferma), en: Beiträge zur Qualitativen Inhaltsanalyse des Instituts für Psychologie der Alpen-Adria-Universität Klagenfurt, Band 16 (2009), 11 paĝoj.
  • Stephanie Dreyfürst kaj Nadja Sennewald: Schreiben: Grundlagentexte zur Theorie, Didaktik und Beratung. Opladen: Verlag Barbara Budrich, 2014.
  • M. Leis: Kreatives Schreiben. Stuttgart 2006.
  • H.J. Rahn: Techniken geistiger Arbeit. Hamburg 2011.
  • Ludwig Reiners: Stilfibel – Der sichere Weg zum guten Deutsch. 31. Aufl., München 2001.
  • Viviane Alleton, Jaroslaw Maniaczyk, Roland Schaer, Les origines de l'écriture, Le Pommier,‎ 2012, 207 p. (ISBN 978-2-7465-0637-4)
  • Emmanuel Anati, Origini della scritura, Brescia, Atelier,‎ 2013
  • Emmanuel Anati, Aux origines de l'art, Fayard,‎ 2003, 508 p.
  • Giulio Angioni, La scrittura, una fabrilità semiotica, in Fare, dire, sentire. L'identico e il diverso nelle culture, il Maestrale, 2011, 149-169. ISBN 978-88-6429-020-1
  • Fernando Báez, Los primeros libros de la humanidad, Madrid, Forcola,‎ 2013, 621 p. (ISBN 978-84-15-17475-2)
  • Larissa Bonfante, John Chadwick, B.F. Cook, W.V. Davies, John Healey, J.T. Hooker, C.B.F Walker, Collectif, La naissance des écritures : du cunéiforme à l'alphabet, Paris, éditions du Seuil,‎ 1994, 503 p. (ISBN 978-2-02-033453-2)
  • Simone Breton-Gravereau kaj Danièle Thibault, L'aventure des écritures : matières et formes, éd. Bibliothèque nationale de France, 1998 (ISBN 2-7177-2059-6)
  • Louis-Jean Calvet, Histoire de l’écriture, 1996, Hachette (ISBN 2-01-278887-4), Fayard/Pluriel (rééd. poche de 2011) (ISBN 978-2-8185-0130-6), 296 pages
  • Josèphe Chignier, Les systèmes d'écriture : un savoir sur le monde, un savoir sur la langue, éd. Centre régional de documentation pédagogique, 1990 (ISBN 2-86621-136-7)
  • Anne-Marie Christin, Histoire de l’écriture, de l’idéogramme au multimédia, Flammarion, 2001 (ISBN 2-08-012279-7), 432 pages
  • Marcel Cohen kaj Jérôme Peignot, Histoire et art de l’écriture, Bouquins, Robert Laffont, 2005 (ISBN 2-221-10225-8), 1 179 pages
  • James Février, Histoire de l’écriture, éd. Payot, 1995 (ISBN 2-228-88976-8)
  • Jean-François Gilmont, Une introduction à l'histoire du livre et de la lecture : Du manuscrit à l'ère électronique, Liège, Céfal,‎ 2004, 136 p. (lire en ligne)
  • Yves Gingras, Peter Keating kaj Camille Limoges, Du scribe au savant : Les porteurs du savoir de l’Antiquité à la révolution industrielle, Montréal, Éditions du Boréal,‎ 1999, 360 p. (ISBN 978-2-7646-0004-7)
  • Jack Goody, La raison graphique : La domestication de la pensée sauvage [« The domestication of the savage mind »], Paris, Les Éditions de Minuit,‎ 1979, 276 p.
  • Clarisse Herrenschmidt, Les trois écritures : Langue, nombre, code, Paris, Gallimard,‎ 2007, 510 p.
  • Georges Jean, L'écriture, mémoire des hommes, Paris, Gallimard, coll. « Découvertes »,‎ 1987, 224 p.
  • André Leroi-Gourhan, Le Geste et la Parole : Vol. I. Technique et langage, Paris, Albin Michel,‎ 1964
  • Walter J. Ong, Orality and Literacy : The Technologizing of the Word, Londres, Methuen,‎ 1982

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En la angla[redakti | redakti fonton]

En la germana[redakti | redakti fonton]

En la hispana[redakti | redakti fonton]

En la hungara[redakti | redakti fonton]

En la rusa[redakti | redakti fonton]